I. Prologo pri stranga speco

La berlinanoj - klare - estas pli-malpli la plej afablaj homoj de la mondo kun koro el pura oro (nu ja ;-)). Ili havas nur etan problemon: Ili ne ĉiam scias spontanee esprimi tion vid-al-vide al fremduloj, ekzemple al ŝvaboj aŭ turistoj. Pro tio ili rajte havas la misfamon esti rektaj, maldiplomataj, bruskaj, krutaj kaj senrespektaj, tute normalaj homoj do. Se vi ekzemple kaj laŭdinde kunskrabas ĉiujn restaĵojn de via rusta lerneja germana kaj afable demandas pri la vojo al la Pordego de Brandenburgio, vi facile povas ricevi la respondon "bin ick Jesus?" (ĉu mi estas Jezuo?). Anstataŭ ĉagreniĝi vi simple duaŝtupe traduku tion al "pardonu, sed mi bedaŭrinde ankaŭ ne scias" kaj ĝoju, ke vi renkontis unu el la pli kaj pli maloftaj bestetoj, nomitaj "originalaj berlinanoj".

Al tiu stranga speco ankaŭ apartenas amikino de ni. Iam en niaj unuaj semajnoj en la urbo ni komforte kaf-trinkis en ŝia kuirejo. Tra la printempe malfermita terasa pordo ŝia patro, fosanta la ĝardenajn bedojn, vokis ŝin, ke ŝi rapide venu kaj helpu al li pri io. Tute nekortuŝite ŝi rekriis trans teraso kaj ĝardeno: "Wat'n Vata? Haste Mama erschlagen?" (Kio patro? Ĉu vi mort-batis panjon?). La grava alia kaj mi ekrigardis nin kaj mute sciis, ke ni tre amas ŝin.

Tio fine - laŭ mia modesta opinio de elprovinca enmigrinto - pli-malpli estas la esenco de la fifama "berlina faŭko".

II. Pli da strangaĵoj

Jen baza listeto pri ĝi. Post la skriba formo sekvas proksimuma prononco (dupunkto = longa vokalo, ä = kiel en franca "traversait" ö = kiel en franca "feu"), traduko al laŭvorta norma germana kaj laŭvorta Esperanto kaj fine klarigo de la signifo:

Keen Aas hier! [ke:n a:s hi:r] - Kein Aas hier! - Neniu kadavraĵo tie ĉi - Neniu (friponeto) tie ĉi, ekzemple la trinkejo / la prelegejo estas malplena.

Dir Aas kenn ick [dir a:s ken ik] - Dich Aas kenne ich - Mi konas vin, kadavraĵo - Mi konas vin kaj viajn manierojn, friponeto / petolulo (ne nepre negativa, povas esti ankaŭ respekt-plena laŭ la situacio).

Der steht da mit seine Schaufel wie ‘n Abeetadenkmal. [der ŝte:t da mit sajne ŝaŭfel vi: 'n abe:tadenkmal] - Der steht da mit seiner Schaufel wie ein Arbeiterdenkmal. - Li staras tie kun sia ŝovelilo kiel laborista monumento. - Li estas mallaborema, pigra laboristo, senmova kiel monumento (observebla preskaŭ ĉie en tiu giganta-konstanta konstruejo, kiun ili trompe nomas "urbo" por ne fortimigi la turistojn).

Dit is aba ‘n abjebroch’ner Zwerch. [dit is aba 'n abjebroĥner cverĵ.] - Das ist aber ein abgebrochener Zwerg. - Tio ja estas disrompita nano. - Li aŭ ŝi estas malgranda persono.

Ham’se mir 20 Eus abjeknöppt. [hamze mir cvanciĵ ojs abjeknöpt] - Haben sie mir 20 Euro abgeknöpft. - Ili forbutonis de mi 20 eŭrojn. - Ili forprenis de mi 20 eŭrojn, mi devis pagi 20 eŭrojn (negativa, plenda).

Der schmeißt dir achtkantich raus. [der ŝmajst dir aĥtkantiĵ raŭs] - Der schmeißt dich achtkantig raus. - Li elĵetos vin oktogone / ok-eĝe. - Li elĵetos vin senindulge / energie / tutcerte, ekzemple la gastejestro, se vi tro bruas en la trinkejo.

Dit sind ja ‘n paar Äppelkähne [dit sind ja 'n pa:r äpel-kä:ne]. - Das sind ja ein paar Apfelkähne. - Tio ja estas pomo-barkoj. - Tio ja estas vere grandaj ŝuoj. - Vi certe ankaŭ volas butikumi tie ĉi, la pli-malpli bankrota urbo bezonas vian monon - dum pasko la loka radio tute serioze dankis al la turistoj, "ke ili vizitas Berlinon kaj elspezas sian monon tie ĉi" (!). Aŭdinte tion, mi pensis:

Mir laust der Affe. [mir laŭst der afe.] - Mich laust der Affe. - Simio senlaŭsigas / senpedikigas min. - Mi tre miras, mi estas tre surprizita (ke la gastejestro elĵetis lin el la drinkejo pro tiom malmulte da bruo, pro la fola danko de la loka radio ktp.).

