Supozeble al multaj el vi ne estas nekonata la nomo OSIEK (mallongigo por Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj - vidu la retejon http://osiek.org/), kiu apartenas al la plej gravaj kulturaj subjektoj ene de la Esperanto-movado. Ĝi celas la organizadon de kulture kiel eble plej altnivelaj, liberaj kaj sencenzuraj konferencoj, ekde 1988 ĉiujare okazantaj en alia lando kaj kun alia ĉeftemo.
Krome ĝi eldonas prestiĝan periodaĵon "La Gazeto" kaj ĉiujare atribuas premion al vivanta esperantisto pro kultura kreaĵo nefikcia en Esperanto (originalo aŭ traduko)
- liston de la ĝis nun premiitaj aŭtoroj kaj verkoj vi povas vidi

Kun aparta ĝojo nia muzeo informas, ke

ĉi-jara konferenco kun ĉeftemo

"SCIENCFIKCIO KAJ ROBOTOJ"

okazos inter la 14-a kaj 20-a de julio 2012 en Svitavy (Ĉeĥio)


La aranĝon organize prizorgas enmonde bone konata esperantisto d-ro Petr Chrdle, posedanto de libroeldonejo kaj kleriga agentejo KAVA-PECH,
kune kun Esperanto-Klubo en Svitavy.

La prelega kaj kultura programo okazos en belega historia salonego en la Domo de Ottendorfer, kies teretaĝo estas ankaŭ sidejo de nia Esperanto-Muzeo.

Krom literaturaj/kulturaj prelegoj kaj prezentoj kaj kulturaj programoj atendas vin ankaŭ interesa turisma programo (ne nur trarigardo de la urbo mem, sed ankaŭ buskeskursoj al Litomyšl, kies kastelo estas parto de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO, kaj al Moravská Třebová, por ekoturistoj estas preparita piedekskurso al fontoj de la rivero Svitava. I.a. estas pretigata prezento de la teatraĵo R.U.R. de Karel Čapek.


Malnova urbodomo kaj domo Ĉe maŭro (infocentro) Moravská Třebová - renesanca kastelo (CZ) Litomyšl ĉefplaco Litomyšl  - renesanca  kastelo  (CZ)








Estas proponataj du loĝeblecoj, unu en tristela hotelo kaj unu en mezlerneja studenthejmo.

Gravas substreki, ke la aranĝo taŭgas ne nur por lingvospertuloj! Paralele kun prelegoj okazos ĉiun antaŭtagmezon intensa paroliga Esperanto-kurso por komencintoj kaj duonprogresintoj, gvidata de sperta instruisto Stano Marček el Slovakio!

Pli detalaj informoj koncerne programon kotizojn kaj aliĝeblecojn troviĝas en la retadreso

http://www.kava-pech.cz/trip-iek2012e-esperanto.html

Kaze de intereso ne maltrafu laŭeble la aliĝperiodon ĝis la 30-a de aprilo.

Ni elkore invitas niajn Ipernity-geamikojn veni ĉi-somere al Ĉeĥio,
ĝui ne nur bonkvalitan programon kaj internacian etoson, sed ankaŭ belaĵojn de la Bohemia-moravia limregiono, kaj nelastvice persone viziti nian Esperanto-Muzeon, por kio vi havos ene de 6 tagoj certe plurfojan okazon!


Kaj kiel atingi Svitavy?

Svitavy estas distrikta urbo (kun malpli ol 20.000 enloĝantoj) en la distrikto Pardubice centre de Ĉeĥio, bone atingebla kaj peraŭte, kaj per publikaj trafikiloj. Ĝi situas sur la fervoja ĉeflinio inter la du plej grandaj urboj de Ĉeĥio, Prago kaj Brno. La plej proksimaj internaciaj flughavenoj estas Brno (+ 1 horo per trajno), Prago (+ malpli ol 2,5 horoj per trajno kaj Vieno (+ 3,5 horoj per trajno, kun 1 ŝanĝo).



Ni antaŭĝojas vian eventualan intereson pri la aranĝo kaj vian alvenon!




Por ekhavi pli da imago pri la okazloko ĉi-okaze ni invitas vin al (re)vizito de niaj fotoalbumoj

Svitavy invitas vin

Bohemia-moravia limlando

Aranĝoj kaj gastoj en la muzeo