Bernardo's articles concerning...

  • Esperanto zwitschert

    - 25 Nov 2010
    Der 15. Dezember ist traditionell Festtag in Esperanto-Land. Erstmals verabredet sich die weltweite Gemeinschaft zu einer globalen Fête - per Twitter.

  • Nova GDEF de Waringhien: danko daŭra

    - 26 Jun 2010
    Grupo de franc-parolantoj aktuale laboras pri modernigita reta versio de la klasika kaj influ-hava Grand Dictionnaire Espéranto-Francais de Gaston Waringhien (1955-1976). Multo restas ankoraŭ farenda, sed jam la nuna stato estas tre promes-plena kaj kuraĝiga.

  • Esperanto atingas Ardenojn

    - 13 May 2010
    La motor-boato "Esperanto" forlasis Berlinon je la 1-a de majo direkte al suda Francio. Tra Nederlando kaj Belgio ĝi nun atingis Lieĝon, sed - ho ve - la kluzoj en la ardena montaro estas fermitaj. Akompanu kapitaninon Gabi kaj help-mariston Rolando tra Mozo en Marnon al Parizo.

  • Ĉu vi scias, kiom mi amas vin?

    - 06 Feb 2010
    "La eta leporo devis iri al la lito, sed li tenis sin ankoraŭ tre forte ĉe la longaj oreloj de la granda leporo. La eta leporo volis fakte esti tre certa, ke la granda leporo bone aŭskultis lin. "Divenu kiom mi amas vin", li diris." - la fama infanlibro en esperanta traduko ...

  • "Kanajloj!... Gluuloj!... Senŝuuloj!..."

    - 17 May 2009
    Trogloditoj!... Ĉuk-ĉuk-ŝaftoj!... Sovaĝuloj!... Aztekoj!... Ranoj!... Tapiŝvendistoj!... Ikonoklastoj!... Sentaŭguloj!... Ektoplasmoj!... Rivermaristoj!... Volapukistoj!... Galeopitekoj!... Leptinotarsoj!... Fuĝuloj!... Makakoj!... Parazitoj!... Vafloferoj!..." - ĉu vi rekonis la afablulon? 'stas kapitano Hadoko el la bildstria rakonto (komikso) "Tinĉjo kaj Miluo". Martin Weichert prezentas belan kaj ŝatindan superrigardon pri la ĝenro en Esperanto - nepre ne nur por infanoj ...

  • Sonĝe sub kork-arbo - Ferdinando la Taŭro

    - 31 Jan 2009
    „La aliaj etaj taŭroj, emis kuri kaj salti kaj kap‑karamboli, sed ne Ferdinando. Sidi trankvile kaj flari la florojn ege plaĉis al li ...“ La usona rakonto por infanoj estas de 1936 kaj filmigita de Walt Disney en 1938 ( http://de.youtube.com/watch?v=CGTVRbpAuRo ). Lee Miller el Usono tradukis ĝin al Esperanto kaj Arlyn Kerr el Seatlo arranĝis ĝin tiel, ke oni povas anstataŭigi la anglan tekston per la esperanta en la usona eldono. Mi tre dankas al Arlyn pro la afabla permeso prezenti al vi tie ĉi „Ferdinando, la Taŭro“, „Ferdinando la Feroca kaj ĉiuj Banderilleros timis lin kaj la Picadores timis lin kaj la Matadoro rigidiĝis pro timo.“ ...

  • Bollmann - stranga malheroo el Brandenburgo

    - 15 Aug 2009
    Ĉ. 60 km okcidente de Berlino, proksimume inter la urboj Nauen kaj Brandenburgo troviĝas bela lago Beetzsee . Ĝi estas konata pro la mok-kanto pri la frizisto " Fritze Bollmann " (1852-1901), loka malbonŝanca famulo kaj strangulo, bedaŭrinda ofta viktimo de (infana) moko. Ok de siaj 11 infanoj mortis, pro ekonomiaj problemoj li ekdependiĝis je alkoholo. Ekzistas multaj variaĵoj de la kanto, ankoraŭ nuntempe konata en la regiono. Unu el ili Karl Vanselow tradukis al Esperanto (Nia Lingvo Esperanto, Berlino 1952, n-ro 30).

  • Kokkathundazenas kvaro - ektimiĝas rabistaro

    - 27 Nov 2009
    " La Bremenaj Urbmuzikantoj " estas unu el la plej konataj germanaj fabloj, konata al ĉiu infano ĉi-landa. La maljunaj, kadukaj azeno, hundo, kato kaj koko, forpelitaj de siaj mastroj, ĉar ne plu "utilaj", fortimigas rabistojn kaj liberigas la urbon Bremeno de tiu plago. ...