Articles by Bernardo

  • Sonĝe sub kork-arbo - Ferdinando la Taŭro

    - 31 Jan 2009
    „La aliaj etaj taŭroj, emis kuri kaj salti kaj kap‑karamboli, sed ne Ferdinando. Sidi trankvile kaj flari la florojn ege plaĉis al li ...“ La usona rakonto por infanoj estas de 1936 kaj filmigita de Walt Disney en 1938 ( http://de.youtube.com/watch?v=CGTVRbpAuRo ). Lee Miller el Usono tradukis ĝin al Esperanto kaj Arlyn Kerr el Seatlo arranĝis ĝin tiel, ke oni povas anstataŭigi la anglan tekston per la esperanta en la usona eldono. Mi tre dankas al Arlyn pro la afabla permeso prezenti al vi tie ĉi „Ferdinando, la Taŭro“, „Ferdinando la Feroca kaj ĉiuj Banderilleros timis lin kaj la Picadores timis lin kaj la Matadoro rigidiĝis pro timo.“ ...

  • Desaponta: "La Familio Zamenhof" de Banet-Fornalowa (2001)

    - 25 Jan 2009 - 5 comments
    Ekzistas libroj, kiuj komenciĝas malbone, de paĝo al paĝo virtuoze fariĝas pli kaj pli granda ĉagrenaĵo ĝis kiam ili lasas la leganton kun senspira miro, kial nur je ĉiuj sanktuloj homoj tute senbremse celebras sian intelektan memmortigon publike. Tia estas "La Familio Zamenhof" de Zofia Banet-Fornalowa, unua represo reviziita 2001 (1-a eld. 2000), La Chaŭx-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro.

  • Pri mia amiko Paul Christaller, 1910/1923 ...

    - 24 Jan 2009
    ... Vortaro germana-Esperanto, mi ŝatas la vortnestojn pri ĝeneralaj nocioj kiel "vestaroj" ( Kleider ). Iom nekutimaj kaj kontraŭ la reguloj de klasika leksikografio, sed tre helpaj. Ekzistas multaj pliaj, ekzemple pri veturiloj, muzikiloj ktp. Ili funkcias kiel tezaŭroj, listoj, per kiuj oni trovas nociojn el iu semantika kampo.

  • La senlumo flanko de la luno - Wüster, Enciklopedia Vortaro KOR - Z

    - 23 Jan 2009
    Vi probable scias, ke la plej bona vortaro de Esperanto, la Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana de Eugen Wüster (1898-1977), aperis libroforme nur de A ĝis KOR (kvar liverpartoj 1923-1929). Ĝi superas ĉiun alian Esperanto-vortaron iam ajn aperintan. Eĉ PIV estas nur buba proveto kompare kun ĝi. Tamen la liverpartoj 5 ĝis 7 ekzistas kiel mane skribita malneto. Mi prezentos al vi 2 el pli ol 2000 paĝoj - ni iom rigardu la senluman flankon de la luno ...

  • Bona libro: Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto

    - 23 Jan 2009 - 1 comment
    Ne ekdubu: La Konciza Enciklopedio de la Originala Literaturo de Esperanto ( CEOLE ) de Geoffrey Sutton , Novjorko: Mondial 2008, ĉ. 740 p., jam nun estas klasikaĵo kaj dum jaroj restos la "referenc-libro de unua konsulto". Kelkaj unuaj reagoj maltrafas ĝian esencon.

  • Mufo, banto, kurfeto, franĝo ...

    - 21 Jan 2009 - 2 comments
    Ha, mi ja sciis, denove iu fia neologismulo - se vi tion pensas, vi tute eraras. Mi nur retrovis la libron, kiun mi serĉis hieraŭ vespere: Bildotabuloj por la Instruado de Esperanto laŭ Thora Goldschmidt, trad. Johannes Dietterle, 1-a eld. Leipzig 1919 , 3-a samloke 1923 - kaj temas pri plej simplaj ĉiutagaj virinaj vestaĵoj. Nur ke eble vi ne plu portas ilin ...

