Bernardo's most commented articles

  • Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto

    - 12 comments
    Ĉu estas ĝuste uzi "pli poste" aŭ ĉu devas esti simpla "poste" aŭ ĉu dependas de la situacio kaj de tio, kion oni volas esprimi? ...

  • Dankon pro 90.000 vizitoj

    - 9 comments
    Estis tempo aktualigi la indekson de miaj blogeroj. Jen pri kio temas: vortaroj, terminologio, historio de la Esperanto-Movado, satiro, infanoj, Berlino, ceteraĵoj kaj la "Fundamento de Esperanto". Dankon pro via daŭra intereso ...

  • Pafo, sed ĉu trafo?

    - 9 comments
    Strangan devenon havas la vorto paf-i . Ĝia bazo nome estas sonimito (onomatopeo) de la (iama) germana kaj laŭ aserto de la franca kaj itala ...

  • Malmulte bonvena: La papo en Berlino

    - 8 comments
    La papo planas viziti Berlinon en septembro 2011 kaj paroli antaŭ la federacia parlamento. "Kion li damne volas tie ĉi?", demandas sin multaj berlinanoj.

  • Verstoj, pudoj kaj desatinoj

    - 8 comments
    Verstoj kaj pudoj estas historiaj rusaj mezur-unuoj, jen de distanco, jen de pezo. Ambaŭ el RE 1889. Dum versto fariĝis fundamenta, pudo (preskaŭ) perdiĝis kiel rusismo survoje al MV 1889 ⇒ UV 1893. ...

  • Ĉu vi volas dulingve eduki viajn infanojn?

    - 7 comments
    Ekzemple en via denaska lingvo kaj en Esperanto? Tiukaze la nova manlibro de Inés María Jiménez Mut zur Mehrsprachigkeit - So erziehe ich mein Kind in einer Fremd- oder Zweitsprache (germane "Kuraĝo al plurlingveco - tiel mi edukas mian infanon en fremda aŭ dua lingvo") eble estos helpa por vi.

  • Komo kaj dupunkto

    - 7 comments
    Mia plej ŝatata spritaĵo pri la povo de l' interpunkcio - eta odo al pedantoj ...

  • Pass ma uff, Keule!

    - 7 comments
    Post kiam vi decidis pri adekvata tranokt-ebleco dum Komuna Esperanto-Kongreso pentekoste 2012 en Berlino, estas tempo lerni kelkajn bazajn vortojn kaj frazojn en la berlina dialekto por gaje postvivi la berlinanojn. Venu kun mi en la subetaĝo de la germana lingvo ...

  • Mirinda mondo de la mallonga mesaĝo

    - 7 comments
    KVF karaj, jenan amuzan (MDR, eĉ RDG) listeton (KEB) mi ĵus trovis ...

  • Pri la feliĉo de malfeliĉulo

    - 6 comments
    Jen ankoraŭ eta traduk-ekzerco el "La submerĝanto" ( Der Untergeher , 1983) de Thomas Bernhard . La citaĵon mi ĉerpis el la germana Vikipedio .

  • spurtas, ŝotas ... lato - la bluaj venkas per ofsajda golo je 0:1

    - 6 comments
    Sporto laŭdire estas la tria plej bela afero de la mondo - post Esperanto kaj - nu, vi jam scias. Paroli pri ĝi en Esperanto tamen estas nefacile por multaj. Kvin fakvortaroj el Munkeno eble helpos.

  • De Kembriĝo ĝis Edinburgo - 20 jarojn por la Esperanta Biblio (1)

    - 6 comments
    La unuaj traduk-pecoj de Zamenhof el la Biblio aperis en "La Revuo" en 1907. Dum la samjara 3-a Universala Kongreso en Kembriĝo fondiĝis komitato por komplete traduki la Malnovan kaj Novan Testamenton (MT, NT). Kaj tamen daŭris ĝis la 18-a UK en Edinburgo 1926, ĝis kiam ĝi povis esti prezentita al la publiko. 20 jaroj da penado, kortuŝe resentebla en korespondaĵoj de la ĉefaj agantoj ...

  • Kio atendos nin en la verda infero?

    - 6 comments
    Malfacila lingvo Esperanto estas - kompreneble. Tiel malfacila, ke vi apenaŭ sukcesos "ellerni" ĝin, sed pekos dum via tuta vivo - escepte nur de malmultaj sanktuloj. Ni do havas bonan ŝancon revidi nin en la verda infero. Sed kio atendos nin tie? Kaj kiuj estas viaj plej oftaj lingvaj pekoj en lingvo malfacila?

  • Esperanta Vikipedio kun pli ol 450.000 artikoloj

    - 6 comments
    Kio? Ĉu vere? Ĉu mi ne legas sur ĝia ĉefpaĝo , ke temus pri iom malpli ol 130.000 artikoloj komence de majo 2010? Jes, vi pravas. Kaj ne, vi ne pravas. Vi pensas pri la esperanta Esperanto-Vikipedio, sed mi parolas pri la angla Vikipedio aŭtomate tradukita al Esperanto per WikiTrans . ...

  • La germana de Zamenhof: ĉu prusa germana aŭ aŭstra germana?

    - 6 comments
    Rakontinte pri la Zamenhofa traduko de plenaĝa per mündig , mi montris, ke tio jam estis malmoderna en la 1890-aj jaroj. Nu, bone, sed kie? Certe en Germanio, sed ĉu ankaŭ en Aŭstrio?

  • Po - kien fekas la diablo unu fojon ...

    - 6 comments
    Michael atentigis pri misuzo de po en Vikipedio kaj ni iom ekdiskutis pri tiu "diabla vorto", kiu estas malfacila por multaj. Jen iom pri ĝia deveno.

  • Enigmo por pluvema tago

    - 6 comments
    Ok, sign, ost, ret, am, ond, fend. -- Metu antaŭ tiujn ĉi vortradikojn po unu litero, por ricevi aliajn vortradikojn. La antaŭmetotaj literoj konsistigas la nomon de ĉarma insekto.

  • 1903 en Varsovio - la granda oscedo

    - 6 comments
    "En la jaro 1887, kiam aperis la unua broŝuro de Dr. Esperanto, mi estis liceano en Varsovio. ...". Legu pri la unua renkonto de Kazimierz Bein (Kabe) kun Zamenhof ...

  • La forstrekita pastro

    - 6 comments
    Ĉiu, kiu iom serioze okupiĝas pri Esperanto kaj ne nur "bonlingvisme" klarigas al si la mondon per mesia libro , probable konas la nomojn de la aŭtoroj de Plena Vortaro 1930, la "patrino" de nia PIV 1970-2002-2005: Grosjean-Maupin , Esselin , Grenkamp-Kornfeld kaj Waringhien . Ĉu vere ĉiuj?

  • Fluganta kofro forbruligita

    - 6 comments
    Ni jam diskutis , ĉu la zamenhofaj tradukoj de la fabeloj de Andersen estas fidinde zamenhofaj aŭ eble ŝanĝitaj de eldonisto, ĉar plej multaj aperis nur post la morto de Z. En unu sola okazo ni povas esti tute certaj, ĉar la tajposkripto de Z. konserviĝis ...

290 articles in total