La Historio de

FERDINANDO

Verkis Munro Leaf
Tradukis Lee Miller

Iam en Hispanujo vivis eta taŭro kiu nomiĝis Ferdinando. La aliaj etaj taŭroj, kun kiuj li vivis, emis kuri kaj salti kaj kap‑karamboli, sed ne Ferdinando.

Sidi trankvile kaj flari la florojn ege plaĉis al li. Lia plej ŝatata loko estis ĝuste tie, en la paŝto-kampo, sub kork-arbo. Tiu estis lia plej ŝatata arbo, kaj li sidis en la ombro la tutan tagon, kaj flaris la florojn.

Foje lia patrino, kiu estis bovino, maltrankviliĝis pri li. Ŝi timis ke li sentus sin sola, sen kunuloj. “Kial ne kuri kaj ludi kun la aliaj etaj taŭroj kaj saltkuri kaj kap‑karamboli?” ŝi demandis. Sed Ferdinando kapneis. “Pli plaĉas al mi esti ĉi tie kie mi povas sidi trankvile kaj flari la florojn.”

Lia patrino vidis ke li ne sentis sin sola, kaj pro tio ke ŝi estis komprenema patrino, kvankam ŝi estis bovino, ŝi lasis lin sidi tie kaj feliĉi.

Pasis la jaroj, kaj Ferdinando kreskis kaj kreskis ĝis li iĝis granda kaj fortika.

Ĉiuj aliaj taŭroj kiuj kreskis kun li en la sama paŝtejo batalis unuj la aliajn dum la tuta tago. Ili kap-batis unuj la aliajn per la kornoj. Kion ili plej avidis estis ke iu elektu ilin por batali en la taŭro-ludoj en Madrido.

Sed ne Ferdinando — li ankoraŭ preferis sidi trankvile sub la kork-arbo kaj flari la florojn.

Iun tagon venis kvin viroj kun strangaj ĉapeloj por elekti la plej grandan, rapidan, kaj fortikan taŭron por batali kontraŭ la aliaj taŭroj en Madrido.

La aliaj taŭroj kuris, snufegis, kapfrapis, kaj saltadis tiel ke la viroj taksu ilin tre, tre fortaj kaj minacaj kaj elektu ilin. Ferdinando konsciis ke ili ne elektos lin, do al li estis egale. Tial li vagis al la kork-arbo por sidi.

Li ne rigardis kien li sidiĝis kaj anstataŭ sidiĝi sur la plaĉe malvarmetan herbaron en la ombro li sidiĝis sur burdon.

Nu, se vi estus burdo, kaj taŭro sidiĝus sur vin, kion vi farus? Vi pikus lin. Kaj precize tion faris tiu ĉi burdo al Ferdinando.

Ho ve! Kia doloro! Ferdinando eksaltis kaj snufegis, li ĉirkaŭkuris spirege snufegante, kap‑frapante kaj stamfante la teron kvazaŭ frenezulo.

La kvin viroj vidis lin kaj ĝoje ekkriis: Jen la plej granda kaj plej minaca taŭro el ĉiuj. Perfekta por la taŭro‑ludoj. Do ili forportis lin per ĉaro por la tago de taŭro-ludoj.

Kia tago ĝi estis! Flagoj flirtis, bandoj ludis … kaj la belaj virinoj portis florojn en la hararoj.

Venis parado en la stadionon.

Unue venis la Banderilleros —kolerigistoj— kun longaj akraj pingloj ligitaj al rubandoj, por piki la taŭron kaj kolerigi lin.

Poste la Picadores —pikistoj— kiuj rajdis magrajn ĉevalaĉojn kaj ili havis longajn lancojn por piki la taŭron kaj eĉ pli kolerigi lin.

Laste la Matadoro, la plej fiera el ĉiuj —li taksis sin tre bela kaj li riverencis antaŭ la virinoj. Li portis ruĝan pelerinon kaj glavon, kaj estas li kiu devus piki la taŭron laste.

Poste sekvis la taŭro, kaj vi ja scias kiu ĝi estis, ĉu ne? FERDINANDO

Ili nomis lin Ferdinando la Feroca kaj ĉiuj Banderilleros timis lin kaj la Picadores timis lin kaj la Matadoro rigidiĝis pro timo.

Ferdinando kuris al la mezo de la areno kaj ĉiuj kriis kaj aplaŭdis ĉar ili supozis ke li batalos feroce kaj kapbatos kaj snufegos kaj minacos per la kornoj.

Sed ne Ferdinando. Kiam li alvenis en la mezon de la areno li vidis la florojn en la hararoj de la virinoj kaj li sidiĝis kviete kaj flaris. Li ne batalis, nek atakis feroce, malgraŭ ĉiaj instigoj. Li nur sidadis kaj flaradis. Kaj la Banderilleros koleriĝis kaj la Picadores eĉ pli koleriĝis kaj la Matadoro tiom koleriĝis ke li ploris, pro tio ke li ne povis montri sian lertecon per pelerino kaj glavo.

Do ili devis porti Ferdinandon hejmen. Kaj kiom mi scias, li sidas tie ankoraŭ, sub la plej ŝatata kork-arbo, flarante la florojn tute trankvile.

Li ege feliĉas.

LA FINO

P.S. Certe vi komprenis mian travideblan alludeton titolan al la originala fabel-ludo "Sonĝe sub pomarbo" (1930, 1958) de Julio Baghy (1891-1967).