La nova eldono estas unika en Esperantujo. Aĉetebla ĝis nun estis nur represo de la Fundamento (FdE) laŭ stato de 1905. Sed ĝi jam delonge ne plu estas aktuala. Intertempe la Lingva Komitato kaj de 1948 la Akademio aldonis multajn pliajn vortojn al ĝi, ĉefe en la naŭ Oficialaj Aldonoj (1909-2007). La Vortaro Oficiala precize notas ĉiujn vortojn oficialajn, t.e. tiujn, kiuj laŭ interkonsento de la esperantistoj estas eterne "ĝusta" Esperanto. Ili neniam fariĝos "malĝustaj", sed eble nur ne plu uzataj, do arkaikaj.

VO indikas, kiam vorto eniris en la lingvon kaj detale klarigas malfacilajn trafojn, i.a. per Lingvaj Respondoj de Zamenhof, inter ili multaj ankoraŭ mankantaj en la eldono de LR de 1990.

VO estas senkoste elŝutebla de tiu ĉi retejo (klaku BK II).



Specimenoj:

Komandit’ {legu: komanditʼ} [OA 3.1] {en} sleeping partnership | {fr} commandite | {de} Kommandite {ark., 2012: Kommanditgesellschaft} | {es} comandita | {pt} commandita {de 2009: comandita} | {it} accomandita | {pl} komandyta. {JUR} {EKON} — [EG 1] Kommandite.

komb’ - peigner | comb | kämmen | чесать | czesać. — kombi - peigner | comb | kämmen | чесать | czesać [FE 34]. — [AK] {en} comb (vb.) | причесывать, чесать. — [UL]. — Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo [FE 34.5].
kombilo — Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo [FE 34.5].

Klarigoj:

La vorto komandit- fariĝis Fundamenta en 1921 per la 3a Oficiala Aldono. Ĝi originas el la vortaro Esperanto-Germana de Jürgensen sub la redakto de Zamenhof el 1904 (EG 1). OA 3 transprenis la tradukon el EG 1, kiu intertempe fariĝis arkaika. La ortografio de la portugala estis ŝanĝita en 2009.

La vorto komb- estas enkondukita jam en la Unua Libro de 1887 (UL) kaj eniris en la Universalan Vortaron en 1893. En FdE ĝi aperas duloke: En UV kaj en la lecion-fina vortlisto de § 34 de la Ekzercaro, kie ĝi estas uzata en frazo 5. Fundamenta ankaŭ estas la kunmetaĵo kombilo, uzata samloke.