TAV havas longan historion spureblan ĝis la 1960-aj jaroj, kiam aperis ĝia nukleo kiel aŭto-terminareto en Aŭto-Revuo, poste en broŝuro de la Itala firmao FIAT. Iam oni planis aperigi ĝin ĉe la Nederlanda eldonejo Kluwer, kiu ankaŭ prizorgis la multlingvan Internacian Komercan-Ekonomikan Vortaron (IKEV). Tiu projekto tamen ne realiĝis. En 1985 la originalo iris al Angelo Todorov, por ke li publikigu ĝin en Bulgario. De tiam oni nenion plu aŭdis de ĝi. 1994 mi akiris (teknike tre malbonan kaj ne skaneblan) kopion de la tajpita manuskripto.

Ĝi ampleksas pli ol 6100 terminojn laŭ jena tipo:

5836 - ventŝirmilfostgarnaĵo, intern -[tiel!]

a windshield pillar trim, inner -

f garnissage de montan intérieur de pare-brise

g Windschutzscheibesäule [tiel!], innere Verkleidung der -

h montante de parabrisas, revestimiento interior de -

i

n windschermstijl, binnenbekleding v.g.-

Jam nur tiu ekzemplo montras ecojn kaj mankojn de la terminaro: sep-lingva (Esperanto kaj Angla, Franca, Germana, Hispana, Itala kaj Nederlanda), sen difinoj, sen desegnoj. Bazo ne estas nocioj, sed etno-lingvaj (kiuj?) termi­noj. Multaj eraroj en la etno-lingva parto (se entute, devus esti Windschutz­scheiben­säule, probable tamen tute alia termino), tre malbona stilo de la Esperantaj terminoj („ventŝirmilfost­garnaĵo“). Mal­graŭ ĉio: Jen manuskripto de 282 paĝoj en formato A5 kun multaj interesaj terminoj. Ĉu inter niaj aktiv­uloj ne estas iu(j), kiu ŝatus repreni la taskon kaj helpe de ĝi prepari (multe pli mal­grandan aŭ kun malpli da lingvoj) aŭtomobilan terminaron?



Ekesto: Aŭto-Revuo 1965

La unua parto jam aperis en 1965 en la unua numero de "Aŭto-Revuo - organo de Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista" (IKEA) el Wilrijk apud Antverpeno (Flandrio). Dekomence oni aldonis esperantajn tradukojn al kvinlingva listo. Kaj dekomence estis ne malmultaj eraroj en la listo. Vd. ĉi-dekstre "acido - [de] Saüre" anstataŭ la ĝusta "Säure".

Bazo ŝajne estis iu listo de terminoj (ĉu eble de FIAT?) kun perbildaj difinoj.



Jen unu el pluraj bildtabuloj kun la tradukoj el numero 2 de Aŭto-Revuo. Mi ne estas teknikisto kaj ne kapablas prijuĝi fake. Sed kiel laikulo mi konas la nomon "Differential" aŭ "Differantialgetriebe" por n-ro 11 "diferencialo". "Ausgleichgetriebe" eble estas ĝusta, sed ĉiukaze ne la ĝenerallingva termino.

Entute mi posedas 11 kajerojn, la lasta estas de septembro 1967. Trovanto de IEMW nur indikas "aperis 1965-1967", sed ne la nombron de la kajeroj. 11 kajeroj povas do esti kompleta kolekto, aŭ povas manki iu n-ro 12 (?).

Jen pliaj hazarde elektitaj bildo-tabuloj el n-ro 9 kaj el mia lasta numero 11.















Posteulo de la trijara Aŭto-Revuo en sama stilo kaj grafiko estis "Esperanto-turismo", same el Wilrijk, de kiu tamen nur aperis du numeroj en 1967 - sen la aŭto-terminaro.