Bernardo's most read articles

  • Esperanta Vikipedio kun pli ol 450.000 artikoloj

    - 7 708 visits
    Kio? Ĉu vere? Ĉu mi ne legas sur ĝia ĉefpaĝo , ke temus pri iom malpli ol 130.000 artikoloj komence de majo 2010? Jes, vi pravas. Kaj ne, vi ne pravas. Vi pensas pri la esperanta Esperanto-Vikipedio, sed mi parolas pri la angla Vikipedio aŭtomate tradukita al Esperanto per WikiTrans . ...

  • Inter samideanoj - adventa rakonto

    - 7 664 visits
    " 90% de Esperanta Vikipedio " - asertas iu "MiaKaŝnomo" en la forumo de lernu.net - " ŝajnas al mi rubo. La ununuraĵo, kiun oni laŭ mi povus fari, estas komenci ĉion denove ... "

  • La mesia libro

    - 7 420 visits
    Broŝureto de nur ĉ. 110 paĝoj vekas fortajn emociojn. Ekestis grupo kun ĉiuj ecoj de sekto kaj emo al kruc-milito surbaze de ĝi. Kial tiu forto de "La bona lingvo" de Claude Piron? La respondo estas simpla kaj malagrabla: Ĝi estas "mesia libro" pri saviĝo el lingva malegaleco.

  • Literatura Mondo legebla en Interreto

    - 6 589 visits
    Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno ofertas skanaĵojn de niaj plej gravaj fruaj periodaĵoj, i.a. de La Revuo, Esperanto (UEA), Brita, Germana kaj Pola Esperantisto, Lingvo Internacia kaj Literatura Mondo. Sensacie! ...

  • 14.000 gazetoj el 120 jaroj

    - 6 465 visits
    Pli ol 14.000 periodaĵoj aperis en la unuaj 120 jaroj de Esperanto. Fine vi trovos ilin en la dikega bibliografio de HMM, Budapest 2010.

  • La esperanta meta-vortaro

    - 6 317 visits
    PIV kovras eble 20 elcentojn de la vorto-stoko registrita en dulingvaj Esperanto-vortaroj. La tuto de tiuj vortaroj kune formas virtualan "meta-vortaron" kun probable ĉ. 250.000 vortoj. La softvo Mobipocket Reader ebligas per unu sola serĉo konsulti ilin samtempe.

  • La du plej oftaj vortoj: "la" kaj "kaj" - iom pri oftec-vortaroj

    - 6 134 visits
    La unua oftec-vortaro de Esperanto, konata al mi, estas de S. Rublov el la jaro 1927 , aperinta okaze de la 40-jara jubileo de la Internacia Lingvo. Temas pri "Raporto pri nombrado de la vortaraj elementoj en 6 tekstoj cele al eltrovo de la plej oftaj por raciigi la lernadon ". Post 80 jaroj la celo restis la sama, sed la metodoj multe progresis ...

  • Ŭaŭ! ŭato, uato, vuato, vato, vatto, vatio, wato - ŭuj!

    - 6 094 visits
    Unu el la ŝatataj eternaj diskutoj inter fervoraj verdstelanoj estas la demando de antaŭvokala "ŭ" por transskribi anglan "w" kiel en la unuo de povo " watt " (energio de unu ĵulo dum tempo de unu sekundo). Nun la "bonlingva" guruo revarmigas la centjar-aĝan kaĉon. Malbonan apetiton!

  • Dankon pro 90.000 vizitoj

    - 6 019 visits
    Estis tempo aktualigi la indekson de miaj blogeroj. Jen pri kio temas: vortaroj, terminologio, historio de la Esperanto-Movado, satiro, infanoj, Berlino, ceteraĵoj kaj la "Fundamento de Esperanto". Dankon pro via daŭra intereso ...

