Esperanto-Muzeo en Svitavy's articles

  • Vladimír Türk, kunlaboranto de Esperanto-Muzeo, jubileas

    - 22 months ago
    Vladimír Türk
    La 17-an de majo 2018 festis sian vivjubileon Vladimír Türk, plurflanke talentita kaj admirinde laborema esperantisto el la sudbohemia urbeto Netolice en Ĉeĥio. Krom tradukoj kaj registraĵoj de kantoj kaj beletraĵoj kaj kreado de diversspecaj filmetoj li estas oferema membro de la Cifereciga grupo de ĈEA, kunlaboranta kun Esperanto-Muzeo en Svitavy, por kiu li skanis kaj signorekone prilaboris jam multajn librojn kaj arkivajn materialojn. Li prelegis pri siaj spertoj tiusferaj dum KAEST 2014.…

  • Kristnaskaj kantoj el Himnaro Cigneta - parto 1

    - 18 Dec 2020
    Por bezono de pretigo de muzika programo por adventaj/kristnaskaj Esperanto-aranĝoj, ni disponigas al vi nun elekton - la unuan parton el la ampleksa Himnaro Cigneta kompilata kaj redaktata de ROS' Haruo. Temas pri konataj diversdevenaj kantoj, post kies klako vi povas legi kaj kopii ne nur la tekston, sed ankaŭ aŭdi la melodion (plej kutime elektronikorgenan akompanon). Post klako per dekstra muso al la vorto MIDi sube de ĉiu paĝo, post "Save Taget as .... - Konservu celon kiel ...) povas a…

  • Invito al la semajnfina renkontiĝo en la Esperanto-Muzeo

    - 29 Aug 2020
    Svitavy invitas vin
    Laŭnome Aŭtuna, astronomie Malfrusomera renkontiĝo en nia muzeo okazos inter la 4-a kaj la 6-a de septembro 2020. Ĉi-jare ne okazos kutima inaŭguro de la nova ekspozicio, ĉar pro la koronkrizo la nunan ne povis vidi sufiĉe da vizintantoj.Tamen por vi preparatas interesa kleriga, kultura kaj turisma programo kaj ebleco renkonti malnovajn kaj novajn geamikojn. Epidemiologia situacio en Ĉeĥio estas sufiĉe stabila kaj nedanĝera por vizitantoj. Pli detalajn informojn pri la aranĝo legu en m…

  • Esperanto-Muzeo post la koronvirusa paŭzo denove malfermitas por vi!

    - 29 Jun 2020
    Esperanto-Muzeo en Svitavy post la koronvirusa paŭzo denove malfermitas por vi!
    Informoj en la retejo: http://www.muzeum.esperanto.cz/eo/expozicioj/esperanto-muzeo-en-svitavy-somere-denove-malfermitas-por-vi.html http://muzeum.esperanto.cz/eo/cxefa

  • Max Kašparů - Dek paŝoj al ĝojo

    - 17 May 2020
    La lasta libreto de la ĉeĥa psiĥiatro, verkisto, pastor kaj esperantisto d-ro Max Kašparů (vidu fotaĵon en kun vikipedia artikolo) estis en 2020 esperantigita de Miloslav Šváček kaj komencis aperadi en lagazeto Dio benu. Jen la prologo kaj la unua ĉapitro de la libreto. Publikigite okaze de la vivjubileo de Max Kašparů (14.5.).

  • Kronvirusa pandemio: Kion gravan ni povas lerni pro ĝi?

    - 01 Apr 2020 - 3 comments
    La homaron vizitis malsano. Ŝajnas, ke iusence oni bezonis ĝin por ion ekkonscii Ni ĉesis estimi nian sanon kaj tiam venis malsano, por ke ni sciu, ke la sano estas la plej grava valoro . Ni ĉesis estimi la naturon, kaj tial ni ricevis tiun malsanon, por ke ni povu ĝui naturon kiel raran trezoron . Ni ĉesis funkcii kiel familio kaj tial la malsano fermis nin en niaj hejmoj, por ke ni povu denove funkcii kiel tradicia familio . Ni ĉesis estimi maljunularon kaj kriplulojn kaj tial…

  • TRI DONACOJ (Kristnaska rakonto)

