La angla havas specifan fonemon "w" en vortoj kiel Watt (la skota inĝeniero James Watt, laŭ kiu la unuo de povo estas nomita), wharf (speco de kajo), west (okcidento), Whig (iama brita politika partio), Botswana k.m.a. La prononco estas simila al ŭa, ŭe, ŭi, ŭo, ŭu.

La Fundamento (1905) enhavas 52 vortojn entenantaj la literon "ŭ". Temas pri 50 vortoj kun "aŭ" kaj du kun "eŭ", nome Eŭropo kaj leŭtenanto. Ekzemplo por antaŭvokala ŭ ne ekzistas en ĝi.

Sed jam tri jarojn poste Rollet de l'Isle lanĉis la wharf-diskuton en sia Marista Terminaro (1908) kaj proponis waĉo (watch), warfo, westo, winĉo (winch) kiel "novaj teknikaj vortoj". Rhodes (Vortaro Angla-Esperanta 1908) notas ŭato kaj ŭatmetro, Boirac en sia inventario de la tiama esperanta meta-vortaro (Plena Vortaro 1909) komentas ĉe "ŭ": "ĝia uzado kiel komenca litero ne ŝajnas rekomendinda" kaj en artikolo pri "w": "W, ne Esperanta, preskaŭ internacia, uzata de kelkaj aŭtoroj ĉe la komenco de vortoj anstataŭ ŭ aŭ v ...". Verax opinias en sia Enciklopedia Vortareto: "Oni rimarkos ... la uzon de la litero w [... neesperanta] en kelkaj vortoj de angla deveno internacie uzataj. Ŝajnas al ni nekonsilinde anstataŭigi tiun literon kiel komencliteron per ŭ, kiun Esperanto uzas nur post la vokaloj a kaj e. ...". Fine Grosjean-Maupin, en sia Suplemento al la Vortaro Esperanto-Franca (la "avino" de nia PIV) en 1910 donas ĝis tiam plej longan liston de w-vortoj: Walo aŭ Welo (brita etno, Welsh), wanto (ŝipa stajo), wigo (la iama brita partio), wisto (iu kartludo). Ĉe "w" li difinas: "w. litero kiu prononciĝas kiel konsonanta u (ŭ, angla w) uzata anstataŭ la komenca ŭ aŭ anstataŭ v en la kombinoj kv, gv apartenantaj al unu sama silabo".

Sekvis Ido kaj mondmilito. En la intermilita periodo oni preferis diskuti pri aliaj aspektoj (neologismoj!), post la dua mondmilito pri -ata/-ita. La diskuto de ĉ. 1910 jam estis plej parte forgesita, la malnovajn vortarojn povis konsulti nur malmultaj. En 1973 Ak. André Albault resumis la demandon kaj singarde - en formo de demando - denove pledis por "w" anstataŭ antaŭvokala "ŭ" [1]. En la 1980-aj la usona Ak. Bernard Golden revarmigis la temon, tiam sub la batal-krio "ĉu Bocvano aŭ Bocŭano?" kaj pledis por "Ŭaŝingtono", "Ŭagaduguo", "Sŭazilando", "Gŭatemalo" ktp., (i.a.) ĉar Zamenhof uzis la son-imitojn "ŭa" kaj "kŭaks" [2].

"Freŝa" (nu ja) vento venis per orient-aziaj, tiu-epoke precipe ĉinaj lok- kaj person-nomoj (Ŭaĉango, Ŭehajŭejo), sed ankaŭ japanaj konceptoj (ŭabio). Kaj en 2010 Ak. Renato Corsetti, tag-nokte strebanta "maleŭropigi" Esperanton nun do proponas la vjetnamismojn nŭokmano kaj kŭanhoo. En sia konata "profunda" (nu ja) maniero li do "klarigas" al la verdstelaj amasoj:

Mi scias pri la tradicia rusa-germana traktado de ŭ post konsonanto, kaj iugrade aprobas ĝin almenaŭ por la jam tradiciaj vortoj (Gvatemalo, ktp.). Aliflanke estas tre malfacile klarigi tiun regulon al ekstereŭropanoj, pro kio nun mi emas akcepti ĝin en nŭokmano kaj kŭanhoo. La afero ankoraŭ ne estas definitive solvita, mi pensas.

Ŭaŭ! Ŭuj! Imprese!

Dum kara Renateto, nia eminenta sekretario de la eĉ pli eminenta Akademio de Esperanto ankoraŭ defendas vjetnaman kulturon, vi kaj mi povas fari tion, kion simplaj esperantistoj faras de cent jaroj: eviti la demandon. Por la vjetnama fiŝ-saŭco nước mắm ("nŭokmano"), uzata kiel spicaĵo en multaj pladoj de la tiea kuir-arto, ili - nur ekzemple - diras "fiŝ-saŭco" kaj tiel evitas "diskriminacii" kontraŭ similaj fiŝ-saŭcoj en la kuir-artoj de Tajlando, Birmo, Kamboĝo, Laoso, Indonezio ktp., kie ili nomiĝas nam pla (น้ำปลา), ngan bya yay, nam pa, padaek, teuk trei ktp. Por la unuo de povo Watt ili - laŭ vetero kaj cetero - elektas unu el la formoj ŭato, uato, vuato, vato, vatto, vatio, wato - kaj krome iras al karaoko en parko. Svarmas diletantoj ankaŭ tie, sed ili estas pli amuzaj.

----

[1] Albault, A[ndré]. Du literoj - multaj problemoj - pri la esperantaj j kaj ŭ. En: Scienca Revuo vol. 24 (1973), n-ro 2/3 (100/101), p. 51-64.

[2] Golden, Bernard. Refuto de la tezo de A. Albault kontraŭ la uzo de "ŭ" antaŭ vokalo. En: Eichholz, Rüdiger (ed.). Akademiaj Studoj 1985, p. 25-27. Komparu ankaŭ Golden, Bernard. La uzo de "ŭ" en la transskribo de koreaj propraj nomoj. En: Espero el Koreujo julio / aŭg. 1984.