Hans-Georg Kaiser's articles

About...

ADRESARO DE KLUBO KARAPACO ********************************** www.karapaco.de ********************************** ESPERANTO – INFORMEJO – KLUBO KARAPACO ********************************** www.ipernity.com/cezar ********************************** ESPERANTO – retmagazino KARAPACO – PANORAMO ********************************** SAT-KULTURO ********************************** FACEBOOK (Hans-Georg Kaiser) ********************************** klubo Karapaco en facebook ********************************** poemoj en Esperanto (facebookgrupo) ********************************* ESPERANTO – B.TRAVEN – HANS-GEORG KAISER ********************************* ROMANTRADUKOJ B.TRAVEN ********************************* Mortula Ŝipo ********************************* Rozo Blanka ********************************* Trezoro de l' Sierra Madre ********************************* MAHAGONCIKLO ********************************* Ĉaro ********************************* Registaro ********************************* Marŝo en la regnon de l' mahagono ********************************* Mahagontrunko ********************************* Ribelo de l' pendumitoj ********************************* Generalo venas el la ĝangalo ********************************* RAKONTOJ B.T.RAVEN ********************************* Marut-rakontoj ********************************* Traven-rakontoj ********************************* HANS-GEORG KAISER ********************************* ESPERANTO – BILDOJ KAJ TEKSTOJ – HANS-GEORG KAISER ********************************* ESPERANTO – ORIGINALOJ – HANS-GEORG KAISER ********************************* Galerio Kaiser ********************************* HANS-GEORG KAISER – GEDICHTE – ERZÄHLUNGEN – ÜBERSETZUNGEN ********************************* ESPERANTO – KULTURO – HANS-GEORG KAISER ********************************** ESPERANTO – MUZIKO – HANS-GEORG KAISER ********************************* ESPERANTO – TRADUKOJ – HANS-GEORG KAISER ********************************* ESPERANTO – POPULARSCIENCO – HANS-GEORG KAISER ********************************* FRANK VOHLA ********************************* Astronomio en Altenburg Unuciklo ********************************* BUKOWSKI ********************************* Kie brulas, ĝentlemanoj? - prozpoemtradukoj (INKO-PDF) ********************************* HAACKEN ********************************* Django - traduko de bildstria infanrakonto ********************************* ESPERANTO - KUIRARTO - DOROTHEA KAISER ********************************* KAFKA ********************************* F.Kafka: La proceso - romantraduko ********************************* LAOCIO ********************************* Dao De Jing traduko de germana traduko de filozofia ĉina verko) ********************************* LONDON, JACK ********************************* Jack London: La meksikano - rakontotraduko( PDF) ********************************* STEVENSON ********************************* Robert Louis Stevenson: Botelodiablo - rakontotraduko (PDF) ********************************* TOTH ********************************* Lappar, der Antichrist - Erzählungen - Übersetzung ins Deutsche ********************************* TWAIN ********************************* Mark Twain: La aventuroj de Tom Sawyer - romantraduko (PDF) ********************************* KLEINER SPRACHKURS ESPERANTO ********************************* karapaco.de/u/kurso/kurso.html ********************************* -- REDAKTOFINO 24.07.2019
Hans-Georg Kaiser
Translate into English

Archives

  • Kurt Schwitters: La Rêve (traduko de dadaisma poemo)

    - 10 Jul 2010
    La Rêve
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/kurt-schwitters-la-reve-rimpoemtraduko.html Kurt Schwitters La Rêve De temp' al temp' vostumas hund' Sen graŭl' - kaj bojpermes' en rund'. En nokt' dormanto estas sonĝ'. Kaj Sonĝ' sonĝulas post sonĝplonĝ'. La frat' de l' sonĝo as Lucid'. Ĝi sonĝas sonĝi, sed en rev´. Al Seriozo malas Rid', Ne volas plori pro ridkrev'. Mallaŭtas ne tre Bru Senbrid', trankvilon timas dum bru-lev'. Migrad' p…

