Plej multaj vortoj en UV ne estas "uzataj" en la Ekzercaro (FE). Mi hazarde elektis la unuajn dek vortojn de litero F (la ciferoj indikas la lecionojn):

fab' - fève | bean | Bohne | бобъ | bób, fasola. FE: (-)

fabel' - conte | tale, story | Mährchen | сказка | bajka. FE:(-)

fabl' - fable | fable | Fabel | басня | baśń. FE: (-)

fabrik' - fabrique | fabric | Fabrik | фабрика | fabryka. FE: (-)

facet' - facette | facet | Facette | грань | grań. FE: (-)

facil' - facile | easy | leicht | легкій | łatwy, lekki. FE: 4: Facila. 18: Oni ne forgesas facile sian unuan amon. facila facile | easy | leicht | легкій | łatwy, lekki. 22: Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas. 42: En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.

faden' - fil | thread | Faden (zum Nähen etc.) | нить | nić. FE: (-)

metal'faden' - fil de métal | thread, wire | Draht | проволока | drut. FE: metal' (-), faden' (-)

fag' - hêtre | beech-tree | Buche | букъ | buk. FE: (-)

fajenc' - faïence | delft ware | Fayence | фаянсъ | fajans. FE:(-)

Inter tiuj dek ni do trovas aplikon nur por facil', nome en lecionoj 4, 18, 22 kaj 42. Plej interesa estas la apero en la vort-listo fine de § 18, ĉar tie la vortara artikolo el la UV estas ripetita, tamen kun la adjektiv-indika litero -a: facila facile | easy | leicht | легкій | łatwy, lekki, tiel ke ne povas esti dubo pri la vort-klaso de facil'. Interese ankaŭ, ke ĉiuj tri aperoj en frazoj estas en adverba uzo (facile; en § 4 temas nur pri sol-vorta "Ekzerco de legado").

Ni ankoraŭ iru la inversan vojon, nome de FE 1894 / 1898 al UV 1893. Kion vi eble supozas komparante la du jar-indikojn, fakte ja okazis: FE estas pli juna ol UV, ĝi enhavas radikojn, kiujn UV ne registras. Eĉ pli:

"Ĝis publikigo de la Fundamento aperis kvar eldonoj de la Ekcerzaro. ...: la dua eldono (1898), poste reproduktita senŝanĝe (...), enkondukis multajn korektojn en la tradukoj, precipe en la anglaj. Sed la Universala Vortaro ne estis paralele modifita, tiel ke en la Fundamento tiuj du partoj ne konkordas inter si",

kiel skribas André Albault en sia "Enkonduka Notico" al la libroforma eldono de la Fundamento (1991, p. 15).

Jen kelkaj ekzemploj el § 5:

  • UV 1893: san' - sain, en santé | healthy | gesund | здоровый | zdrowy.
  • FE 1898: sana - sain, en santé | well, healthy | gesund | здоровый | zdrowy ("well" aldoniĝis en la angla rubriko!)

-----

  • UV 1893: flor' - fleurir | flourish | blühen | цвѣсти | kwitnąć.
  • * flor'o - fleur | flower, bloom | Blume | цвѣтокъ | kwiat.
  • FE 1898: floro - fleur | flower | Blume | цвѣтъ, цвѣтокъ | kwiat ("bloom" forfalis en la angla rubriko!).

-----

  • UV 1893: kolomb' - pigeon, colombe | dove | Taube | голубь | gołąb'.
  • FE 1898: kolombo - pigeon | dove | Taube | голубь | gołąb’. ("colombe" forfalis en la angla rubriko!)

Kaj lasta ekzemplo el § 6:

  • UV 1893: matur' - mûr | ripe | reif | зрѣлый | dojrzały.
  • FE 1898: matura - mûr | mature, ripe | reif | зрѣлый | dojrzały. ("mature" aldoniĝis en la angla rubriko!)

Albault do pravis. Mirinde, tri ekzemploj nur en § 5 (kaj mi eĉ ne sisteme serĉis, eble estas eĉ pli?!).

Klasika ekzemplo pri enhava (semantika) ŝanĝo fine estas "forko" (§ 14), iam la laborilo de la fojnisto, dum la manĝilo estis "forketo", poste tamen inversigite: forko nun estas la manĝilo, forkego la laborilo:

§ 14: Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj. forko - fourchette | fork | Gabel | вилы, вилка | widły, widelec.

§ 34: Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo.

Ĉu jam ekzistas kompleta listo en interreto, kiu apudmetas UV kaj FE, simile kiel mi faris por nur kelkaj pli-malpli harzarde trovitaj ekzemploj supre?