1. Germana skribo (fraktur-skribo)

La titolo la de la Germana Gramatiko (G-de) en la Fundamento (1905) estas "Grammatik", sed ĝi ne estas skribita per nia nuntempa latina skribo, sed per la tiama fraktur-skribo. Bedaŭrinde mi ne povas imiti ĝin tie ĉi, ĉar Ipernity ne disponas pri tia tiparo (karaktraro). Mi provizore pro tio substrekas teksterojn skribitajn en la tiuepoke "fremda" latina alfabeto, dum tiuj en la historie "normala" fraktur-alfabeto restas sen substrekoj. La dua linio tekstas: „A) Das Alphabet.“. Eble vi miras, ke en unu linio oni miksas latinan skribon („A)“) kun germanan („Das Alphabet.“). Tio tamen estis sufiĉe kutima tiuepoke kaj ankaŭ en nia Fundamento. Sub la esperantaj literoj (latine) staras la korespondaj germanaj same latine! Eĉ la klarigo ĉe „Ŭ, ŭ“ estas latin-skribe: „kurzes u“, dum la "Anmerkung" (noto) denove estas german-skribe (frakture).

Pri la fraktur-alfabeto oni krome ĉefe devas scii, ke ekzistas du diversaj literoj -s- laŭ la pozicio. Dum en vortoj kiel "das" (difinita artikolo neŭtra) aŭ "es" (ĝi) la vort-fina -s- aspektas simila al la latina, en vortoj kiel "ist" (estas, 3-a persono singularo) aŭ "Akkusativ", la vort-interna -s- similas al vertikala streko, facile misinterpretebla kiel, kaj interŝanĝebla kun -f-.

2. Malnova ortografio de antaŭ 1901

La titolo de la posta ĉapitro atentigas nin pri alia aspekto. Ĝi tekstas "B) Redetheile". La germana, kiun uzas la Fundamento aperinta en 1905, estas skribita laŭ la malnova ortografio de antaŭ 1901. Kvankam en tiu jaro okazis konferenco, kiu ŝanĝis la ortografion, la Fundamento ignoris tiun evoluon kaj restis ĉe la malnova sistemo. La eble plej tipaj ŝanĝoj (inter aliaj) estas tiuj:

  • muta -h- forfalis en -th-, do Redetheile en 1901 fariĝis Redeteile (tamen restis - malmoderne en la Fundamento)
  • la verba finaĵo -iren fariĝis -ieren (kun -e- indikanta, ke temas pri longa -i-), same la adjektiva -irbar [G-de B.4: "undeklinirbar"] → -ierbar: de 1901 ĝuste "undeklinierbar".
  • Hülfe [G-de B.3] → de 1901: Hilfe
  • multaj -c- en latin-devenaj fremd-vortoj fariĝis -k-: Adjectiv → Adjektiv, decliniren → deklinieren

Post preskaŭ 100 jaroj cetere okazis plia ortografia reformo de 1996. Laŭ ĝi ni intertempe rajtas skribi "Alfabet" anstataŭ aŭ samrange kun "Alphabet" [G-de A], la germana do iom esperantiĝis (Delphin → Delfin → delfeno).

3. Ne plu kutimaj vortoj

Kelkaj vortoj en la Germana Gramatiko hodiaŭ impresas strange aŭ estas tute ne plu kompreneblaj:

  • B.2: "vermittelst der Präpositionen" → "durch Präpositionen" aŭ "mit Hilfe von Präpositionen" - tio estis la stilo de la epoko kaj neniel riproĉebla.
  • B.4: op; z.B. du'op'e, selbander

Tiu "selbander" hodiaŭ nur plu estas komprenebla por filologoj-specialistoj. La retro-biblioteko, kiu enretigas historiajn germanajn enciklopediojn kaj similajn verkojn, trovas ĝin nur en Biblia konkordanco de 1890, do eĉ ne en la tiam gvida Meyers Enzyklopädie de 1885-1892! Ĝi aperas en la Malnova Testamento en Predikanto 4,8 de la Lutera Biblio de 1545 / 1912 [1]. Eĉ la plej ampleksa vortaro de la germana, tiuj de la fratoj Grimm (kiujn vi probable konas pro la fabeloj), verkita inter 1838 kaj 1961 (do dum 123 jaroj!) nomas ĝin arkaa por la malfrua germana!

