Inter la 14-a kaj la 16-a de septembro kunvenis ĉ. kvindeko da partoprenantoj por festi kune la 10an naskiĝtagon de la muzeo.
Post la vendreda inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio "10 jaroj de la muzeo kaj 100jaroj de la respubliko" (kun la subtitolo por la dua temo "Historio de Esperanto en Ĉeĥoslovakio en 1918-1968") kun akompana programo kaj prelego de Petro Baláž
Blanka Čuhelová kaj David Šimek
okazis en la historia salonego en la Ottendorfer-Domo solena sabata matineo, kiun ĉeestis ankaŭ favorantoj de Esperanto la urbestro de Svitavy David Šimek kaj direktorino de la Urba Muzeo kaj Galerio en Svitavy Blanka Čuhelová.

Persone salutis kaj gratulis SKEF-prezidanto Peter Baláž, KEA-reprezentanto László Szilvási kaj prezidantino de AEH Lenka Angelová. Ĝojigaj estis ankaŭ alvenintaj salutleteroj i.a. de Blanka Skučková el la Ministerio pri kulturo de ĈR, kaj el pluraj institucioj eksterlandaj (Esperantomuzeo Vieno, Zamenhof-Centro en Bjalistoko, Interkultura Centro Herzberg, Germana Esperanto-Biblikoteko en Aalen, Esperantic Studies Foundation el Usono, plue el Rumanio, Italio, Togo k.a.)

Dankoj al almenaŭ kelkaj el la muzeaj kunlaborantoj kaj bruligo de la naskiĝtaga torto kaj refreŝiĝo okazis sekve denove en la muzeo. La solenan momenton filmis ankaŭ la regiona televido CMS, kiu publigis pri ĝi la VIDEORIPORTON:
https://www.youtube.com/watch?v=ORN-j_k8qyI


Post la ekskurso al Moravská Třebová kaj ties interesaj muzeo kaj renesanca kastelo okazis koncerto de la ensemblo SENPROBLEME (la registraĵon vi povas spekti ĉi-tie:
Koncerto de la ensemblo SENPROBLEME Kostelec na Hané
https://www.youtube.com/watch?v=Va-n8EpPNeM
kaj vespera amuziĝo kun projekciado komuna kantado.

La dimanĉa antaŭtagmezo estis dediĉita al Internacia Muzeo Seminario, kies temoj estis "Rezultoj de memstaraj esploroj pri la historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio en 1918-1968" kaj "Spertoj pri ciferecigado de dokumentoj kaj ilia utiligo en la muzea kaj biblioteka praktiko".

En FOTOGALERIO https://www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/album
vi povas vidi elektitajn fotaĵojn el la programo.
Krome estas iom post iom prilaborataj videoj kaj materialoj el la seminario.
Baldaŭ vi povos scii pli pri la enhavo!

Pavla Dvořáková