Ekzemple en via denaska lingvo kaj en Esperanto? Tiukaze la nova manlibro de Inés María Jiménez Mut zur Mehrsprachigkeit - So erziehe ich mein Kind in einer Fremd- oder Zweitsprache (germane "Kuraĝo al plurlingveco - tiel mi edukas mian infanon en fremda aŭ dua lingvo") eble estos helpa por vi.
|
| Jimenez, Mehrsprachigkeit, 200… |
|
| Jimenez, lasta pagxo 2009 |
- Aŭtorino: Inés María Jiménez
- Kartonita: 267 paĝoj
- Eldonejo: Verlag auf dem Ruffel; Auflage: 1 (Oktober 2009)
- Lingvo: Deutsch / Germana
- ISBN-13: 978-3-933847-31-7
- Prezo: 16,90 eŭroj en Germanio
Jen traduko de la enhavo-tabelo:
1 Kial mi skribis tiun ĉi libron
2 Iom da teorio: Edukado en alia lingvo
2.1 Motivoj por dulingva edukado
2.2. Denaska lingvo, unua lingvo, dua lingvo, fremdlingvo
2.3 Difinoj de dulingvismo
2.4 „Natura“ kontraŭ „artefarita“ dulingvismo
2.5 „Artefarita dulingvismo“ en la scienca diskuto
2.6 Intensa dulingvismo
2.7 Plurlingvismo per „lingvo-banoj“
2.8 Resumo
3 Ekzemploj de sukcesa edukado en fremdlingvo
3.1 Hebrea
3.2 Esperanto (Butler 1921, Stephens 1952, Corsetti 1996)
3.3 Rayko (Dimitrijevič 1965)
3.4 Mariana (Past 1976)
3.5 Nicole kaj Patrick (Facey 1986)
3.6 Thomas, Frank kaj Katrina (Saunders 1982/1988)
3.7 Natalie kaj Martin (Štefánik 1995)
3.8 Zuzana kaj Emma (Pallay 2002)
3.9 Rebecca (Štefánik 2006)
3.10 Philip kaj Sophie (Klein 2003)
3.11 Christian Berkel
4 Antaŭkondiĉoj
4.1 „Naturaj“ cirkonstancoj
4.2 Faktoroj de sukcesa edukado
4.3 Postuloj al la gepatroj
4.3.1 Lingva-kultura kvalifiko
4.3.2 Daŭra pluedukado
4.3.3 Pretendoj pri la lingva evoluo de la infano
4.3.4 Pozitiva ĉirkaŭaĵo
4.3.5 Instigoj kaj kreo de „lingvo-insuloj“
5. Demandoj de la gepatroj
5.1 Ek de kiam mi povas komenci fremdlingvan edukadon?
5.2 Kiun metodon mi sekvu?
5.3 Kiel mi alkutimiĝos paroli en fremdlingvo?
5.4 Kiel konsekvenca mi devos esti?
5.5 Kiel mi edukos en fremdlingvo?
5.6 Ĉu mi fremdlingve povos eduki miajn infanojn eĉ post labortago?
5.7 Kiel mi povas esprimi miajn sentojn kaj emociojn?
5.8 Kion mi faros, se mankos al mi vortoj aŭ se mi faras lingvajn erarojn?
5.9 Ĉu mi povos peri kulturon kiel nedenaskulo?
5.10 Kiel mi povos peri tipan lingvo-gestaron kaj mimikon?
5.11 Kion mi faros, se la temoj kaj demandoj de la infanoj fariĝos pli kompleksaj?
5.12 Kiel mi povos superi miajn dubojn?
5.13 Kiel bona fariĝos la lingvo de la infanoj?
5.14 Kiaj estos prononco kaj akĉento?
5.15 Kio okazos, se mia infano ekhavos lingvajn problemojn?
5.16 Ĉu mi povos eduki mian infanon fremdlingve, kvankam li aŭ ŝi estas handikapita?
5.17 Kion fari okaze de „lingvo-krizoj“?
5.18 Ĉu mi ĉiumomente povos ĉesi dulingvan edukadon?
