http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/07/edwin-de-koeck-pri-la-estonteco-de-miaj.html




Edwin de Kock
Pri la estonteco de miaj poemoj


Vortoj fluas el poeta plumo,
kaj papilioj el primavero.
Vintro kaj mallumo ilin prenos,
sed miaj vortoj ĉiam restos junaj,
fortaj kaj senlace kantoplenaj -
ĝis nia tuta mondo elmodiĝos,
kaj pretere. Se barbaroj iam
remetus torĉon al la civilizo,
ĉu ne restus, ie, ovpacience,
tra mortmalhela vintro de jarcentoj,
miaj poemetoj, por koviĝi
sub iu nova renesanca suno
kaj en la dorlotanta reva koro,
por resonigi miajn pasajn pensojn
en la arkaika Esperanto?