sultan' ni trovas sur paĝo 197 de RE je Султанъ (post la ortografia reformo de 1917 skribita Султан - sultan, la litero -ъ- forfalis). Ĝi estas tre internacia, arab-devena vorto. Ĉiuj lingvoj skribitaj en latina, cirila aŭ greka alfabeto en Vikipedio havas iun formon similan al "sultan" (foje kun variaĵoj kiel Soldán, Soldà, Swltan, Sulttaani, Σουλτάνος ktp.). La aliajn alfabetojn mi ne povas legi. En la kvin referenc-lingvoj de la Fundamento ni havas fr: sultan | en: sultan | de: Sultan | ru: cултан | pl: sułtan.

Ĝia esperantigo do estas evidenta kaj starigas neniujn problemojn.

vezir' ankaŭ jam troviĝas en RE 1889 (p. 17): Визирь [vizir] vezir'. Ĝia adapto al la esperanta alfabeto tamen ne estas same evidenta, kiel montras la (sola) trafo en UV 1893:

vezir' - vizir | visier | Vezier | визирь | wezyr.

Pri tri transskribaj problemoj samtempe ĝi instruas:

  1. v- : ruse в, pole w
  2. -z- intervokala: laŭ skribo kaj prononco en franca, germana, rusa kaj pola, krome laŭ angla prononco
  3. ve- : -e- laŭ pola kaj germana, kvankam franca, angla kaj rusa havas -i-, "eble por pli klare diferencigi la radikon disde vizier-", kiel supozas Ebbe Vilborg en sia Etimologia Vortaro (vol. 5, 2001). Kaj fakte en la (fine malsukcesinta) reform-projekto de 1894 Zamenhof proponis la formon visir-, kun -i- kaj -s-, pli internacia laŭ la referenc-lingvoj!

La neceso fiksi la definitivan formon de vezir' estis eĉ pli granda, ĉar ankaŭ en la referenc-lingvoj ja temas pri nura transskribo de fremdvorto el alia alfabeto (turka, araba, persa: وزی). Vikipedio notas por la germana jenajn kvin transskribojn "Wesir (ankaŭ Vesir, Vezir, Vizir oder Vizier)", por la rusa tiujn kvin "визи́рь (ankaŭ вазир, везер, везир, визир)". Laŭ tio do la unua vokalo povas esti aŭ -i-, aŭ -a- aŭ -e-! Simile en la angla (sep [!] variaĵoj) kaj franca (kvin). Nur la pola Vikipedio mencias nur unu solan formon wezyr.

Mallonge: Transskribo de vezir' estas duba, diskutebla kaj diskutita, transskribo de sultan' ne. Tial vezir' (prave) troviĝas en la Fundamento, sultan' ne.

Jarojn poste, en 1910 en Vaŝingtono, Zamenhof mem klarigis sian "politikon" listigi en la Fundamento precipe la dubajn kazojn:

"Kiam mi verkis la lingvon Esperanto, mi unue havis la intencon verki la tutan lingvon, kun ĉiuj detaloj, kaj mi penis traduki ĉiujn vortojn, kiuj troviĝas en la plena kaj multlingva vortaro de Schmidt. Sed mi rapide rimarkis, ke pli bone estus, ke, en la komenco, la lingvo havu nur siajn plej necesajn elementojn, kaj ke mi lasu al la vivo, aŭ al kompetenta akademio, la zorgon plenigi la aferon" [1].

La Lingva Komitato (antaŭulo de la Akademio) jam tre baldaŭ alprenis la defion kaj oficialigs la pli-malpli evidentan sultan' jam en la 1-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro en 1909 [2]:

sultan' sultan | sultan | Sultan | cултанъ | sułtan.

Tio tamen ne jam estas ĉio, kion la turka ministro instruas al ni - ho ne! Kiel ni vidis, la Vikipedioj notas kiel ĉefajn formojn nuntempajn en franca, angla, rusa kaj pola la formojn jam troveblajn en UV de 1893. Pri la germana estas malsame: UV Vezier, nuntempe Wesir. Nenia dubo, Vezier niaepoke estas arkaa (kaj pro tio ĝi okul-frapis min). Ĉu ĝi estis tia jam en 1889?

En tiu jaro la unuan fojon aperis la vorto en la Meza Vortaro Esperanto-Germana (MV 1889), el kiu - la esperanta parto preskaŭ identa - en 1893 fariĝis nia Fundamenta UV: vezir' Vezier. Jen Vezier en germanaj enciklopedioj de la 19-a kaj 18-a jarcentoj:

  • 1801 - Adelung, Grammatisch-kritisches Wörterbuch der Hochdeutschen Mundart (vol. 4, Seb-Z): Vezier, der — Der Vezier, (zweysylbig) ..., aus dem Türkischen Wessir oder Wisir, ...
  • 1834-1838 - Damen Conversations Lexikon: Vezier, auch [ankaŭ] Wessir
  • 1854-1857 - Herders Conversations-Lexikon: Vezier — Wesir (d.h. Stütze), ...
  • 1857-1865 - Pierer's Universal-Lexikon, 4-a eld.: Vezier (Wesir ...)
  • 1885-1892 - Meyers Konversationslexikon, 4-a eld.: Vezier, s. [vd.] Wesir. → Wesir (Vezier, Vizir, »Träger«), ...
  • 1894-1896 - Brockhaus' Konversationslexikon, 14-a eld.: Vezier, türk. Titel, s. [vd.] Wesir und Großwesir. → Wesir (franz. und engl. Schreibart Vezier, eigentlich "Träger"),
  • 1911 - Brockhaus - Kleines Konversations-Lexikon, 5-a eld.: Vezier, s. [vd.] Wesir.

La rezulto estas tre klara: Komence de la 19-a jarcento la domina formo en la germana estis la "fremda" formo Vezier laŭ tiama angla kaj franca (kiuj poste ankaŭ ŝanĝiĝis), nia nuna formo Wesir postranga. Meze de la jarcento ili estis pli-malpli samrangaj ("Vezier, ankaŭ Wessir"), de post 1871 la "pure germana" Wesir venkis, Vezier fariĝis arkaa kromformo.

Ne surprize! Post la fondo de la "Dua Regno" en Versajlo en 1871 ekestis la epoko de naciismo kaj imperialismo. La germana fariĝis forte "elinterna" lingvo, "fremd"-aspektaj vortoj estis ŝanĝitaj al "pure germanaj" aŭ transskribe (franca bureaŭx → Büro laŭ la prononco), aŭ per kunmetaĵoj de "simplaj samsignifaj vortoj" (Theater → Schauspielhaus, automatisch → selbsttätig, Appelationsgericht → Oberlandesgericht). Zamenhof (nask. 1859) finis la lernejan instruadon de la germana en 1879. Evidente li - vivante ekster germanlingvujo - neniam adaptiĝis al posta tiuepoke "moderna" germana kaj / aŭ uzis malnovan germanan literaturon. Lia germana en 1887, 1889, 1893 jam ne plu estis aktuala, sed historia kiel selbander aŭ la osmana ofico de ... vezir' Vezier.

-----

[1] Fundamento, 10-a eld. Pizo 1991, p. 11.

[2] Cit. laŭ Kück, OLEO 2008, p. 29; la rusa tie mankas, ĝin mi aldonis el RE 1889. Restas dubo pri la uskleco. Pro afabla atentigo de Stanislavo mi tie ĉi uzas minusklon -c-.