Esperanto-Muzeo en Svitavy's articles

  • Materialoj por nova muzea ekspozicio omaĝe al 125jariĝo de Esperanto serĉatas!

    - 12 Apr 2012
    Oficiala emblemo de 125jariĝo de Esperanto
    La 2-an de junio estos inaŭgurita en nia muzeo nova tutjara ekspozicio kun ĝenerala temo „125 jaroj de Esperanto“. Por ĝi ni aparte serĉas interesajn historiajn materialojn ankoraŭ ne prezentitajn (precipe pli ol 50 jarojn aĝajn, sed ne nur) – fotaĵojn, bildkartojn, eldonaĵojn, tridimensiajn objektojn ktp. Parto estos rekte ekspoziciata kaj parto estos prezentata en virtuala formo en interreto kaj en la muzea tuŝekrano. Provu serĉi en via persona aŭ kluba arkivo! Kun via aktiva partopreno…

  • P.I.V. jam surretas kaj senpage konsulteblas!

    - 04 Apr 2012 - 1 comment
    En la paĝo de Mikelo59 mi trovis tiun ĝojigan novaĵon pri surretigo de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kaj surbaze de ĝi mi verkis tuj aktualaĵon por www.esperanto.cz , kiun mi ĉefredaktas. Do mi kun aparta plezuro diskonigas plu la informon al Esperantujo kaj mi petas vin laŭeble fari la samon! Bv. legi http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/ekfunkciis-la-reta-versio-de-p-i-v.html Pavla Dvořáková

  • Subtenu Esperanton en la prilingva enketo de "More Inteligent Life" kaj "The Economist"!

    - 20 Mar 2012 - 1 comment
    La gazeto "More Intelligent Life" kunlabore kun prestiĝa semajnĵurnalo "The Economist" lanĉis interretan enketon pri la temo "KIUN LINGVON PLEJ MULTE INDAS LERNI?" vidu: http://moreintelligentlife.com/page/what-best-language-learn Favore estas, ke inter la 10 unuaj proponatja lingvoj ESTAS ankaŭ Esperanto! Krome eblas skribi ankaŭ nomon de iu alia lingvo. Kiuj estas la provizoraj rezultoj? La 20-an de marto vespere estis venkanta la brazila portugala lingvo (kun 1437…

  • Ni invitas vin al Svitavy por OSIEK-Konferenco!

    - 06 Mar 2012
    OSIEK
    Supozeble al multaj el vi ne estas nekonata la nomo OSIEK (mallongigo por Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj - vidu la retejon http://osiek.org/ ), kiu apartenas al la plej gravaj kulturaj subjektoj ene de la Esperanto-movado. Ĝi celas la organizadon de kulture kiel eble plej altnivelaj, liberaj kaj sencenzuraj konferencoj, ekde 1988 ĉiujare okazantaj en alia lando kaj kun alia ĉeftemo. Krome ĝi eldonas prestiĝan periodaĵon "La Gazeto" kaj ĉiujare atribuas premion a…

  • Bv. subteni d-ron Zamenhof kiel oficialan simbolon de Bjalistoko!

    - 17 Feb 2012
    Busto de d-ro Zamenhof
    Nuntempe okazas amaskomunikila enketo, kiu aŭ kio fariĝu oficiala simbolo de Bjalistoko - kaj ne nur civitanoj de la urbo rajtas voĉdoni! Nun estas grava ŝanco, ke d-ro Ludoviko Zamenhof akiros plej multajn poentojn - sed ĉiu plua voĉo estas dezirinda - kaj do ankaŭ VIA subteno povos helpi la finan rezulton! (nenio ĉi-momente certas, ĉar lastmomente kompreneble povos aperi ankaŭ subtenantoj de aliaj eblecoj!) Sufiĉas vere nur kelkaj sekundoj de via rara tempo! KION…

  • Centjara jubileo de Tibor Sekelj

    - 16 Feb 2012
    Tibor Sekelj - portreto
    Eŭropa Esperanto-Unio proklamis la jaron 2012 "Jaro de Tibor Sekelj", omaĝe al la 100-jara jubileo de naskiĝo de hungardevena jugoslava mondcivitano, vojaĝesploristo, ĵurnalisto kaj verkisto (kaj multo pli .....) - kaj ankaŭ fervora disvastiganto de Esperanto, kiu ne nur verkis trionon de siaj verkoj en ĝi, sed ankaŭ multe skribis por E-gazetaro, fondis klubojn kaj asociojn (i.a. EVA-Asocion de esperantistaj verkistoj, kies unua prezidanto li estis), ĉefredaktis Geografian Revuon kaj multe merit…

