DEK PAŜOJ AL ĜOJO
Max Kašparů

Prologo

Ni estis alvokitaj al la vivo kaj konsistaĵo de ĝia bona kvalito estas ankaŭ sento de ĝojo kaj feliĉo. Sed absolute feliĉa en la mondo estas neniu. Nek persa ŝaho, nek nafta magnato el Kuvajto.

Avido pri la perfekta feliĉo estas trompa, iufoje male ĝi povas konduki al sento de vantiĝo, aŭ eĉ al morbida stato de la korpo aŭ psiĥo.

Se ni volas vivi iom pli feliĉe, ni devas reveni al natureco, al dum jarmiloj atestita vivpraktikado kaj al saĝeco de patroj.

Mia ŝatata angla verkisto Chesterton diras: „Kuraĝo pledi por tradiciaj virtoj havas nuntempe nuancon de krimo, kaj unu afero, kiu postulas senmezuran kuraĝon, estas proklami memkompreneblecojn.“

Mi permesos al mi lin iomete kompletigi kaj al la citaĵo aldoni eĉ kelkajn vortojn: La kuraĝon nuntempe postulas ĝuste pledo de tiu ĉi natureco.

Dek paŝoj, kiuj konsistigas enhavon de tiu ĉi eta eldonaĵo, estas prefere propono, kiel esti pli feliĉa, ol kompaso, kiu montrus direkton al la perfekta feliĉo.

Super enirejo de unu vilaĝa sonorilturo estas surskribo: „Ŝparkolekti oni povas eĉ el malmulto – nur komencu kaj persistu.“

Mi permesas al mi parafrazi tiun ĉi bonan instruon kaj skribi: „La ĝojon vi atingos post malgrandaj paŝetoj – nur ekiru kaj daŭrigu.“

Sac. D-ro Max Kašparů (Deset kroků k radosti - Dek paŝoj al ĝojo, 2020)

al la indekso

La unua paŝo: AMU KAJ PARDONU

Estis iu insulo, sur kiu loĝis ĉiuj emocioj: ĝojo, malĝojo kaj multaj aliaj, inkluzive de amo. Iun tagon ricevis ĉiuj loĝantoj sciigon, ke la insulo subakviĝos. Ĉiuj emocioj sin preparis por rapida foriro el la insulo, ili ensaltis ŝipon atendante fornavigon; nur la amo volis ankoraŭ momenton resti sur la insulo, kiun ĝi amegis, por helpi al ĉiu, kiu tie simile kiel ĝi restis.

Kiam la amo preskaŭ sin dronis, ĝi komencis helpopeti. Tiumomente apude ŝipiris riĉeco. La amo diris al ĝi: „Riĉeco kunprenu min!“

„Mi ne povas, en la ŝipo estas multe da oro kaj arĝento, kaj por vi ne plu estas libera loko.“

Tial ĝi petis la preterirantan vantecon: „Mi petas, helpu min!“

„Mi ne povas al vi helpi, vi estas tute malseka kaj vi neniigus mian novan ŝipon...“

Poste la amo alparolis malĝojon. „Ĉu mi povas iri kun vi?“

„Sed, la amo, mi estas tiel malĝoja, ke mi eĉ ne volas iun vidi kaj mi do daŭrigos prefere sola.“

Poste apude ŝipnavigis ĝojo, sed ĝi estis tiel gaja, ke ĝi eĉ ne aŭdis, kiel la amo vokas pri la helpo.

La amo pro malespero ekploregis. Tiumomente ĝi ekaŭdis voĉon: „Iru, amo, mi prenos vin!“

Estis tio maljunulo kaj la amo pro la ĝojo forgesis demandi pri lia nomo. Kiam ili albordiĝis, ĝi demandis la saĝecon: „Kiu estis tiu maljunulo, kiu min ĉi tien alveturigis?

La saĝeco respondis: „Estis tio tempo.“

„Ĉu la tempo? Sed kial min volis transveturigi nur la tempo?“

La saĝeco respondis: „Ĉar nur la tempo estas kapabla helpi kaj ekkompreni grandan amon.“

La tempo kaj la amo estas du gravaj grandoj en la vivo de homo. La tempo estas formo por la amo kaj la amo devas esti enhavo de la tempo. Plie la amo estas la plej forta motivigo por bonfarado.

Version de la amo priskribas sankta apostolo Paŭlo en sia novtestamenta letero al korintanoj tiel:

Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo.

Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion, kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.

Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.

Amo longe suferas, kaj bonfaras, amo ne envias, amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin.

Amo ne kondutas maldece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon.

Amo ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco.

Amo ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.

Amo neniam pereas, sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos, ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos, ĉu estas scio, ĝi neniiĝos.

Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte, sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta.

Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis, nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn.

Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele, sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte, sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita.

Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo. Al tio ni povas aldoni: Nia tempo estu plenigita per la amo kaj nia amo testita fare de tempo. Por nia propra ĝojo.


Fonto: www.ikue.org/cz/arkivo/a-118-2-20.htm