Per la centjara diskuto pri la ĝusta formo de vipero / vipuro mi ne ŝatas longe tedi vin, vi trovas la bazajn donitaĵojn en la libro-forma eldono de la Fundamento sur paĝo 343 ("Lingvaj Rimarkoj" de la iama prezidanto de la Akademio André Albault): De 1889 ĝis 1896 la origina formo uzita de Zamenhof estis viper-, tiel en la 1-a eldono de la Universala Vortaro (UV) de 1893 (sur la titol-paĝo 1894), poste - en la 2-a eldono de la UV de 1896 - la formo estis ŝanĝita al vipur-, ĉu intense, ĉu pro neglekto (ĉu preseraro?). Tiu dua-eldona vipur- estis oficialigita de la Unua Universala Kongreso en 1905. En la 8-a Oficiala Aldono 1974 la Akademio oficialigis ankaŭ la originan unua-eldonan formon viper-. Ĉu eble por eterne varmigi vanan disputemon de "samideanoj" Zamenhof donis pri tiu detalo eĉ du "Lingvajn Respondojn". Unu ŝajne subtenanta la vipurulojn (vd. supre), la alia ŝajne la viperulojn (vd. malsupre). Kiel ajn - laŭ via gusto vi do povas nomi tiun venenan serpenton aŭ vipur- aŭ viper- - kaj povas esti certa, ke generacioj de esperantistoj jam pledis por via pozicio per bonaj argumentoj. Agrabla gajno-gajno-situacio.

Tiel - espereble - konate kaj ... tede. Pli interesa estas la rusa traduko en la Fundamento, nome ехидна (eĥidna). Laŭ informo de Ak. Sergio Pokrovskij ĝi estas slavona vorto Biblia. Nuntempe ĝi ne estus uzata komunlingve krom por krei specialan stilan efekton. Kaj tiel ankaŭ jam estus - ĉiam laŭ sinjoro Pokrovskij - antaŭ 120 jaroj. Klarige li referencas al Mallonga Enciklopedia Vortaro en la rusa aperita inter 1890 kaj 1906 (la ortografio estus ŝanĝita al la moderna, sed la enhavo tiuepoka). Tie la specifa Biblia vorto ехидна - kiel kutima en konciza vortaro - tute ne aperus, nur la ĝeneral-lingva "гадюки" (gadjuki), Viperidae (singulare гадюкa).

Se tiel estas, kial Zamenhof tiel eraris tradukinte viper- al sia plej forta lingvo, la rusa? Jen mia hipotezo.

Zamenhof interesiĝis pri la Biblia slavona vorto ехидна kaj tradukis ĝin en la unua granda vortaro de Esperanto, la rusa-esperanta RE 1889 per "viper-". Pri la realaj serpentoj li tute ne interesiĝis, гадюкa mankas en la ĝusta alfabeto loko en RE 1889, p. 29. Ĝis tie ĉi, ĉio estis en ordo.

Nun venis la inversigo en la Meza Vortaro Germana-Esperanta (MV 1889): viper' - Viper. Ankaŭ tio ne kaŭzis problemojn, ĉar la germana, malsame kiel la rusa, ne havas du formojn (Biblian kaj ĝeneral-lingvan) por la serpento.

La eraro okazis, kiam Zamenhof faris el MV (eo->de) 1889 la Universalan Vortaron UV (eo -> de+xy) 1893, t.e. aldonis francajn, anglajn, rusajn kaj polajn tradukojn al MV. En tiu momento li devus aŭ skribi

viper' - vipère - viper - Viper - гадюкa, (Biblio aŭ arkaika) ехидна - źmija

aŭ nur anstataŭi la specialan ехидна per la ĝeneral-lingvan гадюкa - ĉar pro la inversigo kaj la aldono de la aliaj lingvoj la semantiko preciziĝis. De nun ĝi celis la ĝeneralan vorton, ne plu la specialan vorton uzitan en Biblio kaj troveblan nur en la rusa, sed ne en la aliaj lingvoj. Zamenhof tre probable do falis en la kaptilon de l' ne-inversigeblo. Ĉar nur malofte la semantiko de vortoj el du lingvoj estas precize 1:1, nur tre atente eblas inversigi vortliston - banalaĵo, kiun ni konu jam de la ĉarma mamulet' de l' Ak-prez.

Ĉu ĝusta tiu hipotezo? Kaj kial - strange - dum 120 jaroj ne aperis "Akademia Korekto" pri tiu punkto. En la Albault-aj eldonoj de la Fundamento (1963, 1991) ĝi mankas sur p. 277. Ĉu simple ĉar en la Akademio pro politikaj kialoj dum jardekoj ne estis aktivaj rusoj?