Bollmann

Ĉe la lago estas loko,

Kie Bollmann laŭ inklin'

Fiŝojn kaptis per la hoko,

Tio tre amuzis lin.



Bedaŭrinde iun tagon

Falis li de tiu sport'

En la malsekegan lagon,

Tio estis lia mort'.



Alveninte en la domo

De l' ĉielo diris li:

"Bollmann estas mia nomo

Kaj razisto estas mi".



"Jes por vi ni lokon trovos",

Ridis Petro kun favor',

"Kaj vi tuj min razi povos,

Por ne esti sen labor' ".



Bollmann Petron do ekrazis,

Sed, ho, kiam la tortur'

De ĉi tiu far' okazis,

Kriis Petro pro terur':



"Mil diabloj! Bollmann, ĉu ĉi

Tion razi nomas vi?

Mi ĉi tion nomas buĉi.

Tuj forigu vin de mi!



Malaperu! Kaj sur-tere

Gratu plu! Post tiu ĉi

Prov' de via pov' prefere

Kresku pleno-barb' al mi."



Bollmann fariĝis iel prototipo de bonvola, sed nelerta, tamen akceptita kaj ŝatata brandenburgia vilaĝano aŭ eturbano. Hodiaŭ ekzistas Bollmann-fontano en la urbo Brandenburgo, pluraj stratoj estas nomitaj laŭ li, same kiel trinkejoj, klubo de amikoj de la (daŭre malvenkanta) Berlina futbala klubo Herta BSC, eldonejo de la fiŝkaptista asocio ktp. Ekzistas novelo kaj filmo pri li, eĉ premio de la urbo Brandenburgo por honor-ofica laboro favore al i.a. infanoj, junuloj, edukado kaj kulturo nomiĝas "La Ora Bollmann". Jam en 1927 oni nomis junularan feriejon ĉe la "Bollmann-lago" Beetzsee "Bollmannsruh" (ripozejo de Bollmann), kvankam li tie probable neniam estis.

Strange: La homoj, kiuj tiel malafable, ja kruele kondutis kontraŭ la honestan drinkulon malbonŝancan, dum li vivis, post lia morto des pli honoras lin. Ĉu eble, ĉar plej multaj el ni estas ĉiam ankaŭ etaj Bollmann-oj, baraktantaj kun la batoj de la sorto? Aŭ ĉar fine estis Bollmann, kiu pro sia nelerteco zorgis, ke Sankta Petro, kiu gardas la Ĉielan Pordon, havas tiel belan blankan barbon?

Kiu ŝatas legi la germanan originalon en (pli longa kaj nuntempa) versio klaku al la germana Vikipedio. Ĝi estas en la loka dialekto de la simplaj homoj el la regiono kun la tipaj eksternormaĵoj kiel "liebe Leute rettet mir" (dativo "mir" anstataŭ la "ĝusta" akuzativo "mich"), "ick" anstataŭ "ich", "jibt" anstataŭ "gibt", "Deubel" anstataŭ "Teufel" ktp. La - tre simplan kaj facilan - melodion vi trovos tie ĉi.

Bonan amuziĝon - kaj unue lernu naĝi, se vi volos fiŝkapti sur lago en Brandenburgio!