Ni elkore invitas vin al inaŭguro de nia nova muzea ekspozicio kun akompana semajnfina programo, kiu okazos en Svitavy 9.-11.6.2017.

Ĉi-foje ni precipe aktualigos nian ĝeneralan ekspozicion, riĉigitan je rememoro pri tri jubileantoj - d-ro L.L. Zamenhof, Francisko Valdomiro Lorenz kaj Theodor Čejka.
Atendas vin ne nur fotaĵoj kun informoj, sed prezento de interesaj libroj kaj aliaj dokumentoj kaj de kolektmaterialoj. Ni planas ankaŭ komplete renovigi enhavon de nia interaga tuŝinfopanelo kaj riĉigi virtualajn kolektojn en nia komputilo por uzantoj.

Detalan programon kaj informojn pri tranokto kaj trafiko vi povas legi en

nia muzea retejo:

muzeum.esperanto.cz/eo/expozicioj/invito-al-muzea-nokto-2017-kaj-ina-guro-de-la-nova-ekspozicio.html

Kontakto: muzeo (ĉe) esperanto.cz

Ni ĝojatendas vian viziton!