Search among Bernardo's articles
Publication date / 2010 / October - 23 articles
« Sept 10 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 Nov 10 »
-
De Beaufront interpretas la Universalan Vortaron
- 02 Oct 2010 - 1 commentJam antaŭ preskaŭ 50 jaroj André Albault atentigis, ke la vortaro Esperanto-franca de Louis de Beaufront el 1902 estas grava helpilo por interpreti dubajn okazojn en la Universala Vortaro (UV) de 1893. Intertempe ĝi ekzistas kiel komputile traserĉebla
-
Grandaj Fratoj: Orwell, Sarasua, Broadribb
- 04 Oct 2010 - 1 commentPro mia noteto pri traduko de l' romano "1984" de George Orwell (1948) Joxemari sendis trikolumnan dosieron kun la angla originala, lia traduko kaj tiu de Donald Broadribb. Nur etan specimenon ni povas prezenti al vi tie ĉi. ...
-
Utamaros Tod
- 06 Oct 2010Am Beispiel des Holzschnittmeisters Utamaro kitagawa (1753-1806) erzählt der japanische Esperanto-Schriftsteller Miyamoto masao (1913-1989) über Kunst und Tod, über das Verhältnis des Künstlers zur Macht und die Vergeblichkeit der Kunst. Hier meine
-
Nia (preskaŭ) duobla Universala Vortaro
- 08 Oct 2010 - 1 commentLa Fundamento de Esperanto (1905) havas diversajn vort-listojn: La Universala Vortaro (UV 1893) kaj tiuj ĉe la fino de la 42 lecionoj de la Ekzercaro (FE 1894 / 1898). Ni iom apudmetu ilin.
-
Patro nia kaj la bopatrino
- 16 Oct 2010Eldono de nia Fundamento (1905), kiu apudmetas ĉiujn trafojn de ĉiu unuopa radiko el la Universala Vortaro (UV 1893), la Ekzercaro (FE 1898) kaj la kvin Gramatikoj (FG) ŝajne ne ekzistas. Jen mi skribis ĝin por unu sola radiko, nome por patr'. Eble vi
-
Enuo je la patrujo? Ĝemu kaj sopiru!
- 17 Oct 2010Kiam mi hieraŭ prezentis al vi la unuan artikolon pri patr' el mia planita "apudmeta eldono de la Fundamenta vort-trezoro" mi jam miris pri "enuo je la patrujo", trovebla en la kvin Gramatikoj en § 14. Spontanee mi pensis: Ĉu ne devus esti "sopiro je la
-
La Apudmeta Inventaro
- 18 Oct 2010de la Fundamenta Vort-Provizo relative rapide progresas. Esence ja temas pri nura simpla kopiado kaj algluado. La ekzemplojn de patr', enu' kaj sopir' mi jam prezentis al vi. Jen kelkaj pliaj.
-
Kara Bernarĉjo!
- 18 Oct 2010Bernarĉjo? Nu, malbon-stila, klare! Sed ĉu laŭ-Fundamenta? Laŭ la UV 1893 ni rajtas gardi nur la unuajn "1-5" literojn de vira antaŭnomo, ĉu ne? Kaj jen B-e-r-n-a-r / ĉj-o - 6 literoj! Tamen ...
-
Universala Vortaro aŭ Ekzercaro - kiun fidi pli?
- 19 Oct 2010Per apudmeto de la vortaraj informoj en la tekstaro "Fundamento" (1905) ni konstatis surprize multajn malkoheraĵojn inter Universala Vortaro kaj Ekzercaro. Al kiu ni do "kredu"? La respondo estas simpla, sed ne aparte ĝojigos vin: Dependas ...
-
La knabinjo volas danci
- 20 Oct 2010La vort-trezoro de la Fundamento troviĝas en diversaj lokoj de tiu tekstaro. Kelkaj estas evidentaj, aliaj ne. Ni iom rigardu la "kaŝitajn" trezorojn.
-
Haupenthal pri Künzli: misproporcia kaj senakribia
- 20 Oct 2010 - 2 commentsReinhard Haupenthal recenzis la Zamenhof-biografion de Andreas Künzli. Tre entuziasma li ne estas, sed ĉu prave?
