Jen la ligilo al la pdf-dosiero (2,3 mb). Apude bildo de studo de Eckhard Bick pri la romano "1984", verkita en 1983. Agrablan (re-) legadon:

„... La Ministrejo de la Vero — Minivero, laŭ Novparolo — estis mirige malsimila al ĉiu alia objekto videbla. Ĝi estis enorma piramida konstruaĵo el scintilante blanka betono, turanta, terason super teraso, 300 metrojn supren. El kie Winston staris, estis nur eblete legi, faritaj sur ĝia blanka faco per elegantaj literoj, la tri sloganojn de la Partio.

MILITO ESTAS PACO

LIBERECO ESTAS SKLAVECO

SENSCIO ESTAS FORTO

Laŭdire, la Minstrejo de Vero enhavis tri mil ĉambrojn super la teretaĝo, kaj sube saman nombron da fortikaĵoj. Dise tra Londono estis nur tri aliaj konstruaĵoj similaspektaj kaj simildimensiaj. Tiel plene ili nanaspektigis la proksiman arkitekturon, ke de la tegmento de la Loĝejoj de la Venko oni povis vidi ĉiujn kvar samtempe. Ili estis la hejmoj de la kvar Ministrejoj, en kiujn la tuta registara aparato estis dividita. La Ministrejo de la Vero, kiu dediĉis sin al informoj, distrado, edukado, kaj la belartoj. La Ministrejo de la Paco, kiu dediĉis sin al la militado. La Ministrejo de la Amo, kiu dediĉis sin al la policado. Kaj la Ministrejo de la Abundo, kiu dediĉis sin al la ekonomio. Iliaj nomoj, per la Novparolo: Minivero, Minipaco, Miniamo, kaj Minibundo. ...“.