Pli streĉa kaj atento-kapta ol multaj detektiv-romanoj estas la "Historio pri la Esperanto-Biblio", jen la titolo de artikolo en la iama Biblia Revuo de decembro 1969. Sekvis "Leteroj pri la Esperanto-Biblio" de George Rust samperiodaĵe en la numero de januaro ĝis marto 1970.

En la urbodomo de Kembriĝo ...

... la unuaj aktivuloj dum la UK 1907 kunsidis kaj fondis internacian komitaton por traduko de la Biblio al Esperanto. La angla kaj anglikana pastro John Cyprian Rust estas elektita prezidanto. Kun A.E. Wackrill li fariĝos ĉefa tradukinto de la NT de 1912. La du aliaj ne multe helpos: La franca abato Peltier, la motoro de la katolika Esperanto-Movado, ne ĉeestas kaj poste leteras, ke li ne povos kunlabori. La svis-germana pastoro Schneeberger post la 4-a UK en Dresdeno en oktobro 1908 transiros al Ido kaj fariĝos unu el ties pioniroj. Por la esperanta Biblio li post nur 14 monatoj estos perdita. Sinjoro Evstifejef proponas propran gazeton pagotan de li, en kiu aperu peco post peco tradukita el la Biblio kiel en daŭrigota romano. La unua numero aperas en marto 1908, la dua estas preparita. Sed Evstifejef insistas, ke lia revuo "La Vojo" konsistos el du partoj: La Biblia Tradukisto kaj ... La Liberpensulo, do artikoloj pri ateismo (!) - neakceptebla por la anglaj kaj usonaj kristanoj, Rust retiriĝas kiel redaktoro. La unua Biblio-traduka organo malaperis post nur duona jaro.

Dum la Brita Kongreso en Leeds ...

... el la malsukcesinta internacia komitato fariĝis nacia, brita komitato pri la traduko de la Biblio (1909). NT oni volas kune fintraduki ĝis fino de 1910 ... kaj vere sukcesis prezenti unuan malneton per nur dujara malfruo en 1912. Dume Zamenhof tradukis unuajn partojn el la MT, kiuj aperis ĉe Hachette en Parizo kun kiu li havis ekskluzivan kontrakton. En januaro 1910 Zamenhof skribas al Rust, ke li "dezirus komenci la sisteman tradukon de ĉiuj libroj de la Malnova Testamento", se ne iu alia jam faris la laboron - kio ne estas la kazo. Post la morto de Bourlet, peranto de Zamenhof ĉe Hachette, tiu ĉi ne plu ŝatas daŭrigi la popartajn eldonojn de la Z-tradukoj de MT. Decembre 1913 Zamenhof skribas: "... Ĉar mi neniel deziras ĉesigi la tradukadon de ĉi tiu eksterordniare gravega verko [MT], tial mi proponis al la firmo [Hachette], ke ni nuligu nian kontrakton. Tion ni faris, kaj mi sekve estas libera ...".

The British and Foreign Bible Society ...

... intertempe akceptis eldoni la Esperantan Biblion, simile kiel ĝi eldonas Biblio-tradukojn en multaj lingvoj parolataj en la brita kolonia imperio kaj de la mondo ĝenerale. Ĝi havas tre grandan renomon, eble la plej altan renomon en la tiama epoko, kiu baziĝas sur multaj spertoj kaj rigoraj reviziaj principoj: Tri fakuloj pri la antikva hebrea, kiuj parolas la modernan cel-lingvon, devas kontroli la tekstojn. Kiel trovi tri hebreistojn esperanto-lingvajn? Kaj estas plia malcertaĵo: "Mi petas Vin ne forgesu averti la Biblian Societon, ke mi estas hebreo; ĉar tre povas ja esti, ke la Societo ne volos eldoni Biblion, tradukitan de hebreo aŭ ĝenerale de ne-kristano", Zamenhof skribas en majo 1914 al la prezidanto de Brita Esperanto-Asocio, Bolingbroke Mudie.

Fraŭlinoj Peckover ...

... estis kvakeroj, du "maljunaj fratinoj" el Wisbech en Cambridgeshire. Ili konvinkis 4000 virojn subskribi kaj publike konfirmi, ke tiuj ĉi rezignus trinki alkoholon. "Mondonace ili ebligis eldoni la Esperanto-Biblion", kio solvis problemon numero 3. La leteraj raportoj pri la progresoj de la traduk-laboroj, senditaj al ili, estas nia ĉefa fonto pri la 20-jara dramo de la Biblio-tradukado. "Permesu, ke ... mi esprimu al Vi la plej koran dankon pro la granda servo, kiun Vi faris al la afero de Esperanto kaj per ĝi al la afero de la interfratiĝo de la homaro", Zamenhof dankskribas en julio 1914.

Aŭguston 1914 ...

... la malnova Eŭropo malaperas sur la militaj buĉ-kampoj. Cara Varsovio baldaŭ estas okupita de germanaj trupoj, kiuj subtenas kontraŭrusan polan naciismon. Kiam Zamenhof finos la MT-tradukon en 1915, la milit-cenzuro jam ne plu tralasas iun esperantan tekston. Komence de marto 1915 Zamenhof skribas al Rust en Angleterre informante lin, ke "la Malnova Testamento estas jam tuta tradukita (kaj maŝinskribita)". Li devas fari tion en la franca: "J'ai le grand plaisir de pouvoir vous annoncer que l'Ancien Testament est déjà en entier traduit (et écrit à la machine) ...". "Bedaŭrinde", li daŭrigas, "mi ne povas nune sendi al vi la tradukon; ĉar nia poŝto ekspedas nenion (dum la milito) en Esperanto verkitan. Tial necesas, ke mi atendu la finon de la milito ...".

Kiel longe atendi la finon de la tiu damna milito? Post la morto de la BEA-prezidanto Mudie en 1916, la Edinburgano John Mabon Warden (1856-1933) transprenis ties oficon. Li klopodas sendigi la manuskripton de Varsovio tra UEA en Ĝenevo al Anglio. UEA ekkontaktas germanan esperantiston, oficiron de la okupacia garnizono en Varsovio. Sed, "la instancoj ne donis permeson eĉ al oficiro en sia propra armeo sendi la manuskripton", Warden raportas al la mecenatino fraŭlino Peckover en januaro 1917.

Zamenhof ankaŭ ekiniciativas. Tra UEA li serĉas alian eldonanton por la MT. Tro malfrue jam - nek eldonanton li trovos, nek milit-finon ĝisvivos - la 14-an de aprilo 1917 Zamenhof mortas.

Eĉ ne semajnojn poste Warden raportas al Peckover: "La morto de D-ro Z. last-sabate plenigis je granda doloro la korojn de ĉiuj samideanoj liaj. ... Ni ne povas senpere komuniki kun S-ino Z. ... sed mi petis al la UEA en Ĝenevo transdoni al ŝi nian profundan kompaton. ... Mi petis al la UEA, ke en konvena okazo ili diru al S-ino Z., ke ni deziregas daŭrigi pri la Biblio tuj, kiam ni povos transricevi la Manuskripton ...".

En la Dua Parto vi legos: Kiu savos la manuskripton el postmilita kaoso en Varsovio? Ĉu nur "pure formala revizio" laŭ la severaj reguloj de la Biblia Societo?

En la Tria Parto vi legos: La MT, ĉu "tradukita el la hebrea originalo de Doktoro Zamenhof"?