Bernard Golden (1925-2008) estis direktoro pri la ĝenerala vortaro de la Akademio de Esperanto, esperantologo, interlingvisto, verkisto de prozo kaj de ĉ. 2500 (!) fakaj artikoloj pri plej diversaj aspektoj de esperanta gramatiko kaj terminologio. Tre laŭdinda kaj salutinda bibliografio de liaj publikigaĵoj ĵus estas pretigita en elektronika formo. Ĉ. 800 el ili, do proksimume kvaronon, vi jam nun trovas en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA):

www.esperantoland.org/ebea