Propraj nomoj estas raraj besteto en la Fundamento. Estas nur kvar urbo-nomoj: Berlino, Parizo, Varsovio kaj Nov-Jorko. Neniuj riveroj, eĉ ne Rejno aŭ Vistulo, neniu montaro, eĉ ne la Alpoj (ja Zamenhof konfesas: "En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj [FE 38]"). Apenaŭ familiaj nomoj, sed ja - eble surprize multaj - personaj nomoj. Jen la listo.
1. Personaj nomoj
1.1. Viraj personaj nomoj
Aleksandro ― Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron [FE 9].
Antono ― El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa [FE 10].
Aŭgusto ― Aŭgusto estas mia plej amata filo [FE 22].
Ernesto ― El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna [FE 10]. ― Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo) [FE 38].
Georgo ― Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua [FE 12].
Izraelo ― La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo [FE 36].
Johano ― La mano de Johano estas pura [FE 8]. ― Mi konas Johanon [FE 8]. ― Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo) [FE 38].
Jozefo ― Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato [FE 22].
Ludoviko ― Ludoviko, donu al mi panon [FE 8].
Nikodemo ― Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato [FE 22].
Nikolao ― Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo) [FE 38].
Paŭlo ― Paŭ-lí-no [FE 3].
Petro ― Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj [FE 36].
Stefano ― Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem [FE 18].
Teodoro ― La rozo apartenas al Teodoro [FE 5].
Vilhelmo ― Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo) [FE 38].
1.2 Virinaj personaj nomoj
Anno ― Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj [FE 36].
Berto ― Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto [FE 39].
Elizabeto ― Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj [FE 36].
Emili’ - Emili' [UV nj’].
Henriet' - Henrietta [UV nj’ angla].
o Henri'nj', He'nj' - Hetty [UV nj’ angla]
Klaro ― Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo) [FE 38].
Mario ― Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo) [FE 38].
...o...Marinjo ― Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino, kiam ŝi parolas ... [FE 17].
Paŭlino ― Paŭ-lí-no [FE 3].
Sofio ― Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo) [FE 38].
2. Familiaj nomoj
Kalvino ― Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj [FE 37].
Lutero ― Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj [FE 37].
Petro ― Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn) [FE 18].
Ŝiller’o – Schiller [FG 16 franca (nur tie la traduko), angla, germana kaj pola, mankas en UV, mankas en FG 16 rusa].
Vaŝington ― Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua [FE 12].
Zamenhof – L. ZAMENHOF [A, mankas en UV].
Krome estas kelkaj familiaj nomoj, de kiuj ni nur ekscias la komencan literon - sed ankaŭ, ke ni skribu familiajn nomojn majuskle:
A. ― La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. [FE 36].
N. ― Gesinjoroj N. hodiaŭ vespere venos al ni [FE 36].
P. ― La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. [FE 36].
3. Geografiaj nomoj
3.1. Urbo-nomoj
Berlino ― Li venigis al si el Berlino multajn librojn [FE 39, mankas en UV].
London’o – London [FG 13 angla, mankas en UV]. — London’o’n – to London.
Nov-Jork - New York [UV an’ angla] ― Nov-Jorko - New York [FE 37 an’ angla].
o Nov-Jork'an' - New Yorker [UV an’ angla] ― Nov-Jorkano - New Yorker [FE 37 an’ angla].
Parizo – Paris ― mi ir'as Pariz'o'n - je vais à Paris [FG 13 franca]. ― Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon) [FE 28, mankas en UV].
o Parizano - La Parizanoj estas gajaj homoj [FE 37, mankas en UV].
Varsovi' - [FE 37 an’] - Varsovio [A].
o Varsovi'an' - Warschauer | Варшавянинъ | Warszawianin [UV an’]. — Varsoviano Warschauer | Варшавянинъ | Warszawianin [FE 37 an’].
3.2 Kontinentoj
Eŭropo ― Eŭ-ró-po [FE 3]
------
Pri mon-unuoj en la Fundamento legu tie ĉi: "Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj".
Bernardo has replied to Milokula KatoKaj nun rigardu la originan frazon en § 3 DL 1888 (p. 18):
Georg,o Vaŝington,o est,is nask,it,a la du,dek du,a,n Februar,o,n (aŭ: je l’ du,dek du,a Februar,o) de l’ jar,o mil sep,cent tri,dek du,a.
Georgo Vaŝingtono, kun -o ĉe Vaŝingtono!
Sign-in to write a comment.