    - 23 Dec 2019
    Kiam paŝtistoj foriris kaj revenis trankvilo, Infaneto levis kapeton kaj direktis rigardon al duonaperta pordo. Staris tie malgranda, timema knabo. Lia tuta korpo frostotremis. “Venu!” - diris Jesuo - “kial vi timas?” “Mi ne kuraĝas, mi havas nenion, por al vi donaci” - respondis la knabo. “Mi tre volas, ke vi donu al mi iun donacon” - diris Novnaskito. La malriĉa veninto honteme ruĝiĝis. “Mi vere havas nenion. Se mi havus ion, mi tion donacus al vi.” Li traserĉis poŝojn kaj li trovis f…

  • Esperanto-Muzeo en Svitavy solenis sian dekjariĝon

    - 02 Oct 2018 - 2 comments
    Blanka Čuhelová kaj David Šimek
    Inter la 14-a kaj la 16-a de septembro kunvenis ĉ. kvindeko da partoprenantoj por festi kune la 10an naskiĝtagon de la muzeo. Post la vendreda inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio "10 jaroj de la muzeo kaj 100jaroj de la respubliko" (kun la subtitolo por la dua temo "Historio de Esperanto en Ĉeĥoslovakio en 1918-1968") kun akompana programo kaj prelego de Petro Baláž okazis en la historia salonego en la Ottendorfer-Domo solena sabata matineo, kiun ĉeestis ankaŭ favorantoj de Esperanto la…

  • Ni invitas vin soleni kune dekjariĝon de Esperanto-Muzeo en Svitavy

    - 16 Aug 2018
    Muzea salono en Svitavy
    La jubilea aranĝo kun riĉa programo okazos inter la 14-a kaj la 16-a de septembro 2018. Kion ni estas por vi preparantaj? KADRA PROGRAMO Vendrede: 19:00-22:00 Inaŭguro de la nova ekspozicio dediĉita al 10 jaroj de la muzeo kaj 100 jaroj de la Ĉeĥoslovaka respubliko (resp. Esperanto en Ĉeĥoslovakio en 1918-1968), kun akompana programo kaj refreŝiĝo Sabate: 9:00-11:45 Solena programo omaĝe al dekjariĝo de la Esperanto-Muzeo en la Ottendorfer-salonego post ta…

  • Bonvenon en la Esperanto-Muzeo en Svitavy post ĝia rekonstruo!

    - 09 Mar 2018
    La Esperanto-Muzeo post rekonstruo denove malfermitas!
    Dum januaro kaj plejparto de februaro 2018 en la teretaĝo de la Domo de Ottendorfer en Svitavy (Ĉeĥio) en kiu troviĝas la Esperanto-Muzeo , realiĝis rekonstrulaboroj celantaj precipe forigi la kaŭzon de la humideco, kiu damaĝis la murojn. Fine de februaro 2018 la muzeo denove malfermis sian pordon al la vizitantoj! Estu do bonvenaj, aparte en la jaro, kiam la muzeo festos ŝian 10jariĝon! Dum la laboro meritplene helpis - precipe koncerne ordigadon kaj lavadon - ankaŭ volontuloj…

  • 10 jaroj depost forpaso de Claude Piron

    - 26 Feb 2018 - 2 comments
    Claude Piron (26.2.1931-22.1.2008)
    la 26-an de februaro festus sian naskiĝtagon CLAUDE PIRON, kies 10jara forpasjubileo okazis la 22-an de januaro 2018. Belgdevena svisa psikologo kaj UN-tradukisto kaj interpretisto, samtempe elstara esperantisto, lingvisto, verkisto de facillingvaj rakontoj kaj krimaj kaj alistilaj noveloj (parte sub la pseŭdonimo Johan Valano), Akademiano, erudicia, tamen tre modesta kaj simpatia homo, kiu meritas ne estis forgesita. https://eo.wikipedia.org/wiki/Claude_Piron…

  • Kristnaska grandkanto de la amo por dommastrinoj - Vánoční velepíseň lásky pro hospodyně

    - 19 Dec 2017
    Bildo por la artikolo Kristnaska grandkanto de la amo por dommastrinoj
    Parafráze na novozákonní 1. List Korintským 13:1-8 Parafrazo je la novtestamenta 1-a Epistolo al la Korintanoj 13:1-8 Kdybych svůj dům perfektně ozdobila světelnými řetězy, jedlovými větvičkami a cinkajícími zvonečky, ale neměla lásku ke své rodině, nejsem nic víc než dekoratérka. Se mi perfekte ornamus mian domon per lumaj ĉenoj, abiaj branĉetoj kaj tintantaj sonoriletoj, sed ne havus amon al mia familio, mi estas nenio pli ol ornamantino. Kdybych se lopotila v kuchyni, nape…

