Pri la hungara juristo d-ro Ladislao Dubravszky nur malmulte estas konata. I.a. li verkis la ĉi-apudajn "Sugestojn por kompletigo de la jura/diplomatia terminaro", kiun eldonis - kun antaŭparolo de Ivo Lapenna - la iama Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ, kiu malaperis post la morto de Lapenna) en 1984 (recenzo en la iama "inter-monato", jan. 1986). La broŝureto en parto A enhavas "novajn vortojn" ne troveblajn en PIV 1970, en parto B "vastigojn de sencoj" ĉe kelkaj PIV-vortoj. Ekzemploj el parto A:

DETENTO. f. détente, a. 'détente', g. Abspannung [tiel, ĝuste Entspannung]. - Mildiĝo kaj rilaksiĝo de ekzistinta streĉita diplomatia aŭ politika situacio. Vorto de Prof. Ivo Lapenna [nek eniris PIV 2002, nek miascie iujn aliajn vortarojn (?)].

LOKOTENENTO. f. Lieutenant (Impérial), a. Lord Lieutenant (of Ireland), g. Statthalter. - Tre alta rango en la historiaj monarĥioj: personiganto de la suvereno (Imperiestro, Reĝo) en granda provinco, aneksita lando, transmara kolonia imperio kun duonsuverena agadsfero kaj guberna potenco [ne eniris la novan PIV-on, sed ekzemple Krause eo-de 1999, Hron eo-cz 2006 k.a.].

Tiu tamen estas nur malgranda ekstrakto el multe pli ampleksa terminaro kvinlingva (specimena paĝo dekstre). Ekzemplo:

talvego (ĉe riveroj)

  • f. thalweg (lit de la rivière) [laŭ Vikipedio thalweg aŭ talweg]
  • a. middle-course of river [laŭ Vikipedio thalweg]
  • d. Talweg
  • h. /a/ folyó középvonala

Tiu tre specifa geografia kaj geomorfologia termino german-devena, sed internaciiĝita havas ankaŭ juran signifon (limo kutime sekvas la talvegon de rivero). Ĝi troviĝas jam en Internacia Jura Revuo, poste en PIV 1970 kaj denove en la novaj eldonoj de 2002 kaj 2005, nun ankaŭ en Vikipedio (kun sufiĉe bona klarigo, ĝis nun ne jam fuŝita - sed post tiu artikoleto tio probable baldaŭ okazos).

Kiel oni vidas pligrandigante la specimenan paĝon 198, la terminaro estas ordigita laŭ la hungara alfabeto. Post közigazgatási hatóságok (administraciaj instancoj) sekvas közintézmenyek (publikaj institucioj) kaj közjog (publika juro, ŝtatjuro). Averaĝe 200 paĝoj do por la unua duono de la alfabeto, kaj fakte la tajposkripto ampleksas ĉ. 400 paĝojn, kiuj surhavas po 10 terminojn, sume do temas pri ĉ. 4000-4500 juraj terminoj aŭ almenaŭ terminoj, kiuj ankaŭ iel rilatas al jura praktiko de advokato, kiel ekzemple trafikakcidento kaj trafikpolico.

Simile kiel la Teknika Aŭto-Vortaro ankaŭ la Jura Terminaro de Dubravszky ne estas alirebla. Skani ĝin nur eblas kiel foto, sed pro la malbona teknika kvalito de la kopio ne kiel traserĉebla teksto. Dum la parto hungara -> Esperanto probable estas iom fidinda (?), la tradukoj al franca, angla kaj certe al germana ĉiukaze estas kontrolindaj. Ĉu tamen iu ŝatus ekagi sur tiu kampo? Ideale estus juristo, kiu parolas la hungaran.

Jen informcele ankoraŭ kelkaj aliaj juraj terminaroj, ordigitaj laŭ aperjaroj; la listo ne estas kompleta, ekzistas pliaj (ekz. Mildwurf 1946):

1931: Siebeck, Jura Vortaro Germana-Esperanta (antaŭparolo)

1986: Traxler, Jura Vortaro Esperanta-Ĉeĥa (vd. dekstre)

1987: Lapenna, Juraj Terminologiaj Problemoj

1989: Thom, Jura Terminaro

1989: Pabst, Juraj Terminoj

1990: Hoeg, Juraj Vortoj kaj Esprimoj

1991: Jackson: Anglajura Terminaro

1994: Horbaĉuk k.a., Jura Vortaro Esperanta-Rusa-Ukraina-Angla