La homaron vizitis malsano. Ŝajnas, ke iusence oni bezonis ĝin por ion ekkonscii

Ni ĉesis estimi nian sanon kaj tiam venis malsano, por ke ni sciu, ke la sano estas la plej grava valoro.

Ni ĉesis estimi la naturon, kaj tial ni ricevis tiun malsanon, por ke ni povu ĝui naturon kiel raran trezoron.

Ni ĉesis funkcii kiel familio kaj tial la malsano fermis nin en niaj hejmoj, por ke ni povu denove funkcii kiel tradicia familio.

Ni ĉesis estimi maljunularon kaj kriplulojn kaj tial venis la malsano, ke ni sciu, kiel tre vundeblaj ili estas.

Ni ne estimis sanlaboristojn kaj apotekistojn, kaj nun ni vidas, kiel ili estas neanstataŭeblaj.

Ni plu ne estimis instruistojn kaj tial la malsano fermis lernejojn, por ke la gepatroj povu provi instrui siajn infanojn.

Ni pensis, ke ni povas aĉeti ĉion, esti kie ajn, veturi kien ajn, havi ĉion ajn, sed la malsano montris al ni, ke ĉio ĉi ne estas memkomprenebla.

Riĉavido nin regis, liberan tempon ni pasis en supermarktoj, tial la malsano ilin fermis, por ke ni komprenu, ke feliĉon oni ne povas aĉeti.

Ni direktis nian intereson al nia aspekto kaj malsano transformis nian vizaĝon, por ke ni sciu, ke en la vizaĝo ne troviĝas nia beleco.

Ni pensis, ke ni estas regantoj de la mondo, tial la malsano sendis ion nevideblan, ke ĝi nin bridu kaj rekomendu al ni humilecon.

LA MALSANO MULTE DEPERENAS SE NI, SED ANKAŬ DONAS AL NI LA EBLON
MULTE LERNI KAJ KOMPRENI,
KIO VERE EN LA VIVO GRAVAS.
.


Tradukis Jindřiška Drahotová kaj Margit Turková

Marto 2020.


P.S. Kompreneble tiu ĉi teksto tuŝas nur unu el aspektoj de la kompleksa problemaro de la pandemio.