Temas pri enretigo de la kolekto Maria Posenaer el la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet en la publika biblioteko de la flandra urbo Kortrijk (www.esperanto-kortrijk.info), nuntempe dankinde prizorgita de la konata esperantisto Roland Rotsaert el najbara Bruĝo. La Esperanto-kolekto de la Fondaĵo Vanbiervliet apartenas al la plej riĉaj en la mondo, en simila kategorio kiel ekzemple Hispana Esperanto-Muzeo en Katalunio.

Maria Posenaer (nask. Antverpeno, 19-10-1874 - mortis Wilrijk 25-03-1956) estis filino de Felix Posenaer kaj fratino de la pentristo Jozef Posenaer (1876-1935). Ŝi aktivis en la Esperanto-movado inter 1908 kaj 1939, i.a. kiel LKK-ano de la antverpenaj Universalaj Kongresoj. Dum la unua mondmilito ŝi restadis en neŭtrala Nederlando, poste en Britio.Tie ŝi edziniĝis, kaj post la milito kun la edzo Robert Elworthy ekloĝis en kvartalo Sint-Mariaburg, norde de Antwerpen (pliajn detalojn vd. tie ĉi).

Ŝia albumo de esperantaĵoj, fotoj kaj poŝtkartoj komenciĝas en 1908 kun (foje konataj) bildoj el la fruaj kongresoj en Barcelono, Antverpeno, Krakovo ktp. sed ankaŭ simplaj salutoj de nuntempe pli-malpli nekonata loka grupo en nord-germana urbo Oldenburg. El la 1920-aj ni trovas i.a. varb-kartojn por katalunaj kaj britaj naciaj kongresoj, historiajn poŝtkartojn kun Esperanto-surskriboj el germana Magdeburg (preskaŭ tute neniigata en aer-atako malmultajn semajnojn antaŭ la milito-fino en 1945), ktp. Apud fotoj de konataj kaj ne-konataj esperantistoj, troveblas artaj dokumentoj same kiel bizaraj kaj amuzaj varb-kartoj en la stilo de la epoko. Ĉiuj kune ebligas instruan kaj amuzan promenon per mus-klakoj. La lasta dokumento datas de 1939, la jaro de la ekmilitado en Eŭropo.

Grandan dankon ĉiuj historie interesitaj esperantistoj ŝuldas al sinjoro Rotsaert. Li ne nur eltiris tiun ĝis nun kaŝitan trezoron el la arkivo kaj faris ĝin facile akirebla por ĉiu, sed ankaŭ detale kaj klere priskribas la unuopajn dokumentojn - modela prilaboro.

------

Simil-temaj artikoloj: Pliaj historiaj bildoj pri la Esperanto-Movado:
------

Mi dankas al Roland pro la atentigo pri la Flickr-retejo.