  • Cezar: Tigri kaj migri (poemo)

    - 19 Jun 2010 - 3 comments
    Orienta tigrohirundovosto
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-tigri-kaj-migri-rimpoemeto.html Cezar Tigri kaj migri Ni volas tigri, vojaĝi kaj eĉ migri, de kis' al kis', de land' al land', dum amor' ne pigri. Ni volas paŝi kaj belojn malkaŝi. Kun temp' por kaf' aŭ vin', ĝis la fin'. PS: Homoj en landoj, kie oni preferas teon, enmetu la vorton te' por kaf':).

  • Cezar: Niaj imagoj (prozpoemeto)

    - 17 Jun 2010 - 3 comments
    Andromedo-nebulo: nia najbara galaksio
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-niaj-imagoj-prozpoemo.html Cezar Niaj imagoj Ke ni imagas ion, nur ni mem imagas, sed en vero ridas glatrazita Dio en sia kosmoŝipo tiel laŭte pri ni, ke plua praknalo turnos la direkton de la universo baldaŭ tiel, ke ni ĉiuj falos en grandan nigran truon. Tiel ni perdiĝos por ĉiam, kaj tiel ankaŭ nia imago, ke ni imagas ion, trovos sian tombon en nigra truo. Tiel ni atinga…

  • Cezar: Ĉu nombroj ekzistas? (kontraŭmatematika poemeto)

    - 16 Jun 2010 - 1 comment
    Ĉu vi scias ke niaj genoj identas je kvindek procentoj al bananaj?
    Cezar Ĉu nombroj ekzistas? Ĉu ekzistas vere unu, ĉu la nulo estas ebla? Ĉiu nombro en realo estas nepalpebla. Nombroj estas nur enpense. Ili tute ne ekzistas. Kaj mi tial kalkuladojn jam pro dub' rezistas.

  • Alma Larsen: Pli bone estus - Es wäre besser (poemotraduko)

    - 14 Jun 2010 - 1 comment
    Vivi kiel birdo
    Alma Larsen Pli bone estus ludemaj estas la noktoj – la tagoj portas nevideblan kostumon kiu faras supera kaj dura la vintro frostigas la sangon kaj la vetero de la komercbanko anoncas valorojn sub nulo – grimpas la premo sed ne la barometro vivi kiel birdo estus senchave kanti je la tago vidalvide kun katoj pro ĝojo pri grasa vermo Tradukis Cezar. La poemo troviĝas en la sekva adreso ĉe Hugendubel. Alma Larsen BESSER WÄRE ES verspielt sin…

  • Cezar: Ho, faduo... (poemo pri portugala popolmuzikstilo)

    - 12 Jun 2010
    Fado
    Cezar Ho, faduo... Ho, faduo, ho faduo, mediteranea ĝuo. Kantado kun impeto, kun forto de magneto. Ho, faduo, ho faduo el malgaja sentofluo, laŭ blusomar' sen streso, melankolipermeso. Ho, faduo, ho, faduo, en havenoj kaj sen bruo, de praa temp' vizio por ĉiu kaj nenio. Ho, faduo, ho, faduo, jen saŭdada rendevuo, sinten' sen iluzio el vi, Portugalio. Ho, faduo, ho, faduo...

