Temas pri iom malpli ol 5000 elementoj. Ili aperas tie ĉi en la alfabeta ordo de l' UV, kiu ne distingas inter bazaj kaj diakritaj literoj (c / ĉ, g / ĝ, ktp., tiel ke car' staras rekte antaŭ ĉar). Ĉiuj elementoj estas notitaj precize tiel, kiel ili aperas en la UV, la Fundamenta Ekzercaro (FE), la kvin Gramatikoj (FG), la Antaŭparolo (A) aŭ la naŭ Oficialaj Aldonoj (OA). Pro tio la prezento estas malunueca: UV kutime notas nur la radikojn, sen la vort-kategoria vokalo, FE notas la radikojn kun finaĵoj (ekz. demand' - demandi), OA 3 uzas komencajn majusklojn (Depon'), OA 6 nur-majusklan skribon (GRAMOFONO) ktp.

Ĉar la Vortaro Oficiala precipe celas faciligi esplorojn pri la Fundamento kaj la OA, ĝi kompreneble ankaŭ fidele redonas ĉiujn tradukojn precize tiel, kiel ili aperas en la originalaj dokumentoj, kio inkluzivas multajn ne plu modernajn tradukojn aŭ eĉ erarojn. Pri kelkaj atentigas jam la Akademiaj Korektoj (AK), pri pliaj miaj komentoj en ondaj krampoj {...}. Same en ondaj krampoj aperas indikoj pri fakoj (ekz. {ZOO], t.e. zoologio). Ili ne apartenas al la originalaj dokumentoj, sed estas aldonitaj de mi.

La unuan fojon en la esperanta literaturo la Vortaro Oficiala kunigas ĉiujn informojn donitajn pri iu lingvo-elemento en la oficialaj dokumentoj en unu facile konsultebla formo. La amplekso de la informoj troveblaj en la Fundamento aŭ la OA tre varias. Foje ĝi konsistas nur el vorto (ekz. grotesk-a [OA 2]), foje el longaj vortaraj artikoloj, ekz.

ĝoj’ - se réjouir | joy | sich freuen | радоваться | cieszyć się. — ĝoji - se réjouir | rejoice | sich freuen | радоваться | cieszyć się [FE 10]. — [AK] {en} rejoice, be glad.

ĝoja ― Ĝojan feston! (mi deziras al vi) [FE 10.10]. Kia ĝoja festo! (estas hodiaŭ) [FE 10.11]. Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton [FE 38.7].

Legu: La elemento ĝoj' aperas kaj en UV kaj - en la formo ĝoji - en § 10 de la Ekzercaro (notu la malsamajn anglajn tradukojn, kiujn jam korektis la Akademiaj Korektoj). Ekzistas tri frazoj en FE, en kiu ĝoj' estas uzata. Tiuj informoj estas ĉio, kion la Fundamento instruas pri la elemento ĝoj'. Pli ni ne ekscias.

Mi deziras agrablan studon de nia oficiala vort-trezoro.