Esperanto-Muzeo en Svitavy's most read articles

  • Esperantlingva Vikipedio solenis sian dekjaran naskiĝtagon en Svitavy

    - 1 840 visits
    Vikipedia trejnado de junuloj
    Ni ĝojas, ke ĝuste la urbo Svitavy, kie situas nia muzeo, havis la honoron gastigi internacian Vikimanion omaĝe al la dekjara jubileo de esperantlingva Vikipedio. La naskiĝtago mem estas la 6-an de novembro 2001 kaj la aranĝo omaĝe al ĝi okazis inter la 26-a kaj la 30-a de oktobro 2011, kiam en Ĉeĥio okazas aŭtunaj ferioj, kaj tial eblas lui favorprezajn studenthejmon. Renkontiĝis 33 fervoruloj pri la vikipedia projekto el entute 9 landoj ( Ĉeĥio, Slovakio, German…

  • Pri V.A.Ottendorfer - rara homo kaj konstruinto de la sidejo de E-muzeo

    - 1 633 visits
    Valentin Oswald Ottendorfer (1826-1900)
    Valentin Oswald OTTENDORFER (naskiĝis la 12-an de februaro 1826 en Svitavy en Moravio - mortis la 14-an de decembro 1900 en Novjorko ) estis usona ĵurnalisto kaj mecenato, germano laŭ nacieco, Ĉeĥiano laŭ deveno. Li fondadis orfejojn, malsanulejojn, malriĉulejojn kaj bibliotekojn. Liaj gepatroj estis teksistoj de drapo, tiam tre populara, tial ili sciis prizorgi siajn 12 infanojn (kvankam nur 6 el ili ĝisvivis la aĝon de plenkreskulo). Oswald estis verŝajne tre inteligenta…

  • E-Muzeo invitas vin al Ĉeĥio!

    - 1 569 visits
    Ni invitas vin elkore al Ĉeĥio, negranda, sed ĉarma lando situanta en la t.n. koro de Eŭropo. Ĝia ĉefurbo Prago sendube apartenas al la plej belaj urboj de la mondo kun neforgesebla etoso kaj ĉiupaŝaj spuroj de sia miljara historio. Multnombrajn valorajn kulturajn vidindaĵojn vi trovos ne nur tie, sed ankaŭ en aliaj regionoj de la lando. Parto de la nekutima kultura heredaĵo estas ankaŭ 12 objektoj de UNESCO - tiom proksime unu de la alia vi trovos ilin nenie alie en la mondo! Vi…

  • Vivo kaj verkaro de Eli Urbanová

    - 1 477 visits
    Poetino Eli Urbanová 2
    Eli Urbanová, ĝenerala konsiderataj iel unu el triopo de la plej grandaj esperantaj poetinoj enmonde (kune kun Hilda resen kaj Marjorie Boulton), forpasis la 20-an de januaro 2012 en Prago en aĝo de neĝisvivitaj 90 jaroj. Ŝi naskiĝis la 8-an de februaro 1922 en ĉeĥa urbo Čáslav kiel Eliška Vrzáková. Ŝi studis en pedagogia instituto kaj post abiturientiĝo en 1941 ŝi instruis pianon kaj violonon en privata lernejo de Ŝtefo Urban . En 1942 ili geedziĝis, en 1955 divorcis kaj Eli transiris…

  • Božena Němcová - virino kun tragedia sorto kaj idilia vizio

    - 1 475 visits
    ĉeĥa verkistino Božena Němcová (1820-1862)
    Verŝajne la plej konata ĉeĥa verkistino kaj fondintino de la novtempa ĉeĥa prozo Božena Němcová, propranome Barbora Novotná, poste Panklová, depost kies morto pasis ĉi-jare 150 jaroj, naskiĝis onidire la 4-an de februaro 1820 en Vieno, kiel ekstergeedza infano de ĉeĥa servistino. Oni diras "onidire", ĉar jam koncerne ŝian naskiĝon estas pluraj preskaŭ detektivaj misteroj kaj neklaraĵoj kaj parto de esplorantoj laŭ certaj trovaĵoj opinias, ke reale ŝi naskiĝis ĉ. tri jarojn pli frue kaj ev. povi…

  • Kristnaskaj kantoj el Himnaro Cigneta - parto 1

    - 1 426 visits
    Por bezono de pretigo de muzika programo por adventaj/kristnaskaj Esperanto-aranĝoj, ni disponigas al vi nun elekton - la unuan parton el la ampleksa Himnaro Cigneta kompilata kaj redaktata de ROS' Haruo. Temas pri konataj diversdevenaj kantoj, post kies klako vi povas legi kaj kopii ne nur la tekston, sed ankaŭ aŭdi la melodion (plej kutime elektronikorgenan akompanon). Post klako per dekstra muso al la vorto MIDi sube de ĉiu paĝo, post "Save Taget as .... - Konservu celon kiel ...) povas a…

  • Kontribuaĵoj por nova muzea ekspozicio "Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo" serĉatas!