  • Božena Němcová - virino kun tragedia sorto kaj idilia vizio

    - 11 Feb 2012 - 1 comment
    ĉeĥa verkistino Božena Němcová (1820-1862)
    Verŝajne la plej konata ĉeĥa verkistino kaj fondintino de la novtempa ĉeĥa prozo Božena Němcová, propranome Barbora Novotná, poste Panklová, depost kies morto pasis ĉi-jare 150 jaroj, naskiĝis onidire la 4-an de februaro 1820 en Vieno, kiel ekstergeedza infano de ĉeĥa servistino. Oni diras "onidire", ĉar jam koncerne ŝian naskiĝon estas pluraj preskaŭ detektivaj misteroj kaj neklaraĵoj kaj parto de esplorantoj laŭ certaj trovaĵoj opinias, ke reale ŝi naskiĝis ĉ. tri jarojn pli frue kaj ev. povi…

  • Vivo kaj verkaro de Eli Urbanová

    - 23 Jan 2012 - 3 comments
    Poetino Eli Urbanová 2
    Eli Urbanová, ĝenerala konsiderataj iel unu el triopo de la plej grandaj esperantaj poetinoj enmonde (kune kun Hilda resen kaj Marjorie Boulton), forpasis la 20-an de januaro 2012 en Prago en aĝo de neĝisvivitaj 90 jaroj. Ŝi naskiĝis la 8-an de februaro 1922 en ĉeĥa urbo Čáslav kiel Eliška Vrzáková. Ŝi studis en pedagogia instituto kaj post abiturientiĝo en 1941 ŝi instruis pianon kaj violonon en privata lernejo de Ŝtefo Urban . En 1942 ili geedziĝis, en 1955 divorcis kaj Eli transiris…

  • Forpasis Eli Urbanová

    - 22 Jan 2012 - 1 comment
    Eli Urbanová kun siaj eldonitaj poemaroj kaj aŭtobiografia romano Hetajro dancas
    La 20-an de januaro 2012 en aĝo de neĝisvivitaj 90 jaroj forpasis en Prago fama esperanta poetino kaj eksmembrino de Akademio de Esperanto, ELI URBANOVÁ. Tiun maĝojigan novaĵon ricevis ĈEA-estraro oficiale de ŝia nevo. Eli Urbanová estis eksterordinara virino de granda talento - ŝia forpaso estas por la tutmonda esperanta kulturo sendube granda perdo. En la sekva semajno ni klopodos prezenti al niaj vizitantoj ŝian vivon kaj verkaron. P.S. En nia ipernitia paĝo ni jam publikigis ŝian po…

  • La 9-an de januaro (1890) naskiĝis Karel Čapek

    - 09 Jan 2012 - 1 comment
    Karel Čapek -  Milito kontraŭ salamandroj
    Elstara ĉeĥa humanisto, verkisto, ĵurnalisto, dramisto, tradukisto kaj fotografisto Karel Čapek naskiĝis la 9-an de januaro 1890 en la vilaĝo Malé Svatoňovice en la montaro Krkonoše en Bohemio. http://eo.wikipedia.org/wiki/Karel_%C4%8Capek Rememore al li ni klopodis alŝuti kaj grupigi materialojn pri Esperanto-tradukoj de liaj verkoj - ili troviĝas en fino de nia albumo "Ĉeĥa literaturo en Esperanto". http://www.ipernity.com/doc/181031/album/220092 Pluajn tradukojn ni estas pretig…

  • Ni festas unu jaron en Ipernitio! Dankon al ĉiuj vizitantoj!

    - 05 Jan 2012 - 2 comments
    La 5-an de januaro 2010 naskiĝis paĝo de nia Esperanto-Muzeo en Svitavy en Ipernitio. Dum la unua jaro de ĝia ekzisto ni registris pli ol 26 000 vizitojn kaj en nia reto nun troviĝas pli ol 1700 membroj el ĉ. 90 landoj. Kadre de niaj amatoraj kaj tempe limigitaj eblecoj ni provis komenci krei en tiu ĉi retejo kompletigan virtualan ekspozicion kaj bibliotekon laŭeble diverstemajn, dosierojn kaj seriozajn kaj iom amuzajn por diversaj specoj de vizitantoj. Nuntempe en niaj 26 albumoj troviĝas…

  • Václav Havel kaj Esper(ant)o

    - 21 Dec 2011 - 2 comments
    "Raporto pri forpaso de prezidento Václav Havel tuŝis ankaŭ membrojn de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, same kiel esperantistojn eksterlande, kiuj perceptas lin kiel grandan elstarulon (personecon), kiu konstruis pontojn inter nacioj kaj individuoj kaj serĉis vojojn al rebonigo de la homaj aferoj." Tiel sonas oficiala kondolenco forsendita nome de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Pensoj kaj emocioj malantaŭ ĝi (ankaŭ miaflanke) ne facile esprimeblas pervorte. Ĉi-loke ni precipe akcentu, ke kvankam Václav…