  • Amália Rodrigues: Todo isto é Fado (Ĉio ĉi estas Fado) /kantoteksto - Liedtext

    - 12 Jun 2010 - 1 comment
    Amália Rodrigues
    Amália Rodrigues Ĉio ĉi estas Faduo Vi demandis min je la lasta fojo, Ĉu mi scias, kio estas faduo. Mi diris, ke mi ne scias tion. Vi diris, ke vi estas surprizita. Sen scii, kion mi diris, Mi mensogis tiam Kaj diris, ke mi ne scias tion. Venkitaj animoj, Perditaj noktoj, Strangaj ombroj En la maŭra kvartalo. Putino kantas, Gitaroj ploras, Cindro kaj fajro, Doloro kaj peko, Ĉio ĉi ekzistas, Ĉio ĉi estas malgaja, Ĉio ĉi estas estas faduo. Se vi volas esti mia edz…

  • Dan Pagis: Preta - Bereit / prozpoemtraduko

    - 10 Jun 2010
    ŝako en haveno - Schach im Hafen
    Dan Pagis Preta Ankaŭ mi, kiel ĉiuj simioj en tiu ĉi regiono, grumble moviĝas de branĉo al branĉo. La pasinta erao, tiom plena de suno, estas pasinta. Nun estas fride. La nuksoj estas duraj. La rabobestoj fariĝas pli kaj pli lertaj. Sufiĉas, mi elmigras. Ĝis revido, mi estas for. Kio tio estas? La lango konfuziĝas en mia buŝo, miaj ŝultroj, kio okazis al miaj ŝultroj? Subite mi havas staturon, rekte iras. Subite oni eldevigas ion de mi – la levitan frunton! Lumo…

  • Cezar: Sen Dio (poemo)

    - 09 Jun 2010
    Monumento por marmorlaboristoj (Denkmal für Marmorarbeiter in Carraras)
    Cezar Sen Dio Fariĝas ŝafo lano kaj el la lano luno. Luneto iĝas pano kaj el la pano puno. Fariĝas io torto kaj torto lasta ero, el torta ero sorto, el sorto kariero. El homo iĝas aĵo kaj el la aĵoj ĉio. Post ĉiu maskkorsaĵo kaŝiĝas hom', ne Dio.

  • Edwin de Kock: Pri la estonteco de miaj poemoj

    - 09 Jun 2010
    bivakfajrejo
    http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/07/edwin-de-koeck-pri-la-estonteco-de-miaj.html Edwin de Kock Pri la estonteco de miaj poemoj Vortoj fluas el poeta plumo, kaj papilioj el primavero. Vintro kaj mallumo ilin prenos, sed miaj vortoj ĉiam restos junaj, fortaj kaj senlace kantoplenaj - ĝis nia tuta mondo elmodiĝos, kaj pretere. Se barbaroj iam remetus torĉon al la civilizo, ĉu ne restus, ie, ovpacience, tra mortmalhela vintro de jarcentoj, miaj poemetoj, po…

  • Adjektivoj atributa kaj predikata (laŭ Leopold Dreher)

    - 09 Jun 2010 - 3 comments
    Supera kurso de Esperanto
    http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/07/adjektivoj-atributa-kaj-predikata.html Adjektivoj atributa kaj predikata Atributo: alta domo; domo alta. Predikato: la domo estas alta. A. atributa: mi nomis la homon malhonestan = mi diris la nomon de tiu malhonesta homo. A. predikata: mi nomis la homon malhonesta = mi diris, ke tiu homo estas malhonesta. A. atributa: li konstruis la pli altan domon = li konstruis la domon, kiu estas pli alta. A. predikata: li konstruis l…

  • Cezar: Vinetu' kaj Frakasman' (Morala kanto en regurda maniero)

    - 07 Jun 2010
    Ĉu Vinetu' nun irus kun fusilo tra la urbo?
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-vinetu-kaj-frakasman-morala-kanto.html Cezar Vinetu' kaj Frakasman' (Morala kanto en la regurda maniero de balado) Vinetu', la indiĝeno, ŝanceliĝas jam kun peno; eĉ ne helpas Manituo pro la fajroakvoĝuo. Post sobriĝ' la ruĝa viro iĝas ree kavaliro. Vi pri tio ne tro ridu kaj mokemon vian bridu! Frakasman', la blanka frato, stumblas nun jam sen konstato. Kun botelo da viskio li kante…

