Laŭ informo de sinjoro Gutiérrez la dua eldono de majo 2010 havas nun 472 paĝojn kompare al la 450 de la unua de junio 2007 (tiu sur la foto dekstre). Enestus "centoj da novaj vortoj, kaj multaj novaj sencoj aldonitaj al la jam ekzistantaj".

Sufiĉe nekutimas, ke plivastigita eldono de Esperanto-vortaro povas aperi post eĉ ne tri jaroj, gratulon! Ĉar por la direkto hispana al Esperanto krome ekzistas la Granda Vortaro de De Diego, la parto Esperanto-hispana de la Amika Vortaro estas pli ampleksa ol kutimas por poŝ-vortaro por iom ekvilibrigi la mankon de Granda Vortaro Esperanto-Hispana. Ŝajne la nova eldono estas plia prepara paŝo al tiu celo. Ni vidu, ĉu ni post kelkaj jaroj ankoraŭ spertos alian agrablan surprizon.

Gratulojn al la hispanaj samideanoj, kiuj de nun disponas pri eĉ pli utila vortaro poŝ-formata, kiu pro tio espereble estos daŭra akompananto, alivorte "Amika Vortaro"!