la 26-an de februaro festus sian naskiĝtagon CLAUDE PIRON, kies 10jara forpasjubileo okazis la 22-an de januaro 2018.
Claude Piron (26.2.1931-22.1.2008)
Belgdevena svisa psikologo kaj UN-tradukisto kaj interpretisto, samtempe elstara esperantisto, lingvisto, verkisto de facillingvaj rakontoj kaj krimaj kaj alistilaj noveloj (parte sub la pseŭdonimo Johan Valano), Akademiano, erudicia, tamen tre modesta kaj simpatia homo, kiu meritas ne estis forgesita.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Claude_Piron

Claude Pirom - La bona lingvo (1989) Ni omaĝu per rememoro pri tiu ĉi eksterordinara persono, ne nur pere de biografiaj faktoj, sed ankaŭ pere de disponeblaj libroj, videoj kaj sonregistraĵoj. Pere de ilia uzo lia persono kaj rezultoj de lia laboro restos plu vivaj inter ni.

Ni aparte rekomendas al via atento la retejon
http://claudepiron.free.fr
en kiu eblas libere legi kaj elŝuti multajn el liaj artikoloj, libroj, videoj kaj sonregistraĵoj !!!

En nia Muzea paĝo ni disponigas gustume

la mallongan videon kun lia persona omaĝo al Esperanto
https://www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46302104

la libron La bona lingvo
https://www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46302236

la prelegon Esperanto - Kiaj perspektivoj post unu jarcento?
https://www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46302164

sonregistraĵon de la instiga prelego Psikologiaj reagoj al Esperanto
https://www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46303006

la popularan kanton Fromaĝ' el Edamo, kiun li kantas kun sia edzino
https://www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46302040

ligilon al sonlibro kaj filmo laŭ la instrua detektiva libreto GERDA MALAPERIS!
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/46303044


Ne maltrafu lian instruan videon anglalingcan kun ĉeĥ- kaj alilingvaj subtitoloj,
kiu donas inspirajn ideojn por argumenti por la internacilingva ideo!!
https://www.youtube.com/watch?v=Jb1txDSvmZ8


Pavla Dvořáková