Anoj de la Esperanto-Klubo de Munkeno verkis sportajn terminarojn germanajn-Esperanto-germanajn pri jenaj disciplinoj: ŝako, futbalo, atletiko, someraj olimpiaj ludoj kaj - lastatempe - vintraj olimpiaj ludoj.
Jen eta specimeno el la "fakvortlisto" futbalo:
futbala boteto | Fußballschuh | |
futbala ĉampionado | Fußballmeisterschaft | |
futbala golejo | Fußballtor (W) | |
futbala instruisto | Fußballehrer (a) | |
futbala ludejo | Fußballplatz | |
futbala ludo | Fußball (Spiel) | |
futbala miraklo | Fußballwunder (a) | |
... | ... | |
futbala sezono | Spielzeit (Fußballjahr) | |
futbala ŝtrumpo | Stutzen (E) |
Kaj tiel plue; pri vintraj olimpiaj ludoj ekzemple ekzistas jam preskaŭ 1500 (!) tiaj terminoj, malfacile troveblaj aliloke. Disambigo de plursencaj terminoj okazas per kursivaj klarigoj en rondaj krampoj (ekzemple "(Fußballjahr)"). Font-indikoj estas ekzemple "(W)" [= Vikipedio], "(E)" [= Eichholz, Rüdiger: Esperanta Bildvortaro, 1989], Ujlaky-Nagy, Tibor: La sporta lingvo en Esperanto, 1972 kaj precipe la du Grandaj Vortaroj de Krause, Esperanto-Germana 1999 kaj Germana-Esperanta 2007.
Jen ankoraŭ alia ekzemplo: ofsajdo, ofsajde, ofsajdi, ofsajdigi, ofsajda decido, ofsajda kaptilo, ofsajdlinio, ofsajda fajfo, ofsajda pocizio, ofsajda regulo, ofsajda golo. Hron 2006 krome havas: esti en ofsajdo kaj ofsajdsistemo. Ofsajdo mankas en PIV 2002. Ĝia kariero i.a. estas (certe ankoraŭ ekzistas multaj pliaj etapoj):
- 1972: Ujlaky-Nagy (multlingva),
- 1968-1984: Slipara Vortaro (Eichholz) (germana-angla-franca),
- 1988: Esperanta Bildvortaro (2-a eld. 1989),
- 1992: Vilborg (sveda-eo),
- 1996: Minnaja (itala-eo),
- 1999: Krause (eo-germana),
- 2003: De Diego (hispana-eo),
- 2006: Hron (eo-ĉeĥa),
- 2006: Horvarth (eo-hungara),
- 2007: Krause (germana-eo),
- 2007: Wang (ĉina-eo),
- 2009: Flores (eo-portugala)
Wells 1969 en la parto angla-esperanta havas la laman kaj malprecizan "offside eksterlud-a, -e", kiu pli pensigas pri "pilko ekster la ludejo", al kiu sekvas (permana) enĵeto de la flanko aŭ ekkiko de la golej-linio fare de l' golulo. En sia blogo la Pevaĉ' ne pridiskutis ofsajdon. Ni vidu, ĉu li ankaŭ tiurilate restos en la malfrua mezepoko de Esperanto, ĉar "la vorto ne apartenas al la Esperanto kiel mi konas ĝin" (Wells). La kutima silento ankaŭ en la ofte neglektinda ReVo.
Jen, kiel Slipara Vortaro difinas ĝin en 1976:
ofsajd/o - Speciala situacio en kelkaj pilk-ludoj, punenda en iuj ĉiuokaze, en aliaj nur, se per ĝi iu ludisto havigas al si avantaĝon.
Dum pied-pilkado [futbalo] estas en ~o tiu ludisto, kiu troviĝas sur la kontraŭula duonkampo kaj kiu en la momento, kiam la pilko estas priludata de alia ludisto, staras pli proksime al la golej-linio ol la pilko, escepte se du ludistoj de la defendanta teamo staras ankoraŭ pli proksime al la golej-linio ol li.
Dum hokeo ĉiu senpilka ludisto estas en ~o, se ne troviĝas almenaŭ tri defendantaj ludistoj, au iu el liaj sam-teamanoj kun la pilko, pli proksime al la golej-linio ol li. La fakto de la ~o mem ne estas punenda, krom se per tiu pozicio la ludisto havigis al si avantaĝon, aŭ malfavorte influas la ludon de la kontraŭulo. La ludisto ĉesis esti en ~o, se unu el la kontraŭulaj ludistoj kun rezulto priludis la pilkon.
Dum glaci-hokeo ... [ne kopiis tien ĉi]
Dum akvo-pilkado ... [ne kopiis tien ĉi]
Resumeto
Grava kampo de homa aktiveco, grava ankaŭ por hejma, familia kaj kun-infana vivo; krome tre ofte uzata metafore de politikistoj kaj ĵurnalistoj. Kampo, ĝis nun nur iom rande tuŝita de terminaristoj kaj vortaristoj, la precizaj vortoj nur iom dise kaj kaŝe troveblaj. Tre laŭdinda projekto do, kiun indas subteni. Estus dezirinde, se ĝi internaciiĝos por eviti la danĝeron, ke ĝi fariĝos tro germaneca.
Se vi lege spurtis ĝis tie ĉi, rekte antaŭ la golejon de tiu artikolo, mi havas ankoraŭ surprizeton por vi. En neniu, t.e. en eĉ ne unu Esperanto-vortaro mi trovis la specialan signifon de lato el la titolo, nome la supran horizontalan lignon de golejo, kiun la Esperanta Bildvortaro nomas "kver-stango" - nekredeble, ĉu ne?
Kontaktu la munkenajn aktivulojn per info2[ĉe]esperanto-muenchen.de (anstataŭigu [ĉe] per @)
P.S.: Por ekzerci vin, vi eble ŝatas raportisti la futbalan matĉon de Karulo - bonan amuziĝon!
Bernardohas replied to Paŭl
La malbona onklo iam lasis demandi azianojn, kial Esperanto estas tro malfacila kaj pro tio maleŭropumiga ktp. (vi scias, la [r] kaj [l] ktp). Nu, tiuj silentaj herooj de l' cerbo demandis la tieajn ĉefdelegitojn de UEA, do tiujn, kiuj iel majstras nian ne tro facilan lingveton (kaj ili diris: no worries, [r] kaj [l] 'stas nur kutima eŭropa antaŭjuĝo). Mi forte protestas! Neniam oni pridemandis la kompatindulojn devenajn sude de la rivero Majno, el la libera lando de la mol-konsonantuloj, kie oni progreseme kraĉas, furzas kaj fajfas je tiaj sofistaj subtilaĵoj kiel "s" aŭ "z". Sob Esperanto, vivu Ezberando! La vivo estu rozo, ne roso, ĉu (mi ne vere emas frue ellitiĝi)?
Do mi antaŭdankas por la venontaj 500 fuŝoj miaj inter "s" kaj "z", kiujn vi espereble ankoraŭ malkovros kaj tiel afable korektos. Ĝis (bela, mola, sud-Majna vorto)
Paŭlhas replied to Bernardo
Bernardohas replied to Paŭl
Sign-in to write a comment.