  • Streichquartett |­ string quartet |­ arĉ-instrumenta kvarteto

    - 5 618 visits
    Vikia Vortaro ( ViVo ) estas "diskutejo, antaŭpreparejo por aliaj vortaroj kaj terminaroj kiel ReVo , Vikivortaro kaj la vortaro de Lernu ". Krome ĝi estas "Serĉilo en diversaj retaj vortaroj: ReVo , Vikipedio , Majstro , Lernu , Komputeko ". Ĉu taŭga?

  • PIV - la granda kuirlibro

    - 4 862 visits
    Sinjoro Claus C. Günkel estis la revizianto de la kulinaraj terminoj kaj krome de la trivialaj kaj vulgaraj vortoj por PIV 2002. En 1996 li iom raportis pri sia laboro kaj spertoj, intertempe jam forgesitaj kaj pro tio aktuale remarĉitaj kiel bifsteko de maljuna bovino. Ĉu ĉiu generacio devas mem bruligi la buŝon?

  • Unreliable, misleading, dilettantish, insignificant ...

    - 4 862 visits
    John C. Wells ' English-Esperanto-English Dictionary is the botch book of the year.

  • ".. malnova fot', .., mistika vizaĝ' .." - Marie Schrøder mortis antaŭ 100 jaroj

    - 4 817 visits
    En aŭgusto 1909, survoje al la Universala Kongreso en Barcelono, kie ŝi reprezentu la danajn esperantistojn, mortis Marie Schrøder en Svisio en la aĝo de nur 27 jaroj pro akcidento. Ailanto dankinde rememorigas pri ŝi.

  • Nova Esperanta Bildvortaro - ĉu havebla ankoraŭ en 2010?

    - 4 538 visits
    Petro de Smedt kaj Jozefo Horvath preskaŭ fintradukis la sesan eldonon de la Duden-Bildvortaro al Esperanto. Ni esperu, ke ĝi ankoraŭ aperos ĉi-jare.

  • Post 32 jaroj: Nova PIV praktikas spagaton

    - 4 326 visits
    En 2002 Bernhard Pabst recenzis la samjaran eldonon de Plena Ilustrita Vortaro (PIV 2002). La teksto aperis presite en Esperanto aktuell , la periodaĵo de Germana Esperanto-Asocio. Ĉar ĝi estas iom malfacile akirebla mi redonas ĝin tie ĉi. Intertempe aperis jam la eldono 2005 de PIV.

  • Kiu estas la originala Fundamento de Esperanto?

    - 4 279 visits
    Mi alkutimiĝis kontroli dubajn okazojn en la eldono de la Fundamento de 1905, skanita de Guglo . Sed - ho ve! - ĝi ŝajne ne estas la sama, kiun uzis Albault kaj Wüster. Kiu do estas la originala originalo? ...

  • La plej granda jura terminaro de Esperanto

    - 4 274 visits
    ... restis plej parte neeldonita. Temas pri la tajposkripto de László Dubravszky (forpasis 94-jara, la 30-an de oktobro 1999 en Budapeŝto).

  • El rojoj fariĝas rivereto aŭ kuniklo ne estas leporeto

    - 4 138 visits
    Plian fojon Marcos Cramer fuŝas Vikipedion, ĉi-foje li donkiĥotas kontraŭ rojo , duon-jarcenta vorto de Esperanto.

  • Via ideala ePIV – kiel ĝi aspektos?

    - 4 112 visits
    La elektronika PIV eluzos la potencialon de moderna komputoriko, estos havebla en lnterreto, por poŝtelefonoj kaj eble kiel eksterrete instalebla programo. ePIV havos forumon por ĉiu unuopa vorto, kiu ebligos diskuton pri diversaj terminoj. Kaj krome? Kion vi atendas de ĝi? Kion kapablas via ideala ePIV?

  • Kondratjev: Granda Vortaro Esperanto-Rusa 2006

    - 4 111 visits
    Apud la klasika vortaro de Bokarev intertempe ekzistas multe pli detala kaj ampleksa, moderna Granda Vortaro Esperanto-Rusa (GVER) de ing. Boris Kondratjev el Peterburgo kun laŭdire ĉ. 57.000 enskriboj.

625 articles in total