  • Retligilaro pri d-ro Zamenhof

    - 15 Dec 2011
    Jen kompilaĵo de retligiloj, kiuj aperis ĝuste antaŭ unu jaro en www.esperanto.cz omaĝe al naskiĝtagdatrerveno de d-ro L.L.Zamenhof. Ni esperas, ke ĝi povos utili por vi. Por veni al la dosieroj, sufiĉas musklaki ol unuopaj titoloj. Videofilmetoj Unika viva d-ro Zamenhof dum UK en Barcelono en 1909 !! D-ro Zamenhof riverencanta (dato, loko kaj cirkonstancoj de la filmado nekonataj) Omaĝe al Zamenhof 10 minuta dokumenta filmo (E-televido Lausanne) Zamenhof…

  • Kristnasktemaj literaturaĵoj surrete

    - 09 Dec 2011 - 1 comment
    Jen pluraj de ni kolektitaj retligiloj al interesaj rakontoj kaj fabeloj kun Kristnasktempa temo. Kelkaj aliaj troviĝas en nia albumo "Kristnasko kaj vintra temaro". Se vi konas pliajn, kiujn vi volus aldoni kaj diskonigi, bv. mencii ilin en la komentoj. Antaŭdankon! Kolekto de kristnaskaj literaturaĵoj de Cezaro RAKONTOJ Charles Dickens – Kristnaska kanto koncizigita formo de la fama rakonto Guy de Maupassant – Kristnaska fabelo Selma Lagerlöf – La Kristnaska no…

  • Kristnaskaj kantoj el Himnaro Cigneta - parto 2

    - 01 Dec 2011
    Por vidi la tekston kaj aŭdi la elŝuteblan melodion en formo de midi vi povas MUSKLAKI al titoloj de la unuopaj kantoj. Se vi konas ligilojn al aliaj kristnaskaj kantoj tradukitaj el aliaj lingvoj, bv. sendi ilin - antaŭdankon ! Dum la adventa periodo ni esperaws ankoraŭ realigi kaj enretigi son- aŭ videoregistraĵojn de kelkaj el la menciitaj kantoj. Ho eta urbo Betlehem'! (O Little Town of Bethlehem) angla Ho paŝtistoj Betlehemaj (Les anges dans nos campagnes) franca Ho…

  • Esperantlingva Vikipedio solenis sian dekjaran naskiĝtagon en Svitavy

    - 15 Nov 2011
    Vikipedia trejnado de junuloj
    Ni ĝojas, ke ĝuste la urbo Svitavy, kie situas nia muzeo, havis la honoron gastigi internacian Vikimanion omaĝe al la dekjara jubileo de esperantlingva Vikipedio. La naskiĝtago mem estas la 6-an de novembro 2001 kaj la aranĝo omaĝe al ĝi okazis inter la 26-a kaj la 30-a de oktobro 2011, kiam en Ĉeĥio okazas aŭtunaj ferioj, kaj tial eblas lui favorprezajn studenthejmon. Renkontiĝis 33 fervoruloj pri la vikipedia projekto el entute 9 landoj ( Ĉeĥio, Slovakio, German…

  • Nova estraro de Ĉeĥa E-Asocio estis elektita

    - 20 Oct 2011
    Partoprenantoj de la 13-a ĈEA-kongreso
    Inter la 7- a kaj 9-a de oktobro okazis en la urbo Šumperk , ĉepiede de la nordmoravia montaro Jeseníky, la 13-a Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio . Dum la postulema labora traktado estis i.a. pridiskutita kaj aprobita nova balotregularo kaj aktualigita ankaŭ la nova statuto de la organizo. Dum la balotado estis elektita nova estraro, kiu dum sekvaj tri jaroj laboros en sekva konsisto: Vladimír Dvořák (Písek) - prezidanto - vl.dv (heliko) centrum.cz gvidado kaj kunordigo, eksterl…

  • Vikimanio subvenciita!

    - 03 Oct 2011
    Domo de Ottendorfer aŭtuneca
    En nia blogo ni jam informis vin pri la aranĝo Vikimanio , okazonta en Svitavy 26.-30.10.2011 vidu http://www.ipernity.com/blog/181031/341959 kaj retejon http://vikimanio.esperanto.cz Ni ĝojas informi vin aktuale, ke ĵus estis por ĝi atribuita parta subvencio de la urbo kaj de la regiono Pardubice precipe por programaj elspezoj, tial ni povis malaltigi prezojn por partoprenantoj: programkotizo (10-30 eŭroj depende de la aliĝdato kaj lando) estis tute nu…

97 articles in total