Temas pri la traduko de "Fluganta kofro", kiu poste aperis en Fabeloj I kaj nun estas trovebla en Tekstaro. La originala tajposkripto estas konservita en la Urba Biblioteko de Kortrijk en Flandrio (kolekto Vanbiervliet) kaj - dank'al la penoj de sinjoro Roland Rotsaert - nun konsultebla kiel pdf-dosiero. Pro la malforta kontrasto de la originalo (malforta farbo de la tajpila farb-bendo) ĝi estas iom malfacile legebla, sed helpe de la lupea funkcio tamen eblas.

Jen la rezulto de la komparo inter Fab I kaj la tajposkripto: cent elcente identaj - nu, pli precize naŭdek ok elcente. La sola diferenco troveblas en la antaŭlasta paragrafo. En Fab I ĝi tekstas:

"Li iris returne en la arbaron, por meti sin en sian kofron.... Sed kie ĉi tiu estis? La kofro forbrulis. El la fajraĵo restis fajrero, kiu faris brulon kaj cindrigis la tutan kofron. Li ne povis do plu flugi, li ne povis veni al sia fianĉino."

Kaj jen kion Z. skribis (lasta paĝo 6 de la tajposkripto): "La kofro forbruliĝis.". Temas pri - nuntempe malofta - kombino de netransitiva verbo bruli (vd. malsupre) kun -iĝ, analoga al "morti" (t.e. "ĉesi ekzisti ĝenerale") kaj "mortiĝi" (t.e. "morti pro akcidento"), vd. FE 39.11.

La komparo inter la originala tajposkripto, ties unua publikigo en La Revuo kaj la represo en Fabeloj I do montras, ke ni ne aŭtomate povas esti certaj, ke iu formo en la Fabeloj vere estas zamenhofaj kaj fakte ne de la pariza redakcio.

------

P.S.: Origine tiu blogero tekstis "korektas lingvan eraron de Zamenhof" kaj "La kofro forbruliĝis." - kio estas simpla eraro pri la netransitiveco de bruli". Kiel la diskuto montris, ne temas pri eraro, sed intenca (kaj Fundamenta) uzo de ("akcidento-") -iĝ fare de Z. Pro tio mi adaptis la blogeron al la nuna supra teksto kaj dankas pro la viglaj kaj instruaj komentoj (2013-03-23).

------

Jen la artikolo en la Komentario pri la Vortaro Oficiala pri brul':

brul’ – brûler {de 1990: bruler} (être en feu) | burn (v. n.) | brennen (v. n.) | горѣть {de 1918: гореть} | palić się. — bruli – brûler {de 1990: bruler} (être en feu) | burn (v. n.) | brennen (v. n.) | горѣть {de 1918: гореть} | palić się [FE 31]. ― brul’ - brennen (selbst) | горѣть {de 1918: гореть} | palić się [UV ig] ― bruli - brennen (selbst) | горѣть {de 1918: гореть} | palić się [FE 13 ig’]. — [UL]. ― Kia granda brulo! kio brulas? [FE 31.15]

brulo ― Kia granda brulo! kio brulas? [FE 31.15]

brula ― Ligno estas bona brula materialo [FE 31.16].

brule ― La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega [FE 31.17].

brulanta ― En la kandelingo sidis brulanta kandelo [FE 40.17].

brul’ig’ - brennen (etwas) | жечь | palić [UV ig’]. ― bruligi - brennen (etwas) | жечь | palić [FE 13 ig’]. — [AK 1914] brul- = brennen (intr.); brul-ig- = brennen (tr.). ― Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo [FE 39.5].

brul’um’ - inflammation | inflammation | Entzündung | воспаленіе | zapalenie. {MED} — Rim.: Arkaismo por inflam-o (med.) [OA 4], vd. tie.