Ses jarojn, do de ĉ. 1902, li laboris pri sia vortaro, skribas la angla ĵurnalisto Joseph Rhodes (1856-1920) en la enkonduko. Liaj ĉefaj fontoj estis UV 1893, la Esperanto-Franca de de Beaufront (1901), la Germanaj Vortaroj (Jürgensen 1904), fine la Teknika Terminaro de Verax (1907) kaj - surprize - la hispana de Vicente Inglada Ors (1908).

La rezultintaj preskaŭ 550 paĝoj estas impresaj kaj por la tipo angla-esperanta longe, longe ne superita. Kompreneble, ĝi estas historia vortaro, kiu reflektas la mondo-scion de la 19-a jarcento. Mi hazarde elektis paĝon 497 pri akvo. Antaŭ water ni unue legas "watchman, city, urbogardisto", do city watchman traduku per urbogardisto. Ĉu tiaj ekzistis ankoraŭ ĉirkaŭ la jaro 1900 en Britio aŭ ĉu trovo el iu literatura teksto? Mirinde! Simile surprize "water-bearer, akvovendisto". Akvovendisto estas historia profesio el la epoko kiam ankoraŭ ne ekzistis kran-akvo en la domoj. Kontraŭ pago la akvo-vendist(in)o portis akvon en siteloj en la domoj aŭ vendis ĝin surstrate.

62 water-vortojn mi nombris, de "water, akv'o-a" (legu: water = aŭ akvo aŭ akva) tra "bassin for holy-water, sanktakvujo", "high-water, plenmaro, plentajdo" kaj "water-closet, necesejo" ĝis "waterspout, trombo". Se tio ne aparte impresas vin, komparu kun Jürgensen, Germana-Esperanta de 1904: 12 vortoj kun Wasser kaj wässrig. Rhodes do ofertas kvin foje pli ol Jürgensen 1904 kaj dufoje pli ol Wells 2010, kiu havas 30 kombinojn! [1]

Survoje "water-cure, akvokuraco, hidroterapio" prave registras paralele kaj elinternaĵon kaj eleksteran internaciismon. "water-hen, galinolo" estas neologismo ne jam trovebla ie antaŭ 1908. Pro tio Rhodes fidele notas ĝin en anekso de novaj radikoj (p. 545 ĝis 547). Eĉ ankoraŭ pli helpa ĝi estus, se ĝi estus inversigita, do ordigita laŭ la esperantaj tradukoj. Kion ni trovas? Jen la sep-era specimeneto de litero G:

  • gallon, galonio [nun galono, mezur-unuo]
  • genie (spirit), ĝenio [nun genio]
  • get (obtain), obteni
  • geyser, gejsero
  • gill (measure), ĝilo [mezur-unuo; brandon oni vendis en trinkejoj kutime en glasetoj de sesona ĝilo]
  • goal (football), golo [!]
  • guerilla, geril'o-a [!]

Futbalo kaj brando, ne malsimpatia aŭtoro, kiu kiel ĵurnalisto devis raporti i.a. pri gerilo. Por senstreĉiĝo poste rondeto de robro (rubber, kart-ludo, speco de briĝo) kaj mufeno (bakaĵo, muffin) aŭ sandviĉo (Rhodes-vorto 1908!) kun ŝereo (speco de vino, sherry) aŭ kuracao (likvoro curaçao) kontraŭ malsato kaj soifo.

Interesaj la fruaj anglaj vortaroj ofte ankaŭ estas pri ekster-eŭropaj vortoj, ŝulditaj al la kolonia rolo de Britujo. Jen ĉe Rhodes ekzemple: Budeo (Buddha), jinrikiŝo (nuntempe rikiŝo, jinrikisha, nun rickshaw), paŝao (pasha), aŭkuparo (iu planto el Himalajo, rowen), ŝejko (sheik), ktp.

Ĉu do neologismema vortaro? - Ne! Male. Tre, tre konservema, kunmetema.

Mi esperas, ke miaj kelkaj linioj estis "appetiser, apetitdonilo" por vi, foje mem rigardi, eble eĉ eklegi la vortaron anglan-esperantan de Joseph Rhodes. Nelaste mi ĉiam miras pri la eleganta angla de antaŭ cent jaroj - lingvaĵo tiel malofta nuntempe, kie oni konstante nur aŭdas iun krudan "Airport English".

-----

[1] O'Connor, Angla-Esperanto-Angla de 1903 havas unu solan: water, akvo. Ankaŭ ĝi estas skanita kaj konsultebla en la sama retejo. Tie troviĝas ankoraŭ ĉ. 350 aliaj Esperanto-libroj, kiuj tamen plej parte estas blokitaj por ĉe-ekrana konsulto, laŭaserte pro kopi-rajtoj, kvankam multaj estas de antaŭ la unua mondmilito (!?). Amuza farso estas la disertacio de Maanders, Kvin artefaritaj lingvoj, de 1947. Erare oni notis kiel eldonjaro 1847, tiel ke vi nun povas komplete legi ĝin en via hejmo. Sed pst!, ne malkaŝu la erareton al Hathi Trust aŭ ili forblokos eĉ tiun libron!