  • Miraklaj aventuroj de Sinjoro Longkrurulo (1927)

    - 20 Jan 2009
    Serĉante iun libron, mi ĵus retrovis flavan kajeron kun la supra titolo: La (probable) unua originala bildstria rakonto de Esperanto, pleniganta tutan libreton de 75 paĝoj. Laŭ la stilo de la "germana prapatro de la komikso" Wilhelm Busch (1832-1908) la Longkrurulo de Dreves Uitterdijk aventuras en la stomako de baleno, ĉe Norda Poluso, "inter la turkoj" ktp. ĝis kiam lin trafas terura (ĉu?) sorto: ...

  • Fojfoje plenplena de amo, multmulte karkara ...

    - 20 Jan 2009
    Iam mi interesiĝis pri tiaj plifortigaj duobligaĵoj pro iu studeto kaj eksciis pri samtema kontribuo de la aŭstralia juristo kaj diplomato Ralph Harry (1917-2002) aperinta en 1996 en "Esperanto sub la Suda Kruco" ( aea.esperanto.org.au/eo/esperanto-sub-la-suda-kruco ). Ĝia redaktanto Donald Broadribb afable sendis ĝin kaj mi esperas, ke vi ŝatos ĝin. Jen la unua parto, la dua sekvos okaze.

  • Bibliografio de la verkaro de Bernard Golden (1925-2008)

    - 20 Jan 2009
    Bernard Golden (1925-2008) estis direktoro pri la ĝenerala vortaro de la Akademio de Esperanto, esperantologo, interlingvisto, verkisto de prozo kaj de ĉ. 2500 (!) fakaj artikoloj pri plej diversaj aspektoj de esperanta gramatiko kaj terminologio. Tre laŭdinda kaj salutinda bibliografio de liaj publikigaĵoj ĵus estas pretigita en elektronika formo. Ĉ. 800 el ili, do proksimume kvaronon, vi jam nun trovas en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA): www.esperantoland.org/ebea

  • Festlibro por Fernando de Diego: „Klaro kaj Elasto“ (2003)

    - 19 Jan 2009
    Jen recenzo, kiun mi skribis por Esperanto aktuell , la organon de Germana Esperanto-Asocio, en aŭgusto 2003. Pro tiutempaj internaj kvereloj inter asocio kaj editorinto ĝi neniam estis publikigita. Domaĝe, ĉar la festlibro estas kaj restas leginda ankoraŭ nun, sendepende ĉu oni estas adepto de iu „literatura skolo“ aŭ ne.

  • Jan Fethke / Jean Forge (1903-1980)

    - 18 Jan 2009 - 1 comment
    Jan Fethke (kaŝnomo Jean Forge) estis aŭtoro de originale en Esperanto verkitaj romanoj kaj film-reĝisoro. Dulingva (germana kaj pola) li vivis kaj laboris jen en Pollando jen en Germanio, jen dumtempe en Esperantujo. La ĝis nun probable plej fakto-riĉa tabela vivo-skizo (31 p. en la germana, elŝutu de la rubriko „ dokumentoj “).

  • Julius Penndorf (1873-1950) - forgesita Esperantologo el Plauen

    - 18 Jan 2009
    Jen mallonga biografio pri prapatro de la esperanta etimologio. Tre frue la instruisto de la malnovgreka kaj latina spuris la devenon de la esperantaj afiksoj. En iom alia formo la vivo-skizo ankaŭ aperis en la jara volumo de la asocio por loka kaj kultura historio de la urbo Plauen im Vogtland (Saksio) (11 p. en la germana, elŝutu el la rubriko " dokumentoj ") .

  • Je l' vojomez' de mia vivo tera ...

    - 18 Jan 2009
    mi trovis min en arbareg' obskura, ĉar perdiĝinta estis vojo vera. Ho, ve eĉ diri, kia lok' terura estas ĉi kruda, pena dens’ arbara. Dante probable pensis pri sia unua erar-vagado en Ipernity , kiam li skribis tiujn versojn. Por ke la ĝangalo plie obskuriĝu mi intencas jen kaj jen aldoni iujn volvoplantojn, lianojn kaj kreskaĵojn. Mi uvertura verdaĵo estas biografia skizo pri Max Butin (1888-1960), unu el la gravaj germanaj Esperanto-vortaristoj, kies…

625 articles in total