  • Otto Julius Bierbaum: Amo - Liebe / rimpoemtraduko - Gedichtübersetzung

    - 07 Jun 2010
    kampaj papavoj
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/otto-julius-bierbaum-amo-rimmpoemtraduko.html Otto Julius Bierbaum Amo Estas bonŝanc' eĉ scii nur pri vi. Aŭ pri vi revi, kara, kun pasi'. Jam vin sopiri estas revmoment'. Ĉeesti vin beati en konsent'. tradukis Cezar Otto Julius Bierbaum Liebe Es ist ein Glück zu wissen, daß du bist, Von dir zu träumen hohe Wonne ist, Nach dir sich sehnen macht zum Traum die Zeit. Bei dir zu sein, ist g…

  • Cezar: Pri kaŭzo kaj efiko

    - 05 Jun 2010
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-pri-kauzo-kaj-efiko-rimpoemo.html Cezar Pri kaŭzo kaj efiko Kiu volonte vokas en arbaron, kiu ne havas eĥon? Neniu. Kial do mi vokas plu? Ĉu min rajdas la diableto de maleco?

  • Cezar: Ĉarrado (ĉineska poemo)

    - 28 May 2010
    ĉarrado
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/04/carrado-lau-cineska-skemo-zuihuayin.html Cezar Ĉarrado —laŭ ĉineska skemo Zuihuayin Rado pendas en la kort', jarojn jam laŭ sort'. Ne plu ruliĝas en iu ĉar' kun ĉaristeskort'. Iu skribis en raport': "Endas la deport'.'' Tempo kruelas, jen kiel verm' jen per fajromort'. PS: Zuihuayin (ebrio sub ombro de floroj) : ĉina fiksforma poemo el du strofoj po 5 versoj kun 7,5,545 silaboj, laŭ la rim…

  • Hans-Georg Kaiser: Ein geheimes Geheimnis (Gedicht)

    - 28 May 2010
    jokero - joker
    hansgeorgkaisergedichte.blogspot.de/2013/07/hans-georg-kaiser-ein-geheimes.html Hans-Georg Kaiser Ein geheimes Geheimnis Ein Geheimnis noch spät, mein lieber Prophet! Keine strenge Diät für den Hof, Majestät! Von mir aus komplett, mit fettem Kotlett. Es sei der Prolet in der Welt nie Asket! Ein geheimes Billett für ein Hühnerballett, bis der Hahn dreimal kräht und Verwirrung entsteht. Ein geheimes Sonett im Sextett unterm Bett, weil…

  • Cezar: La verda stelo kiel ruĝa tuko (prozpoemo)

    - 26 May 2010
    Zamenhof kun verda stelo
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-la-verda-stelo-kiel-ruga.html Cezar La verda stelo kiel ruĝa tuko La taŭroj havas la ruĝan tukon por ekscitiĝi. La diablo furioziĝas, se li nur ekflaras baptoakvon. Sed certaj esperantistoj tuj furioze ekkoleriĝas, se ili ekvidas verdan stelon. Tiam ili tuj tiom ekscitiĝas, koleriĝas kaj furioziĝas, ke ili elpensas multajn novajn simbolojn, kiuj anstataŭu la malamatan verdan stelon, kvankam la verda…

  • Lennartz / Cezar: Ruziga taso (fotopoemo)

    - 26 May 2010 - 1 comment
    Esperantotaso
    http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/07/lennartz-cezar-ruziga-tasotruko-rimpoemo.html Cezar Ruziga taso Dum vi el taso trinkas, adresoj en vin sinkas. Se l' tas' vin ne intrigas, la kafo trankviligas. Tasforma kart' ĝi estas kaj ĉiam manifestas, ke Esperanto vivas, por nova sensitivas. PS: La taso, por kiu la poemeto estas verkita, ne estas la supra, sed tiu ĉi de Mikaelo Lennartz , kiu ankaŭ fot…

2343 articles in total