La stranga "selbander" cetere jam aperas en Regulo 4 de la Unua Libro de 1887 (p. 44-45). Ĝi estas skribita per latina skribo kaj vort-identa kun Regulo 4 de la Fundamenta Gramatiko krom jenaj ortografiaj ŝanĝiĝoj:

UL 1887 → FG 1905 → germana de 2010:

  • undeclinirbar → undeklinirbar → undeklinierbar
  • Adjectivs → Adjektivs → Adjektivs
  • Ausserdem → Außerdem → Außerdem
  • giebt → gibt → gibt

De kie tiuj kvar ŝanĝiĝoj en Regulo 4? En 1891 aperis surprize detala lerno-libro "Die Weltsprache Esperanto - Vollständiges Lehrbuch" (La Mondlingvo Esperanto - Plena Lernolibro) eldonita de Wilhelm Heinrich Trompeter (1839-1901) ĉe la presejo Tümmel en Nurenbergo. Ĝi estas en fraktur-skribo kaj ĝia teksto de Regulo 4 estas absolute identa kun tiu de la Fundamento, do inkluzivas ĉiujn kvar ortografiajn ŝanĝiĝetojn (p. 14-15). Tre probable, ke la germano (pruso) Trompeter donis la finan formon al la germana teksto, eble ankaŭ la bavara (frankonia) eldonisto Tümmel (?).

Sed ni revenu al selbander. Kompreneble povus esti hazardo, unu ekzemplo, eble mispaŝo nur. Mi ne tiel insistus, se ni ne trovus multajn pliajn ekzemplojn en la Universala Vortaro (1893) pri uzo de la germana, jam arkaa en 1905 kaj eĉ 1893. La klasika, sed ne sola ekzemplo estas la mezur-unuo "laŝto". Zamenhof ne ekkonis, ke en la kunteksto de gramatiko, por klarigi la uzon de la sufikso -op kaj traduki la esperantan vorton duope la germana vorto "selbander" por siaj samtempuloj jam estis nekutima, malmoderna, neadekvata. Aŭ ĉu li tamen ekkonis kaj tute intense uzis la Biblian vorton por krei iun specialan, antikvan, kvazaŭ-sanktan, "eternan" etoson? Ankaŭ en la rusa li ja tradukis vipuro ne per la vorto ĝenerala je la fino de la 19-a jarcento (змея), sed per vorto uzata nur en Biblia kaj poezia kunteksto (ехидна)! Aŭ ĉu la klarigo estas multe pli banala, nome, ke li, elprovinte sian projekton antaŭ 1887, tradukis pecojn el la Malnova Testamento kaj tiu materialo fine eniris la Unuan Libron kaj la Fundamenton?

Malgraŭ selbander, mi tamen estas tute "kontenta" pri la germana en la Gramatiko. La presisto evidente disponis pri la speciala germana -ss-, nome la -ß- (B.3: heißt, weißer). La stilo estas bona, ĝi ekzemple lerte miksas elinternajn kaj eleksterajn germanajn vortojn (B.1: Mehrzahl = B.2: Plural).

Pri la UV la afero staras malsame: La presisto evidente nek disponis pri fraktur-skribo, nek pri -ß-: "Amboss" anstataŭ tiuepoke "Amboß" (ironie de post 1996 nun "Amboss"); aprob' - gut heissen, anstataŭ gutheißen (nuntempe gut heißen), arogant' - anmassend anstataŭ anmaßend de 1901 ĝis hodiaŭ, k.t.p. La germana en UV ne nur formale, sed ankaŭ enhave multokaze estas duba, multe malpli kontentiga ol en la Gramatiko (pafilo - Flinte [!? Gewehr!] k.m.a.).

Sed tio estas alia rakonto, kiun mi rakontu alian fojon....

----

[1] "Es ist ein einzelner, und nicht selbander, und hat weder Kind noch Bruder; doch ist seines Arbeitens kein Ende, und seine Augen werden Reichtums nicht satt." - Londona Biblio: "jen estas solulo, kaj neniun alian li havas; nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satiĝi de riĉeco".