La vortaro de Schmidt, 8-a eld. Lepsiko: Reclam [1845], intertempe ekzistas kiel Guglo-libro. Nian specimenan paĝon 4 pri Abend (vespero) vi trovas tie ĉi, la rilatan p. 7 en la vortaro de Zamenhof tie.

La paraleloj estas frapaj. Ne surprize, Zamenhof (Z) ellasas detalojn troveblajn ĉe Schmidt (S), ekzemple frazeologiaĵojn, la gramatikajn genrojn (m., f., n.) kaj la indikojn pri fakoj (ekzemple Sternk[unde] - astronomio). Jen kaj jen Z. ellasas kap-vorton notitan de S. Sed baze, Z 1894 tre fidele sekvas S 1845.

Ĉu ni do trovis la fonton de Zamenhof? Ni ne povas esti certaj. Povas esti, ke Z. uzis pli fruan eldonon de S. Povas esti, ke S. uzis la ĉiam saman vort-trezoron de la germana ankaŭ por siaj alilingvaj vortaroj, precipe do por sia vortaro germana-rusa-pola (ĝis nun ne skanita), kaj Z. konsultis tiun. Sed la komparo ja konfirmas,

  1. ke Zamenhof apogis sin sur Schmidt,
  2. ke la bazo de Zamenhof estis vortaro en la 1890-aj jaroj jam minimume duonan jarcenton malnova,
  3. nome je stato de antaŭ 1845.

-----

Jen do la apudmeto.

  • S: Abendsonne, f. soleil m. couchant; dieses Zimmer hat die ~, cette chambre donne sur le côté du couchant.
  • Z: Abendsonne, malleviĝanta suno.

Atentu, ke Z. tradukas paŭse ne laŭ la germana per "vespera suno", sed paŭse laŭ la franca ("sin kuŝanta suno").

  • S: Abendständchen, m. sérénade, f.
  • Z: Abendständchen, serenado.

La Etimologia Vortaro de Vilborg indikas kiel plej fruaj fontoj Lingvo Internacia 1/1900 kaj la Jürgensen-vortaro 1904. Fakte ĝi estas Zamenhofa jam de 1894. Oficialigita per la 2-a OA.

  • S: Abendstern, m. (die Venus, wenn sie nach Sonnenuntergang erscheint), étoile f. du soir, (étoile du berger, planète de Vénus quand elle paraît après le coucher du soleil).
  • Z: Abendstern, vespera stelo, Venero

Atentu la malnovan formon Venero por Venuso. La konkordanco de Wüster ne povis konsideri GVGE, sed li ja trovis ĝin en Fabeloj I, 137, Marta 231 kaj la Rabistoj 128. En PIV 2002 mankas la font-indiko "Z". Paŭso laŭ la tiupunkte identaj germana kaj franca.

  • S: Abendstillstand, m. (-ände), (Sternk.) station f. occidentale.
  • Z: mankas

Tro specifa astronomia termino, kiun Z. ellasas. Trovebla nur en la enciklopedio de Adelung 1793, kolumno 25, kalkeo de la latina statio vespertina.

  • S: Abendstunde, f. heure du soir, f.
  • Z: Abendstunde, vespera horo, vespero.
  • S: Abendthau, m. rosée du soir, f.
  • Z: mankas

La traduko estus "vespera roso", roso jam en UV 1893 laŭ la kutima vojo RE 1889 al MV 1889, do facile tradukebla. Kial Z ellasis ĝin?

  • S: Abendtisch, m. souper, m.; er giebt mir den ~, il me donne à souper.
  • Z: Abendtafel, Abendtisch, vespermanĝo.

Abendtisch ŝajnas al mi pli moderna ol Abendtafel, sed eble temas nur pri regiona variaĵo. De kie Z. havas ĝin, ĉu tiel en pli frua eldono de S.? La sola trafo, kie Z. ne fidele sekvas la korpuson de S.

  • S: Abenduhr, f. cadran occidental.
  • Z: mankas

Abenduhr ("vespera horloĝo") ne plu rekte komprenebla sen ioma esploro, sed trovebla en Adelung 1793, kolumno 25: sun-horloĝo, fiksita okcidenten, tiel ke ĝi nur indikas la posttagmezajn horojn. Ankoraŭ notita en Meyer 1905.

  • S: Abendunterhaltung, f. entretien m. du soir
  • Z: Abendunterhaltung, vespera amuziĝo, vespera tempopasiĝo.
  • S: Abendvogel, m (-vögel). S. Abendfalter
  • Z: Abendvogel, krepuska papilio --

Laŭvorte "vespera birdo"; jam 1857 (!) la Universal-Lexikon de Pierer plusendas al Dämmerungsfalter, laŭvorte "krepuska papilio"; aliaj trafoj ĉiuj estas pli aĝaj; kutima vorto ĝi nur estas en Adelung 1793 (!), jam 1834 (Damenconversationslexikon) nur plu kromformo post Abendfalter. Kaj same faras S. en 1845 (S. = Siehe, vidu). Do kial Z. ne sekvis tiun rekomendon kaj simple ellasis Abendvogel kaj anstataŭe tradukis Abendfalter? Ĉu li laboris per pli frua eldono de S.?

  • S: Abendvölker, m.pl. peuples occidentaŭx, Occidentaŭx, m.pl.
  • Z: Abendvölker, okcidentaj popoloj, okcidentaj nacioj --

Sola enciklopedia trafo en Adelung 1793, poste ne plu (!); la traduko de Zamenhof estas ĝusta kaj tre proksima al S. Ĉu vorto el iuj klasikaj tradukoj el la greka?

  • S: Abendwärts, adv. vers l'occident
  • Z: Abendwärts, okcidenten --

Plej "moderna" leksikona trafo en Adelung 1793 (!), poste nur plu en la lutera traduko de la Biblio aŭ en tradukoj el grekaj klasikuloj (Homero ktp.), ĝusta traduko inspirita de la franca. Atentu pri la "moderna" uzo de ~en (-e + -n), anstataŭ iu "(direkte) al okcidento".

  • S: Abendweite, f. (Sternk.) amplitude occidentale, f.
  • Z: Abendweite, okcidenta termezuro --
GVGE 1884

Iu astronomia termino ("Sternk[unde]" = astronomio), uzata de Adelung 1793 ĝis ankoraŭ Brockhaus 1911, sed la traduko estas nekomprenebla kaj - kiel ni jam vidis - nete malĝusta. Kial Z. ne lasis sin inspiri de franca amplitude?

  • S: Abendwind, Westwind, m. vent d'ouest; (der des Abends weht), vent qui souffle le soir, m.
  • Z: Abendwind, okcidenta vento --

Ĝusta, de Adelung 1793 ĝis Meyer's 1905. Hodiaŭ ne plu uzata, sed simple Westwind, kiun sinonime proponas jam Schmidt 1845. Kial Z. ne simple ellasis Abendwind kaj notis nur Westwind, kiun ankaŭ subtenas la franca?

  • S: mankas
  • Z: Abendwolf, hieno --

Prave Schmidt 1845 ne (plu) havas Abendwolf, sed ja Zamenhof 1894. Schmidt sur p. 483 tute moderne notas: "Hyäne f. (Naturgesch.) hyène, f." (Naturgeschichte = malnova por "historio de la naturo", t.e. zoologio). De kie do la german arkaismo ĉe Zamenhof?

  • S: Abendzeit, f. soirée, veillée, f.
  • Z: mankas
  • S: Abendzirkel, m. soirée, assemblée, f.
  • Z: mankas

Por fini, eksterserie ankoraŭ rigardo al nia "fama" kaj stranga "Abdünstungshaus, elvaporigejo". Jen ĝi ĉe Schmidt, p. 3:

  • Abdünstungshaus, n. (-äuser), (Salzwerk), graduation, ĉambre, graduée

Salzwerk signifas sal-farejo.

------

Ne eblas precize indiki la eldon-jaron de la unua eldono, ĉar mankas tiu indiko en la libro. Laŭ KVK estas "ĉ. 1830". La 6-a eld. aperis "antaŭ 1843", la 7-a probable 1844, "nia" 8-a ĉ. 1845. Post la morto de Schmidt daŭrigis kaj modernigis ĝin iu Köhler, 22-a eld. 1858, 30-a 1865, 40-a 1873 kaj la ŝajne lasta (?) eldono aperis en 1877. Por niaj celoj nur eldonoj pli fruaj ol 1845 estas interesaj.

------

P.S.: Min ankoraŭ interesis la vort-stoko de Schmidt. Do mi komparis la germanajn vortojn, kiujn li tradukis al la nov-greka en sia vortaro de 1832 de Abendthau ĝis Abfahrt, kun tiuj en la (pli ampleksa) germana-franca de 1845. Ĉiuj vortoj, troveblaj en 1832 ankaŭ troveblas en 1845, kie inter la dekkvar-era skeleto de 1832 estas enmetitaj pliaj 20 vortoj, sed neniu el 1832 ellasita. Zamenhof 1894 ellasis 8 el la 34 vortoj de Schmidt 1845 kaj aldonis pliajn sep, kiujn Schmidt 1845 ne havas (Abendwolf, Abername, Aberration, Aberraute, Abersinn, Abersinnig kaj Abfächeln). Almenaŭ kvar dubaj (ĉar arkaaj) Schmidt prave ne notis (Aberwolf, Abername, Abersinn, Abersinnig).