    - 1 343 visits
    Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio) krom la daŭra ĝenerala ekspozicio pretigas ĉiujare novan teman ekspozicion - la nuntempa , daŭranta ĝis la 15-a de septembro, temas pri kolektado (vidu www.ipernity.com/blog/181031/806146 ). La 26-an de septembro 2015 okazos inaŭguro de la nova ekspozicio sub la temo "Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo" aŭ "Alternativaj manieroj de ekkonado de fremdaj landoj kaj kulturoj". La temo celos almenaŭ parte respondi i.a. al la demando: Kiugrade vere Espera…

  • L.L.Zamenhof - Letero pri la deveno de Esperanto

    - 1 318 visits
    Foirplaco en Bjalistoko, naskiĝurbo de d-ro Zamenhof
    Omaĝe al la Tago de Esperanto, rememoriganta pri apero de la unue lernolibro de Esperanto (la 26-an de julio 1887 en Varsovio) ni diskonigas gravan privatan leteron de d.-ro Zamenhof al sia amiko Nikolaj Borovko, en kiu li rakontas pri siaj motivoj kaj procedo de kreo de Esperanto. Tiu ĉi teksto certe apartenas al trezorujo kaj baza antologio de Esperanto-literaturo. ___________________________________________________________ Eltiro el privata letero al Nikolaj Borovko. Tradukita de V.G.…

  • Nia muzeo baldaŭ festos sian 5an naskiĝtagon! Ni antaŭĝojas sincere vian partoprenon en la solenaĵo aŭ viajn salutkartojn!

    - 1 303 visits
    Vilao de Ottendorfer el 1892 - sidejo de la Esperanto-Muzeo
    Jam en nia marta artikolo pri aranĝoj en Ĉeĥio en 2013 ni diskonigis, ke inter la 27- kaj la 29-a de septembro 2013 okazos en Svitavy solena semajnfino dediĉita al 5jariĝo de Esperanto-Muzeo kaj 80jariĝo de la loka Esperanto-grupo. Ĉi-okaze preparatas bunta programo: * solena programo omaĝe al jubileoj de la muzeoe kaj de la klubo * verŝajne la lasta ŝanco vidi la sciencfikcian dramon R.U.R. de Karel Čapek (sukcese prezentitan dum la UKo en Rejkjaviko)…

  • Kiel naskiĝis Esperanto (artikolo kaj kvizo)

    - 1 283 visits
    Verda stelo kun naskiĝtafa kuko
    „Kiam la popoloj povos libere sin kompreni, tiam ili ĉesos reciproke sin malami“. L.L.Zamenhof Karaj, se vi preferas ne legi, sed unue mem elprovi viajn sciojn pere de KVIZO, bv. unue iri al http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/kion-vi-scias-pri-estigo-de-esperanto.html Tie vi trovos 18 demandojn kaj en almetita dosiero ankaŭ ĝustajn respondojn. Vi povas utiligi ilin ankaŭ por programoj en viaj kluboj/rondetoj. La sekva teksto inkluzivas en proza formo l…

  • Esperantista Klubo en Prago estis fondita antaŭ 110 jaroj

    - 1 178 visits
    Domo en kiu estis fondita Klubo de esperantistoj en Prago
    La 9-an de novembro 1902 en la salono de la restoracio "U Štajgrů" en Vodičkova strato en Prago estis fondita Esperanto-klubo , post tiu en Brno (1901) la dua plej malnova en Ĉeĥio. Por konantoj de Prago, la unua sidejo de la klubo estis tiam konata intelektula kafejo UNION surangule inter stratoj Na Perštýně kaj Národní. Tiun ĉi datrevenon rememoris la nunaj membroj de la klubo dum sia solena kunveno la 8-an de novembro. La unua prezidanto estis elstara librovendisto kaj eldonisto E…

  • Ĉeĥa Vikipedio estis fondita pere de Esperanto

    - 1 164 visits
    Kiam la Esperanta Vikipedio jam aĝis unu jaron, ankoraŭ ne ekzistis versio de Vikipedio en la ĉeĥa. La ĉeĥan version helpis fondi Chuck Smith ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Chuck_Smith ) kaj la ĉeĥa esperantisto Miroslav Malovec ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Malovec ). Li malkovris Vikipedion pere de la Esperanta versio, kaj poste tradukis la interfacon el Esperanto al la ĉeĥa. La historio iĝis konata al pli vasta publiko nur lige kun la dekjara jubileo de la tuta Vikipedio…

  • Svitavy - urbo de nia E-muzeo - bonvenigas vin!

