Vi eble miros, kiom la du tradukoj al Esperanto malsamas inter si. Ambaŭ havas siajn meritojn, tamen vi eble havos vian personan preferon por unu aŭ la alia, eble foje por unu, alifoje por la alia, eble ankoraŭ por neskribita tria. Sed antaŭ eklegi la unuajn du alineojn, vi eble ŝatus iom ekzerci mem. Do rapide traduku en via menso jenan fraz-parton: „he slipped through the door to prevent a swirl of gritty dust from entering along with him“. - Ĉu farite? Ĉu facile? Ĉu lerneja angla laŭ flughavena nivelo? Certe ne! Kaj tio estas nur unu frazero el centoj kaj centoj. Kia kolosa laborego ambaŭ tradukintoj plenumis en sia libera tempo. Kia intelekta batalo. Profundan dankon kaj admiron al ambaŭ.

1984

George Orwell

PART ONE

It was a bright cold day in April, and the clocks were striking thirteen. Winston Smith, his chin nuzzled into his breast in an effort to escape the vile wind, slipped quickly through the glass doors of Victory Mansions, though not quickly enough to prevent a swirl of gritty dust from entering along with him.

The hallway smelt of boiled cabbage and old rag mats. At one end of it a coloured poster, too large for indoor display, had been tacked to the wall. It depicted simply an enormous face, more than a metre wide: the face of a man of about forty-five, with a heavy black moustache and ruggedly handsome features. Winston made for the stairs. It was no use trying the lift. Even at the best of times it was seldom working, and at present the electric current was cut off during daylight hours. It was part of the economy drive in preparation for Hate Week. The flat was seven flights up, and Winston, who was thirty-nine and had a varicose ulcer above his right ankle, went slowly, resting several times on the way. On each landing, opposite the lift-shaft, the poster with the enormous face gazed from the wall. It was one of those pictures which are so contrived that the eyes follow you about when you move. BIG BROTHER IS WATCHING YOU, the caption beneath it ran.

1984

George Orwell (tr. Joxemari Sarasua)

UNUA PARTO



Frida tago de aprilo helis kaj horloĝoj batis la dek-trian. Winston Smith, kun la mentono premita al la brusto por gardi sin de la kruda ventego, rapidigis siajn paŝojn tra la vitraj pordoj de la Triumfaj Loĝejoj, kvankam ne sufiĉe rapide por eviti, ke polva vent-puŝo enfluu kun li.

La koridoro odoris je boligita brasiko kaj kadukaj matoj. En ekstremo, najlita al muro, kolora afiŝo tro granda por elmontriĝi hejm-interne figuris enorman vizaĝon pli ol metron larĝan: vizaĝon de viro, proksimume kvardekkvin-jara, kun nigra kaj densa mustaĉo meze de aspraj sed belformaj trajtoj. Winston paŝis al la ŝtuparo. Vane provi la lifton: ĝi malofte funkciis eĉ en la plej favoraj periodoj, kaj nun-tempe oni interrompis dumtage la elektro-fluon kadre de la energiaj restriktoj antaŭantaj la Malamo-Semajnon. La apartamento troviĝis en la sepa etaĝo, kaj Winston, jam tridek-naŭ-jara kaj suferanta pro varika ulcero super la dekstra maleolo, rampis supren paŭzante disfoje sur la vojo. En ĉiu ŝtupara placeto, kontraŭ la lifto-pordo, la afiŝo kun la vizaĝulo rigardis de sur la muro. Temis pri unu el tiaj portretoj, kies okuloj kvazaŭ sekvas pasantojn, kien ajn ilin moviĝas. La subteksto informis: LA GRANDA FRATO OBSERVAS VIN.

MIL NAŬCENT OKDEK KVAR

George Orwell (tr. Donald Broadribb)

PARTO UNU



Estis hela malvarma tago en aprilo, kaj la horloĝoj sonigis la dektrian horon. Winston Smith, kun la mentono premita en la bruston, por eskapi de la akrega vento, rapide puŝis sin tra la vitrajn pordojn de la Loĝejoj de la Venko, kvankam ne sufiĉe rapide por neebligi la eniron kun li de nebuleto de eroplena polvo.

La koridoro fetoris pro boligitaj brasikoj kaj malnovaj ĉifonaj matoj. Ĉe unu finaĵo kolora afiŝo, tro granda por endoma montrado, estis najlita al la muro. Ĝi montris nur enorman vizaĝon, larĝan pli ol metron: la vizaĝon de viro eble kvardekkvinjaraĝa, kun dikaj nigraj lipharoj kaj neglataj, sed belaj, trajtoj. Winston paŝis al la ŝtuparo. Ne utilus provi la lifton. Eĉ dum la plej bonaj periodoj, ĝi malofte funkciis, kaj nuntempe la elektro estis malŝaltita dum la taghoroj. Tio estis parto de la ekonomi-kampanjo, prepare por la Semajno da Malamo. La apartamento estis sur la sepa etaĝo, kaj Winston, kiu estis trideknaŭjaraĝa, kaj havis varikan ulceron super sia dekstra maleolo, grimpis malrapide, haltante plurfoje por ripozeti. Ĉe ĉiu placeto, kontraŭ la liftejo, la afiŝo kun la enorma vizaĝo rigardis de la muro. Ĝi estis tia bildo, kia estas tiel farita ke la okuloj sekvas vin dum vi movas vin. GRANDA FRATO RIGARDAS VIN, diris la vortoj sub la bildo.


Jen ankoraŭ plia peco el la traduko de Sarasua. En la loĝejo de la protagonisto Winston Smith estas angulo, neobservebla de la ĉieaj "teleekranoj". Tie Smith kaŝe eksidas kaj komencas mallerte skribi taglibron. Jen, kion li notas pri Last night to the flicks.

"Subite li ekskribis terurite, apenaŭ konscia, kion li surpaperigas. Infanaj literetoj disŝutiĝis neregule sur la paĝon; unue li forglutis majusklojn, fine ankaŭ punktojn:

La 4-an de aprilo 1984. Pasintan nokton mi vizitis kinejon. Ĉiuj milit-filmoj. Unu bonega pri ŝipo plen-plena de rifuĝintoj kaj bombardata ie en Mediteraneo. La publiko aplaŭdis tre amuzite planojn, kie dikegulo penas fornaĝi kaj helikoptero postflugas lin, unue oni vidas lin plaŭdi sur la akvo kiel foceno, poste oni sekvas lin tra la celiloj de la helikopteraj mitraloj, tiam li trapleniĝas de truoj kaj la maro ruĝiĝas ĉirkaŭe, kaj la dikegulo sinkas rapide kvazaŭ la truoj enlasus la akvon. La publiko rid-spasmis, dum li sinkadis. poste aperas sav-boato farĉita per infanoj, kaj helikopero ŝvebas super ĝi. ĉe la pruo sidas mez-aĝa virino povas esti juda kun etulo proksimume tri-jara en siaj brakoj. la infano kriadas terurite kaj kaŝas sian kapon inter ŝiajn mamojn kvazaŭ li volus rifuĝi en la virino kaj ĉi lasta penas luli kaj konsoli la infaneton, malgraŭ tio, ke ŝi mem esta livida pro timego, kaj laŭpove kovras lin la tutan tempon, kvazaŭ ŝi kredus, ke ŝiaj brakoj fortenos la etulon de la kugloj. jen la helikoptero faligas bombon je dudek kilogramoj sur la boaton, kiel belega eksplodo!, kaj la boato dissplitiĝas en ĉiun direkton. tiam montriĝas mirinda plano kie la infana brako supreniras en la aeron, supren supren, helikoptero kun kamerao kuplita al la nazo supozeble postiras ĝin de proksime kaj tiam ektondris aplaŭdoj ĉe la publiko sed virino sidanta inter la proletaĉoj komencis kriaĉi kaj plendi ke oni ne montru tion antaŭ la infanoj ne antaŭ la infanoj ke ne decas antaŭ la infanoj ĝis la polico fortrenis ŝin el la kinejo kredeble ŝi ne ricevis punon neniu atentas kion diras la proletaĉoj tipa proletaĉa reago ĉiu fajfas kaj neniam..."