Griza ĉielo, malvarma pluveto kaj malplena dizelujo - jen la bazaj datumoj, kiam Esperanto ekflosis okcidenten la 1-an de majo. En la Bollmann-urbo Brandenburg apud Havel la benzinejo estas malplena. Tra la germana Mezlanda Kanalo (rigardu la fotojn) ĝi pasis la riveron Elbo sur ŝip-ponto proksima de Magdeburgo. Hanovro, Monastero, fine la Ruhr-regiono estis pluaj etapoj. Tra la larĝa Rejno kun multaj ŝipegoj kaŭzantaj danĝerajn ondojn por malgranda boato, Esperanto atingis Nijmwegen en Nederlando. El Rejno fariĝis la rivero Waal, laŭ la Waal-Maas-kanalo la boato atingis la Mozon kaj ankris en Mastriĥto (Nederlando) aŭ - eble pli grave - la ŝipistoj fine atingis varman duŝon!

Suden laŭlonge de la Mozo Gabi kaj Roland pasis la (ne rimarkeblan) limon al Belgio kaj daŭrigis ĝis Lieĝo. Ĉar la kluzoj en Ardenoj estas fermitaj kaj pro tio la vojo tra la Vogeza kanalo en la francan riveron Saono blokita, la berlinaj maristoj (aŭ ĉu pli ĝuste riveristoj?) devis ŝanĝi vojaĝ-planon kaj akvo-vojon. Nun ili sekvas itineron tra Namur al la belga-franca landlimo apud Givet, de tie en la Marnon kaj plue al Parizo. Probable de tie ili sekvos Canal lateral de Loire (Luaro). Sed kiu scias, kiuj malhelpaĵoj ankoraŭ ekaperos?

Se vi loĝas apud la itinero kaj ŝatus renkonti Gabi kaj Rolandon, bv. kontaktu ilin tra la Ipernity-spaco de Rolando aŭ per poŝ-telefono 0049 160 71 12 247.