Johannes Dietterle (1866-1942) estas unu el la (tragediaj) herooj de Esperantujo. Se entute, oni hodiaŭ eble ankoraŭ memoras lin kiel redaktinto de la "Originala Verkaro de Zamenhof" (1929), kiun eĉ la (kutime malbone informita) Esperanto-Vikipedio nomas "unu el la plej gravaj verkoj pri Esperantismo". Sed Dietterle ankaŭ rigardis - strikte lingvo-science bien etendu - sub la jupoj de siaj samepokulinoj - kaj donacis al ni tiun ravaĵon kaj raraĵon: La (miascie) unuan bildvortaron de Esperanto, plenplena de objektoj, nocioj, vortoj, hodiaŭ apenaŭ plu konataj, ĉar ... eksmodaj. Do, who cares?, vi demandas. Nu, eble tamen, vi volas - inspirite de la belegaj fotoj de Trine - traduki la "Promenojn tra la Markio de Brandenburgio" ("Wanderungen durch die Mark Brandenburg") aŭ "Effi Briest" de Theodor Fontane (1819-1898) kaj vi estos feliĉa trovi eksplikojn pri mufo, banto, kurfeto kaj franĝo ... Vi trovas la virinajn vestaĵojn sub n-roj 28, 34, 21 kaj 11 en la apuda bildo (vd. rubrikon "dokumentoj").

Vestu vin varme

Bernhard

P.S. Intertempe Cezar publikigis du pliajn paĝojn el la bildvortaro, nome pri la urbo kaj "en la hotelo". La kovrilan paĝon vi trovas tie ĉi.