  • Ni invitas vin al nia nuntempa ekspozicio "LA HOMO KONTRAŬ BABELO"

    - 19 Jul 2017 - 1 comment
    Specimeno el la tabovitrino pri L.L.Zamenhof sur kolektmaterialoj
    Nia nova tutjara ekspozicio, ĉi-foje nomita " LA HOMO KONTRAŬ BABELO " estis inaŭgurita la 9-an de junio 2017 en la ĉeĥa lingvo (ankaŭ por la loka publiko) kaj la 10-an de junio 2017 por la esperantlingvaj vizitantoj. Ĝi estas dediĉita al la 100-jara datreveno de forpaso de d-ro L.L.Zamenhof, kiu ĉi-jare troviĝas sur la oficiala listo de UNESCO, sed ankaŭ al la ceteraj pioniroj de Esperanto kaj de la ideo de la justa lingva komunikado kaj interkompreniĝo inter homoj.…

  • Forpasis emerita opersolisto kaj honora ĈEA-membro Miroslav SMYČKA

    - 10 May 2017 - 1 comment
    konata emerita opersolisto Miroslav Smyčka kantas Esperanto-tradukon de la ĉeĥa himno
    Kun malĝojo ni informas, ke la 25-an de aprilo 2017 en sia 90a jaraĝo forpasis en Prago emerita opersolisto kaj bonega esperantisto Miroslav Smyčka. Temas pri senduba grava perdo por la tutmonda Esperanta kulturo. Miroslav Smyčka naskiĝis en 1926 en Olomouc kaj esperantiĝis kiel studento jam en 1945. Dum sia vivo li aktoris en regionaj operteatroj en Brno, Opava, Liberec kaj precipe Ústí nad Labem (30 jarojn) kaj České Budějovice. Kiel baritonisto li ĉefrolis en dekoj da famaj operoj de ĉeĥaj…

  • Invito al inaŭguro de la nova muzea ekspozicio 2017

    - 17 Mar 2017
    Ni elkore invitas vin al inaŭguro de nia nova muzea ekspozicio kun akompana semajnfina programo, kiu okazos en Svitavy 9.-11.6.2017. Ĉi-foje ni precipe aktualigos nian ĝeneralan ekspozicion, riĉigitan je rememoro pri tri jubileantoj - d-ro L.L. Zamenhof, Francisko Valdomiro Lorenz kaj Theodor Čejka. Atendas vin ne nur fotaĵoj kun informoj, sed prezento de interesaj libroj kaj aliaj dokumentoj kaj de kolektmaterialoj. Ni planas ankaŭ komplete renovigi enhavon de nia interaga tuŝinfopanelo k…

  • La urbo Svitavy invitas vin al Oficiala Antaŭkongresa Ekskurso

    - 21 Apr 2016
    Situo de Svitavy surmape
    La urbo Svitavy, sidejo de nia muzeo havas la honoron gastigi ĉi-jare la unusolan Oficialan Antaŭkonresan Ekskurson , destinitan por partoprenantoj de la 101-a Universala Kongreso en Nitro gastigos en la tagoj 19.-23.7.2016 ĝuste la urbo Svitavy. La aranĝo okazos inter la 19-a kaj la 23-a de julio 2016 kaj organizas ĝin Ĉeĥa Esperanto Asocio kunlabore kun UEA kaj la loka Klubo de amikoj de Esperanto. Ne maltrafu la okazon en amika etoso (kapacito de unu buso) malkovri belaĵojn…

  • Omaĝe al Internacia Tago de Porinfana Literaturo (la 2-an de aprilo)

    - 02 Apr 2016
    Pri Orharulino
    Ni larĝigas nian oferton en nia albumo "FABELOJ KAJ PORINFANA LITERATURO" Nia aparta novaĵo estas ĉeĥa fabelo "Pri Orharulino" riĉe ilustrita per belegaj secesiaj ilustraĵoj. Elŝutebla en www.ipernity.com/doc/181031/41496940 Nove aldonitas ankaŭ "Pipi Ŝtrumpolonga" kaj "La Aventuroj de Pinokjo" En la dosierujo DOKUMENTOJ http://www.ipernity.com/doc/181031/album/295790/docs troveblas pliaj interesaj fabeloj kaj sonregistraĵoj por elŝuto! Ni invita…

97 articles in total