    - 1 153 visits
    Distrikto Svitavy situo en Ĉeĥio
    Ĉi-foje ni ŝatus iomete prezenti al vi la urbon, kie troviĝas konstruaĵo de nia Esperanto-muzeo. La urbon Svitavy vi trovas surmape en Orienta Bohemio - regiono Pardubice, fakte en rekta centro de Ĉeĥio, en milde ondiĝanta pejzaĝo de t.n. Bohemia-moravia limlando . Ĝi estas bone trafike atingebla el ĉiuj direktoj (Prago, Brno, Ostrava). La unua vilaĝo ĉe travadejo trans la rivero Svitava estis fondita ĉi-loke de premonstrataj monaĥoj el proksima Litomyšl ĉirkaŭ duono d…

  • Paskaj popolkutimoj en Ĉeĥio

    - 1 137 visits
    Paskaj ovoj
    Pasko estas ne nur pinta spirita festo juda kaj kristana, sed ankaŭ ankoraŭ pli antikva festo de printempo, de renaskiĝanta naturo kaj de espero pri daŭrigo de la vivo . Tial al ĝi apartenas ankaŭ multnombraj popolaj kutimoj. kiuj parte similas kaj parte diferencas en diversaj landoj. Ni volus konatigi vin kun la plej konataj popolkutimoj en Ĉeĥio kaj scivolas, kiel estas en viaj hejmlandoj! Vi povas aldoni viajn informojn al la subaj komentarioj! Verda ĵaŭdo – tiutage ĉiuj f…

  • Konciza prezento de Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio)

    - 1 134 visits
    muzea logo
    Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) jam plurajn jarojn klopodis starigi konstantan ekspoziciejon de Esperanta movado en Ĉeĥio. La unua lernolibro por ĉeĥoj estis eldonita jam en la jaro 1890, nur tri jarojn post apero de la unua lernolibro de D-ro Zamenhof. Historio de E-movado en nia lando estas riĉa kaj certe ni povas fieri pri ĝi. Dank' al lokaj esperantistoj, al subteno de Urba muzeo kaj galerio kaj al la urbo Svitavy ni sukcesis starigi Esperanto-muzeon en impona historia konstruaĵo en Svitavy…

  • Nova tutjara ekspozicio - "Esperanto kaj kolektado"

    - 1 121 visits
    Ekspozicianto Jan Richtr vizitis la ekspozicion kun siaj lernantoj
    Krom la ĝenerala informa parto nia muzeo pretigas ĉiujare novan teman ekspozicion. Por tiu ĉi jaro ni elektis la temon KOLEKTADO. Ĝi estis elektita kongrue al la Tutŝtata filatela ekspozicio, kiun Asocio de ĉeĥaj filatelistoj okazigis 25.-28.9.2014 en la Urba Muzeo kaj Galerio Svitavy, do ambaŭ inaŭguroj estis planitaj samtempe (jam antaŭe ni alŝutis kelakjn fotaĵojn en nia albumo www.ipernity.com/doc/181031/album/719189 . En la organiza teamo aktive laboris nome de esperantistoj Libuše Dvořák…

  • Vikimanio subvenciita!

    - 1 106 visits
    Domo de Ottendorfer aŭtuneca
    En nia blogo ni jam informis vin pri la aranĝo Vikimanio , okazonta en Svitavy 26.-30.10.2011 vidu http://www.ipernity.com/blog/181031/341959 kaj retejon http://vikimanio.esperanto.cz Ni ĝojas informi vin aktuale, ke ĵus estis por ĝi atribuita parta subvencio de la urbo kaj de la regiono Pardubice precipe por programaj elspezoj, tial ni povis malaltigi prezojn por partoprenantoj: programkotizo (10-30 eŭroj depende de la aliĝdato kaj lando) estis tute nu…

  • La 9-an de januaro (1890) naskiĝis Karel Čapek

    - 1 058 visits
    Karel Čapek -  Milito kontraŭ salamandroj
    Elstara ĉeĥa humanisto, verkisto, ĵurnalisto, dramisto, tradukisto kaj fotografisto Karel Čapek naskiĝis la 9-an de januaro 1890 en la vilaĝo Malé Svatoňovice en la montaro Krkonoše en Bohemio. http://eo.wikipedia.org/wiki/Karel_%C4%8Capek Rememore al li ni klopodis alŝuti kaj grupigi materialojn pri Esperanto-tradukoj de liaj verkoj - ili troviĝas en fino de nia albumo "Ĉeĥa literaturo en Esperanto". http://www.ipernity.com/doc/181031/album/220092 Pluajn tradukojn ni estas pretig…

  • Kristnasktemaj literaturaĵoj surrete

    - 1 051 visits
    Jen pluraj de ni kolektitaj retligiloj al interesaj rakontoj kaj fabeloj kun Kristnasktempa temo. Kelkaj aliaj troviĝas en nia albumo "Kristnasko kaj vintra temaro". Se vi konas pliajn, kiujn vi volus aldoni kaj diskonigi, bv. mencii ilin en la komentoj. Antaŭdankon! Kolekto de kristnaskaj literaturaĵoj de Cezaro RAKONTOJ Charles Dickens – Kristnaska kanto koncizigita formo de la fama rakonto Guy de Maupassant – Kristnaska fabelo Selma Lagerlöf – La Kristnaska no…

97 articles in total