La vento kulpas. Super ebena neniaĵo ĝi konstante blovetas, alportante la faman Berlinan aeron freŝan. Insiste ĝi faras tion plej ofte el sud-okcidento. Pro tio la bonfartajn kvartalojn kun vilaoj kaj larĝaj, park-similaj ĝardenoj oni konstruis en tiu direkto, kie la aero estas plej bona. En oriento historie estis (kaj parte daŭre estas) la malmult-kostaj kvartaloj de laboristoj kaj simplaj homoj, kiuj ĝoje enspiras la aeron, kiu jam kunportas la elgasigojn de miliona urbo kun ĝia trafiko, kamen-tuboj kaj (iama) industrio. Ne surprize: la verdaj oazoj sud-okcidentaj ĉiam estis kaj ankoraŭ estas kostaj kaj alt-prezaj - tre alt-prezaj. Hejmo de kuracistoj kaj juristoj, entreprenaj ĉefoj kaj pintaj oficistoj - mallonge: de la "bona socio".

Okcidenta Berlino ĝis 1990 estis kvazaŭ kapitalisma insulo en soveta GDR, forriglita per la misfama Muro. Moderna flughaveno estis esenca por garantii pluvivadon. Sed kie konstrui ĝin en dense loĝata urbo? Tute norde, en la arbarego de Tegel en la franca okupacia sektoro. Nu bone, domaĝe por la multaj arboj forhakitaj, sed tamen, kiu alternativo ekzistis? Kaj finfine: Iama industria regiono, lokomotivoj, ŝtalo, kaj la plebanoj en amas-loĝejoj en pied-ira distanco. Post apenaŭ kvin minutoj moderna avio cetere pasis la limon al socialisma orienta Berlino, al la tiea distrikto de Pankow aŭ al GDR. Kaj la homoj en la ŝtato de "laboristoj kaj kamparanoj" ĉiukaze ne povis protesti kontraŭ la flug-bruo. Estu kiel ajn, la mondo estis en ordo. Almenaŭ se la sorto loteriis favore kaj vi loĝis en sud-okcidento.

TXL estos fermita en 2012. La multaj junaj familoj en Pankow ĝojos pro la silento kaj subite pli favora loĝ-situacio. La nova flug-haveno de mia vilaĝego estos Schönefeld en la sud-oriento, malmultajn kilometrojn malantaŭ la urbo-limo, en Brandenburgio. En la 1930-aj jaroj ĝi estis privata flug-haveno de avio-konstrua entrepreno, post la milito la ĉefa alteriĝejo de la GDR-a Interflug. La "laboristoj kaj kamparanoj" ĉiukaze ne povis protesti. Baldaŭ ĝi estos la flug-haveno de la "ĉefurbo". Oni esperas je tria rango post Frankfurto, Munkeno kaj antaŭ Duseldorfo. Preta ĝi preskaŭ estas, kaj kompreneble super-moderna kaj bela kaj duoble pli kosta ol planite. Ĉio iris glate laŭ prusa ordo kaj disciplino, mankas jen nur aŭtoŝoseo por atingi ĝin (ne grave, ĝi iros tra iuj etburĝaj kvartaloj en la oriento) - kaj jen - pardonu, mi forgesis - necesas ankoraŭ difini la flug-koridorojn por atingi tiun plej prestiĝan projekton de nia plej estimata urba registaro. Ĉar flughaveno sen flugmaŝinoj ne vere estas ĝojiga, ĉu?

Kaj jen ni retrovas nin en alt-preza kafejo en Steglitz, ŝerce ankaŭ nomita Sankt-Eglitz, inter tiuj ĝentilaj kaj bon-manieraj griz-harulinoj, iamaj doktor-edzinoj, zorge vestitaj kaj ornamitaj per bongustaj kolieroj. Sed ial ili parolas pli laŭte ol kutime kaj ili ne parolas pri sia frizisto nek pri tiu de siaj pudeloj.

- Se la koridoro restas tiel, miaj tri grand-loĝejoj perdas trionon de la nuna valoro. Kaj eĉ pli, ĉu vi opinias, ke la nunaj luantoj restos? Ĉiuj tiel agrablaj, trankvilaj personoj. Pensu nur pri sinjoro P., jes, tiu emerita instruisto, kiel tiel bele ludas la orgenon dimanĉe. ...

- Ĉu ankoraŭ kremo, Berto?

- Sed tiuj komunistoj en la registaro ... ili vere estas ... ho, mi ne rajtas diri la vorton ... nenio estas sankta al ili ... Mi jam prognozas: Fine nur plu turkoj volas loĝi ĉe mi!

- Psst, Berto, trankviliĝu! ...

- Ne, ne - estas skandalo! Mi nur estas kontenta, ke mia kompatinda Johano ne plu devas sperti tion - Dio gardu lin. Krimuloj, ili estas! Malnobluloj!

- Mi jam kontraktis advokaton.

- Tre bone, Klaro! Vi devas doni al mi lian telefon-numeron. Cetere: Ĉu vi ne ludis tenison kun tiu magistratano P. de la urb-distrikta registaro? Li devas fari ion ...

Ktp. k.t.p.

Nu, gekaraj, vi certe jam divenis: Laŭ pure teknikaj, avi-gvidaj aspektoj, konsiderante la preskaŭ ĉiaman venton el sud-okcidento, oni plej facile atingas la sud-orientan Schönefeld flugante super la riĉa sud-okcidento, kio forte malvalorigos ĝin, dume la ĝis nun - nu ja - iel-tiela nord-oriento fariĝos kvartalo de la estonteco (diras la makleristoj kaj grund-investantoj flarantaj kvazaŭ or-serĉan etoson).

Dume Berto kaj Klaro faris ion tre nekutiman, fakte nedecan por doktor-vidvinoj: Ili subskribis peticion "neniu flug-koridoro super Steglitz". Ankoraŭ subaŭskultinte la sinjorinan cirkleton mi eklegis lokan gazeton. Ĉeftitolo: "Urbestro diras: Plano por flug-koridoroj estas teknikista burokrataĵo" - divenu, kie li loĝas ...