Alki [alki] - Alkoholiker - alkoholulo (ofta, sed ne tiom amuza problemo, regule observebla ekzemple ĉe Aleksandra Placo)

Na, allet in Butta? [na, allet in buta?] - Na, alles in Butter? - Nu, ĉio en butero? - Nu, ĉio en ordo? (historie, tiu kiu povis regali sin per multkosta butero ne havis monajn problemojn, ekonomie ĉio estis en ordo por li).

Dit is amtlich. [dit is amtliĵ.] - Das ist amtlich. - Tio estas oficiala. - Tio estas oficiale konfirmita de la (ŝtataj) aŭtoritatoj, do tute certa, senduba, fidinda (ekzemple ke la prelego komenciĝos je la deka). El fora epoko, kiam oni povis ankoraŭ fidi pri la bona funkciado de la prusa burokratio - ja, ja, io tia iam ekzistis.

Pass ma uff Keule! [pas ma uf kojle!] - Pass mal auf Keule! - Atentu, klabo! - Aŭskultu, kamarado / amiko! (ankaŭ por virinoj; mi vive memoras mian surprizon, eĉ senlaŭsigon, kiam mi unuan fojon aŭdis konaton voki sian allogan amikinon per Keule; kiel provinc-kokido mi unue pensis, ke li aludus ŝian femuron, germane ankaŭ Keule). La inspiro al la titolo de tiu ĉi blogero mi cetere havis pro tiu nun furoranta glu-ŝildo, kiun mi bedaŭrinde ne rajtas kopii en la tekston.

Laß dir bejraben! [las dir bejraben] - Lass Dich begraben. - Lasu vin entombigi. - Vi malbone kaj kritikinde plenumis tiun taskon.

Besuchsbesen [besuĥsbezn] - mankas - vizit-balailo - flor-bukedo, kiun oni kunportas por la invitinta dom-mastrino.

een Blondet [e:n blondet] - ein Blondes - blondaĵo - freŝe elkranigita / elbareligita biero.

Eyh, dir hängda Rotzbolln aus de Neese! [ej, dir hängda roc-boln aŭs de ne:se] - Ey, Dir hängen die Rotzzwiebeln aus der Nase! - Ej, la muko-bulboj pendas el via nazo! - Delikata atentigo, ke necesas naz-tuko, precipe kontraŭ infanoj (ne decas kontraŭ la LKK-prezidanto). Cetere, kial vi ne simple kunvenigas viajn infanojn? Malrespektan, impertinentan infanon oni en Berlino cetere nomas RotznaseRotzlöffel (muko-nazulo aŭ muko-orelulo). Sed tion vi ne devas lerni, ĉar viaj infanoj kompreneble estas tre bone edukitaj.

Jibb ma een Brühpulla mit Schrippe! [jib ma e:n brü:pula mit ŝripe!] - Gib mir eine Bockwurst mit Brötchen! - Donu al mi brogo-kolbaseton kun bulko! - Memklariga. Vi ĵus ekkonis unu el la du kolonoj de la kolosa berlina kuir-arto (la alia estas karea kolbaseto, Currywurst). Speciala averto al germanoj, kiuj loĝas ie en la botaniko (= ekster la urbo): Schrippen, ne Brötchen kaj certe ne Semmeln (regionaj vortoj por helaj bulkoj el tritiko). La malhelaj bulkoj kun sekalo nomiĝas Schusterjunge (ŝuista knabo).

Speti [ŝpeti] - Spätverkauf - malfruejo - vendejeto malfermita ĝis tre malfrue en la nokto, kutime kun turkaj, arabaj aŭ vjetnamaj vendistoj; grava lasta halto inter trinkejo kaj lito por aĉeti bier-botelojn kaj freŝajn cigaredojn por la maten-manĝo.

III. Epilogo, resumo de la lernita kaj konfirmo de centra tezo

Nu, kaj por fini ankoraŭ iom pli kompleksa frazo, kiu bone pruvas mian komencan aserton, ke la berlinanoj - klare - estas la plej varm-koraj homoj de la mondo (almenaŭ inter tiuj sep miliardoj de homoj, kiuj loĝas en Berlino):

Ick jeb dir wat uff’n Deez, det de kiekst durch de Rippen wie der Affe durch’t Jitter.
[ik jeb dir vat uf'n de:c, det de ki:kst durĵ de ripn vi: der afe durĵ 't jiter] -
Ich gebe Dir etwas auf den Kopf, dass Du durch die Rippen kuckst wie der Affe durch das Gitter. -
Mi donas al vi ion sur la kapon, ke vi rigardos tra la ripoj kiel simio tra krado. -
Memklariga. Se vi estas ankoraŭ sufiĉe sobra, kiam vi aŭdas tiun frazon, vi probable komprenos, ke venis la momento pensi pri daŭrigo de la diboĉado en alia drinkejo.

Multajn pliajn ekzemplojn de la berlina ĵargono vi trovas tie ĉi. Tre seriozan kaj fakan priskribon havas la germana Vikipedio, kie oni i.a. diskutas, ĉu tio, kion oni parolas ĉi-kongresurbe, estas dialekto, sociolekto, ĵargono aŭ eĉ metropolekto - ŭaŭ! Eltrovu vi mem venonte al

Komuna Esperanto-Kongreso, pentekosto 2012 en Berlino
25a-28a de majo 2012