5.19 Kiel mi povos dulingve eduki mian infanon, sen ke mi mem devos paroli la lingvon?
6 Konsiloj por fremdlingva ĉiutago
6.1 Hejme
6.1.1 Paroli, paroli, paroli
6.1.2 Kantoj kaj muziko
6.1.3 Libroj: Rakontoj kaj fabeloj
6.1.4 Komunikiloj: televido, film- kaj kompaktdiskoj
6.1.5 Ludoj
6.1.6 Vartado fare de aliaj personoj
6.2 Eksterhejmaj ebloj
6.2.1 Infan- kaj ludgrupoj
6.2.2 Eksterlandaj restadoj
6.2.3 Infanvartejo kaj lernejo
7 La lingva evoluo de infano edukita en fremdlingvo: kazo-studo
7.1 Komenca situacio
7.2 Unua jaro (2003)
7.3 Dua jaro (2004)
7.4 Tria jaro (2005)
7.5 Kvara jaro (2006)
7.6 Kvina ĝis sepa jaro (2007-2009)
8 Resumo
9 Elektita literaturo
10 Adresoj kaj ligiloj
11 Demando-listo
12 Dankoj
13 Bildoj – fontoj kaj klarigoj
14 Indeksoj persona kaj faka
(Unua versio 2009-11-13, ĝisdatigo 2010-03-18)
translate into English
Send a message
Search for a member


Katalin Kovatspro says:
Lars Sözüerpro says:
Bernardo says:
Sinjorino Jiménez informis, ke estas ĉ. 5 paĝoj pri Esperanto kiel unu el pluraj ekzemploj en ĉapitro pri sukcesa intenca dulingvismo. La precizan tekston mi nuntempe ne povas citi pro komputila paneo, kiu baras aliron al ŝia e-mesaĝo..
Lars Sözüerpro replies:
Bernardo says:
Cyrille Hurstel says:
Zlatko Tišljar - Pajo says:
Cetere ekzistas pluraj libroj pri Esperanta dulingvismo. Referaĵlibro de la simpozio okazinta en Graz okaze de UNESCO-jaro de familioj en 1994 "Internacia familio - ĉu realo aŭ utopio?" kaj referaĵlibro pri simpozio pri dulingvismo okazinta en Bratislavo en 1996. La unua libro ekzistas ankaŭ en la germana kaj en la slovena. Krome ekzistas libro pri denaksismo de Ernesto Csiszar.
Bernardo replies:
Dankon ankaŭ pro la indikoj pri samtema literaturo. La enhavo-tabelon de viaj libroj oni trovas en Trovanto. La bazaj informoj estas:
Internationale Familie - Utopie oder Realität? - Akten des internationalen Symposiums, Graz 1994 / Red. Zlatko Tiŝljar. Verkürzte dt. Aufl. Maribor: Inter-Kulturo 1995, 80 p. Aus d. Esperanto übers. ISBN 961-6075-08-X - Enhavo
Internacia jaro de familio - simpozio internacia familio - utopio aŭ realaĵo, 06. - 09. julio 1994, Graz, Aŭstrio / [red.: Zlatko Tiŝljar]. Maribor: Inter-kulturo 1995, 107 p. ISBN 961-6075-06-3 - Enhavo
Multkulturaj familioj de nuntempa Eǔropo - aktoj de la seminario okazinta 01. - 02. 08. 1996. Bratislavo: Eld. Esprima 1996, 166 p. Parallelt.: Multikultúrne rodiny súčasnej Európy. Mit engl. u. slowak. Zsfassungen. ISBN 80-85586-07-X - Enhavo.
Csiszár, Ernö. Dulingve - pli simple / Ernö Csiszár. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio 1995, 86 p. (Kajeroj por multlingveco 2). Esperanto / Zweisprachigkeit / Erziehung /
Kiu interesiĝas pli detale facile trovos en Trovanto.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
http://www.ipernity.com/blog/34592/edit/42020
Mi havis ankaŭ ian teĥnikan problemon (pri marĝenoj), kiun tiam kaj neniam mi komprenis ĝuste.
Bernardo replies:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Ĉu plu?
Bernardo replies: