Pudo (пуд, pud) egalas proksimume al 16,38 kilogramojn. Ĝi estis uzita en Rusio kaj Ukrainio de la 12-a jarcento ĝis oficiala abolo en USSR en 1924. Nuntempe ĝi estas uzata nur plu en specifaj cirkonstancoj, ekzemple pri globhanteroj por sporto. Ŝajne ekzistas nur unu sola zamenhofa trafo de uzo en ekster-vortara, literatura teksto, nome en la traduko de la Revizoro (1907) [1]:

"... ĉiun kanajlon komerciston mi imposte devigos, ke li liveru po tri pudoj da vakso. Ho, mia Dio, mia Dio!"

Tiu afabla sinjoro, kiu estas tiel ekscitita, ke li erare tuj poste surmetas ĉapel-skatolon anstataŭ ĉapelon, do volas devigi siajn subulojn liveri preskaŭ funtocenton, ĉ. 50 kilogramojn, da vakso.

Pri versto UV 1893 instruas:

verst' - verste | verst | Werst | верста | wiorsta.

Iom strange, ke tia vorto, ĉiam nur adaptita el la rusa al la aliaj lingvoj, do vorto laŭ la 15-a regulo, eniris UV 1893 kaj ke ĝin ne trafis la sultano-sorto.

Ĝi de la epoko de Petro 1-a egalas al 1066,78 metroj, do iom pli ol kilometro. Ĝin ni trovas surprize ofte, ekzemple en la traduko de Kabe (1909) de la verko Patroj kaj Filoj de Turgenjev. Jen nur unu ekzemplo:

"... Li posedas, dek kvin verstojn de la gastejo, belan bienon de ducent kamparanoj, aŭ farmbienon de dumil “desiatinoj”. ...".

Uf, ĵus unu falŝtono klarigita, jen samfraze jam la sekva: desiatino. La kunteksto klarigas, ke devas temi pri iu mezur-unuo de spaco. Probable dumil desiatinoj estas sufiĉe granda, ĉar ja temas pri "bela bieno de ducent kamparanoj". Piednoto klarigas "Proksimume unu hektaro". Dankon, sed kiom estas hektaro?

Versto eĉ Fundamenta, pudo almenaŭ PIV-a, pri desiatino nenio, eĉ ne en la Granda Krause 1999 [2]. Sed Vikipedio helpas: desiatino (десятина) egalas al 2400 kvadrat-saŝoj.

- Ho, ne, ne ankoraŭ alia!

- Trankvile, paciencu, ... kaj 2400 kvadrat-saŝoj estas proksimume 1,1 hektaro (ha! s-ro Kabe pravis) aŭ precize 10925,3975 . Hektaro do egalas al 10.000 kvadrat-metroj aŭ alivorte al 100 aroj.

- Vi ekfrenezigas min, Bernardo!

Hm, kiel klarigi pli facile. Do hektaro estas kvadrato de 100 metroj x 100 metroj. Eble vi imagas futbalan terenon. En internaciaj turniroj ĝi grandas 68 m x 105 m. Se vi imagas ĝin iom pli mallonga kaj kompense pli larĝa ...

- Ne, dankon, sufiĉas kun viaj frenezaĵoj.

- Jes, kara leganto, vi tute pravas. Pri mezur-unuoj oni povas perdi la kapon. Prefere ni trinku sesonan ĝilon da brando - por ke vi ne kredu, ke nur rusaj mezur-unuoj estas kap-rompiloj.

------

[1] Sed ja ankoraŭ en "El vivo de ĉukĉoj" kaj "La Ondo", vd. Tekstaron.
[2] "desatino" en tiu formo sen -j- (do ne "desjatino") unuan fojon estis registrita en la zamenhofa vortaro Rusa-Esperanta de 1889, p. 38: "desatin' (2400 kvadrataj fademoj)".

-----

P.S.: Jen ankoraŭ ĉiuj - se mi ne pretervidis iujn - dekunu mezur-unuoj el la Fundamento 1905 (tiujn pri tempo mi ellasas, ekz. sekundo, minuto, horo ktp.). Ne ĉiuj troveblas en la Universala Vortaro (UV 1893), kelkaj (metro, kilometro!) troviĝas nur en la Ekzercaro (FE) de 1896, kelkaj estas ie bone kaŝitaj (funto kaj kilogramo en UV ĉe "da"!). Kelkaj jam troviĝas en la Dua Libro (DL) de 1888 (kilometro). Mi pro tio citas el la Apudmeta Inventaro:

funt' - livre | pound | Pfund | фунтъ | funt. — funto - livre | pound | Pfund | фунтъ | funt [FE 31]. — Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero [FE 31.21].

o funt'o da viand'o - a pound of meat [UV da]

fut' - pied (mesure) | foot | Fuss (Mass) | футъ | stopa.

kilogram’ – kilogram'o da viand'o - ein Kilogramm Fleisch | килограмъ мяса | kilogram mięsa [UV da].

kilometro ― Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo [FE 32.8, mankas en UV]. DL 1888: Tiu ĉi rivero havas ducent naŭdek kvar kilometrojn da longo [DL 3.5].—

lod' - demi-once | half an ounce | Loth | лотъ | łut.

mejl' - mille (mesure itinéraire) | mile | Meile | миля | mila.

metro – Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj) [FE 14.11, mankas en UV]. Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo) [FE 32.6].

stof' - stofe (mesure) | stofe (measure) | Stof (Hohlmass) | штофъ | sztof (miara).

uln' - aune | ell, yard | Elle | локоть | łokieć.

unc' - once | ounce | Unze | унція | uncya.

verst' - verste | verst | Werst | верста | wiorsta.