Jen ĉio, kion nia baza lingvo-kodo (ŭaŭ!) instruas nin pri plen' (fonto AIFV, duobla ŭaŭ!):

-----

plen' - plein | full | voll | полный | pełny. — plena - plein | full, complete | voll | полный | pełny [FE 11]. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi [FE 11]. Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko kaj alporti domen plenan grandan kruĉon [FE 13]. ... glaso da vino estas glaso plena je vino [FE 32].

o plen'aĝ' - majeur | of full age | mündig | совершеннолѣтній | pełnoletni.

o plen'um' - accomplir | accomplish | erfüllen | исполнять | spełniać. — plenumi - accomplir | fulfil, accomplish | erfüllen | исполнять | spełniać.) [FE 31 um’]. — Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro [FE 31]. Ekzemple [por um']: plenumi, kolumo, manumo [FE 42]. Mi volonte plenumis lian deziron [FE 42].

-----

Se vi paciencis legi miajn lastajn blogerojn vi tuj komprenas: post plen' sekvas la tradukoj, kiujn donas la Universala Vortaro (UV 1893). Ankaŭ (post la longa streko) la vort-listo fine de § 11 de la Ekzercaro (FE 1898) havas ĝin, aldonas la vort-kategorion per -a (plena) kaj kompletigas la anglan rubrikon, aldonante complete apud "full". Sekvas tri ekzemplo-frazoj el §§ 11, 13 kaj 32 FE.

La du lastaj havas, kion ni atendas: plena glaso (je vino), plena kruĉo (je akvo). La interesa estas la unua trafo, kie plen' ne estas uzata objekt-rilate, konkrete, sed figurative, metafore, abstrakte: "plena portreto". Evidente tio volas diri "la knabino fizionomie tute similas al sia patro". Oni miras, ke la Akademiaj Korektoj (AK) de 1914 notas por la angla: "plen' - full, complete". Hm, nu bone, tio estas nenio nova, tion la Fundamento ja mem havas en la vort-listo fine de § 11 FE - memkompreneblaĵo nur! Kio necesus, estus korekto de la germana! Ĉar (ankaŭ) la germana havas du vortojn por la du sencoj (objekt-rilata kaj metafora) de plen': voll kaj vollständig. Ekzemple: "ein volles Glas (Wein)", "ein voller Krug (Wasser)" (glaso kaj kruĉo), sed "ein vollständiges [sed ne volles!] Portrait", "ein vollständiges [sed ne volles!] Wörterbuch" (plena vortaro). Sed tian Akademian Korekton ni ĝis hodiaŭ ne havas! Nek "lingvan rimarkon" en la libro-eldono de André Albault.

Nu bone, tute konsekvenca la germana ne estas (kiu lingvo estas konsekvenca?). Ja ankoraŭ plian trafon pri plen' la Fundamento liveras: plen'aĝ' en la UV. Ankaŭ ĝi do ekzemplo de la ne-objekta, metafora uzo, tradukita germanen per mündig, kiu estas malmoderna, apenaŭ plu uzata vorto por volljährig. Jes, voll'jähr'ig, laŭvorte plen'aĝ'a, ne iu "vollständig jährig".

Kaj je la fino la kremo sur la torto: Ĵus mi asertis, ke mündig estus nuntempe malmoderna vorto. Kaj nun divenu sub kiu kap-vorto la Brockhaus-Enciklopedio, 14-a eld. de 1894-1896, traktas la temon. Ĉu sub mündig aŭ sub volljährig? Se vi aŭskultis al nia maljuna veziro, vi divenos ĝuste: sub volljährig! Jam en la epoko de Zamenhof tio kaj nur tio estis la adekvata traduko de plenaĝa, mündig jam tiujardeke ĉefe nur uzata en historia kunteksto. Neniu surprizo, se ni memoras pri la forta elinterna karaktero de la germana mallonge post la fondiĝo de la Imperio en 1871. Tiu "bonlingva" ideologio estis aparte forte realigitaj en tiuj sferoj, kiuj estis rekte submetitaj al la juna ŝtato: en juro kaj administrado, en la fervoja fako ktp. Kaj Volljährigkeit, plenaĝeco estas jura termino, do prioritate "pure" germanigita.

La germana de Zamenhof estas tiu de ĝentila maljuna onklo, el la fora epoko iam antaŭ la "renaciigo" de la popolo en 1871 - ĉarma, gemuta, sed iom malnove bakita.