-
Li volas iri al balo de packapoj
- 21 Oct 2010 - 3 commentsBalo estas tiel simpla vorto, ke vi eble neniam dubus, ke ĝi ne estus Fundamenta. Kaj via PIV ja konfirmas tion per asterisko: " * bal/o. Plezurkunveno, en kiu viroj kaj virinoj dancas kune ...". Ĝuste, sed kie ĝi troviĝas en la Fundamento?
-
duope = selbander - la germana en la Fundamenta Gramatiko
- 21 Oct 2010 - 1 commentZamenhof surprize multe malkaŝas pri sia kono de la germana en la Germana Gramatiko: Li ne skribis la germanan de sia epoko, sed tiam jam arkaan version.
-
La sultano kaj lia veziro
- 23 Oct 2010Vezir' estas Fundamenta radiko el la Universala Vortaro (UV 1893), sultan' ja aperas en la vortaro Rusa-Internacia (RE 1889), sed ne estis transprenita al UV. Kial la osmana oficisto ja estas Fundamenta, lia ĉefo ne?
-
Plena kruĉo, plena portreto, plena vortaro
- 23 Oct 2010La Apudmeta Inventaro de la Fundamenta Vorttrezoro ĝojige progresas, kvankam daŭre kaj ĉiam oni povus interrompi, miri kaj rakonti historietojn pri veziroj, plenaj kruĉoj, plenaj portretoj - kaj pri akra manko de fidinda komentario pri nia Fundamento ...
-
Ĉikani sub cipreso pri Deino
- 24 Oct 2010 - 1 commentĈu vi jam divenis mian hodiaŭan temon, leginte la titolon? - ĉikani, Deino? Nu, temas pri ordinaraj, vulgaraj pres-eraroj en la Fundamento ... kaj iom pli.
-
Internacia ĵurnalo de geografio en Eŭropo de juristoj
- 24 Oct 2010Kio komuna pri tiu kvin ĉefaj vortoj? Ili ĉiuj eksklusive kaj nure aperas en la "Ekzercoj de legado" de §§ 2 ĝis 4 de la Ekzercaro. Pli ol la vorto, la Fundamento do ne malkaŝas pri ili. Jen la kompleta listo ...
-
La germana de Zamenhof: ĉu prusa germana aŭ aŭstra germana?
- 25 Oct 2010 - 6 commentsRakontinte pri la Zamenhofa traduko de plenaĝa per mündig, mi montris, ke tio jam estis malmoderna en la 1890-aj jaroj. Nu, bone, sed kie? Certe en Germanio, sed ĉu ankaŭ en Aŭstrio?
-
Pfenigo por Mario kaj Jozefo
- 27 Oct 2010 - 4 commentsPersonaj nomoj en la Fundamento aperas nek alfabete en UV 1893, nek en la lecion-finaj vort-listoj de FE 1898, sed nur en kelkaj ekzemplo-frazoj kaj kaŝite en UV, la Gramatikoj (Ŝillero) kaj la Antaŭparolo. Jen ĉiuj nomoj en la Fundamento ...
-
Se vi scius, kia ĝi estas, vi ĝin pli estimus
- 27 Oct 2010 - 4 commentsEstim' apartenas al la manpleno da vortoj, kiujn la Fundamento diversloke tradukas kvarfoje! Per apudmeto ni iom povas rigardi en la laborejon de Zamenhof ...
-
La ĉielo super Berlino
- 28 Oct 2010Steglitz estas sud-okcidenta kvartalo grizharulina kaj ethunda, burĝa, riĉa kaj paca. Karaoko en la Parko de la Muro estas fora kiel Marso aŭ Mongolio. Sed nun la distrikto bolas, vidvinoj kutime gajaj hieniĝas kaj el inter perfektaj artaj dentaroj
-
Bone traktita
- 29 Oct 2010Kiu estas la plej ofte tradukita vorto de la Fundamento? Eta helpo: Ĝi aperas en ne malpli ol sep [!] diversaj lokoj. Ĉu vi scias? Nu, bone, mi malkaŝos ...
-
La bovo, la azeno kaj la aglo
- 30 Oct 2010 - 2 commentsPost kiam mi pli-malpli estis fininta la apudmeton de la vortoj troveblaj en la diversaj partoj de la Fundamento, interesis min, kiujn vortojn el kiuj fakoj ĝi notas. Jen iom pri bovo, azeno, aglo kaj aliaj bestoj, bestegoj kaj bestetoj ...
Jump to top
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter