La "Tabelo de enhavo"

En la Antaŭparolo Zamenhof skribas:

"... la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1.) La 16-regula gramatiko; 2) la « Universala Vortaro »; 3) la « Ekzercaro ». Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn [! kursivo en la originalo] por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj [!]; ..."

Kaj en la lasta frazo Zamenhof daŭrigas:

"Leĝan [!] sankcion ili [liaj ideoj pri la Fundamento] ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita."

Kiel konate, tiel okazis. Per la Bulonja Deklaracio la esperantistoj akceptis "tiun ĉi verkon", nome do Gramatikon, UV kaj Ekzercaron kune kun la Antaŭparolo kiel "Fundamento de Esperanto" (1905). La enhavo-tabelo do klare ne apartenas al la Fundamento, eĉ se ĝi troviĝas en la 1-a eldono Parizo 1905. Tiel avertas la reta eldono kaj ankoraŭ multe pli precize la libroforma, kiun oni prefere konsultu:

"... Aliparte, de la volumo de 1905, ni [= Albault] forigis ĉion, kio ne strikte apartenas al la Fundamento difinita de Zamenhof mem en la Antaŭparolo (A 11, 2): Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro kune kun la Antaŭparolo. Do, ni devis elĵeti reklampaĝon kaj la ĝeneralan titolpaĝon, reklamteksteton pri la Fundamenta Krestomatio ... kaj fine la Tabelon de enhavo ... Ilia ĉeesto klarigas, kial Wüster (1923) kaj pli frue Stojan (1912) erare alkalkulis unu kaj eĉ du pliajn vortojn (krestomatio kaj kompanio) al la nombro de la Fundamentaj vortoj. ..." (10-a eld. Pizo 1991, p. 26-27).

Banalaĵo, ĉu ne? La reklamo pri la Krestomatio, kiun enmetis la kompanio Hachette, ne apartenas al la kvazaŭ-leĝa Fundamento, eĉ se ĝi troviĝis en la sama libro. Same staras la afero pri la enhavo-tabelo.

Ĉu etno-nomoj kun majuskloj?

Sed nun rigardu, kion la sama Ak. André Albault, kiu verkis tiun klarigon, skribis en "Antaŭvorto al la 10-a eldono" (1991):

"[1] Preparante tiun ĉi eldonon de la Fundamento, ni [Albault] faris al la 9-a eldono [1963] entute ok korektojn, specife al la etno-nomoj en paĝoj 142, 163, 165, 168, 205, 212, 226. Tiel "angl' (o)" fariĝas "Angl' (o), "franc' (o)" fariĝas "Franc' (o)", ktp. [= Germano, Hispano, Polo, Ruso, Turko]

[2] Tiu korektado, nome la majuskligo de la etno-nomoj, estis farita konforme al la vort-listoj kuŝantaj sur paĝoj 50 (104), 70 (124) kaj 74 (128), kaj ankaŭ al la Tabelo de Enhavo [!] sur paĝo 179 (233).

[3] La etno-nomoj estas kolektivaj propraj nomoj aŭ "apelativoj", laŭ la termino sub kiu mi [Albault] priskribis aliloke tiun nom-klason: kiel tiaj ili ricevu majusklon konforme al la Fundamento.

[4] Plie estas pli bone kaj ofte pli klare, kiel montris Waringhien (PIV) kaj kiel sugestas la Tabelo de Enhavo [!] de la Fundamento mem, ke la rekte derivitaj adjektivoj konservu tiun majusklon.

[5] Ekz-e la Angla, la Franca: cetere neniu povas nei, ke lingvo-nomoj estas veraj propraj nomoj, eĉ se ni plej ofte disponas nur pri adjektivoj por ilin nomi: tamen estas kelkaj ŝatindaj substantivoj, kiel Esperanto, Sanskrito, Latino, por citi nur la plej konatajn."

Albault do pledas skribi anstataŭ "La angla reĝino parolas la francan", la frazon tiel: "La Angla reĝino parolas la Francan". Ĉu prave el la vidpunkto de la Fundamento?

Ĉu regulo pri majuskloj en la Fundamento?

1.) Eksplicitan regulon la Gramatiko ne enhavas. Oni devas dedukti el la ekzemploj de la Ekzercaro.

2.) La Tabelo de Enhavo, al kiu Albault referencas dufoje [!] en paragrafoj [2] kaj [4], ne apartenas al la Fundamento same kiel la reklamo de la kompanio Hachette. Temas pri ekster-Fundamenta argumento.

3.) "pli bone kaj ofte pli klare" estas ekster-Fundamenta argumento (eĉ se mi persone konsentas pri ĝi).

4.) Restas "la vortlistoj kuŝantaj sur paĝoj 104, 124 kaj 128", nome vort-klarigoj fine de §§ 20, 34 kaj 37 de la Ekzercaro, kvar okazoj de etno-nomoj kun majuskloj:

  • uj - ... Turko Turc - Turkujo Turquie ... Turko Turk - Turkujo Turkey ktp. (same por germana, rusa kaj pola) (§ 20, p. 104)
  • Hispano Espagnol - Spaniard - Spanier ktp. (§ 34, p. 124)
  • Germano Allemand - German - Deutscher ktp. (§ 34, p. 124)
  • Franco Français - Frenchman - Franzose ktp. (§ 37, p. 128)

Kontraŭ ili staras multaj frazoj el la Ekzercaro mem, ekzemple en

  • § 16: "Ili estas rusoj."
  • § 16: "ruso - russe | Russian | Russe | русскій | rossjanin".
  • § 27: "La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, ...)", do ne "Rusoj aŭ Poloj".
  • § 27: "polo - Polonais | Pole | Pole | Полякъ | Polak".
  • § 34: "Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron".
  • § 36: "La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo."
  • § 36: hebreo - juif | Jew | Jude | еврей | żyd.
  • § 37: "Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj."
  • § 40: "La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo."
  • ktp.

Kiu ŝatas, povas daŭrigi serĉante je etno-nomoj en la Ekzercaro.

Provizora resumo

  1. Eksplicita regulo pri uzo aŭ ne-uzo de majuskloj ĉe etno-nomoj kaj ties derivaĵoj mankas en la Fundamento.
  2. La troveblaj ekzemploj en la Ekzercaro foje uzas, foje ne uzas majusklojn ("la hebreoj estas Izraelidoj"). Temas pri unu el pluraj norm-kolizioj en nia "lingvo-konstitucio". Por kohere solvi ĝin necesas pli detala studo.
  3. La referenco al la "Tabelo de Enhavo de la Fundamento mem" ŝajnigas esti argumento surbaze de la Fundamento. Fakte ĝi tia ne estas, ĉar la enhavo-tabelo ne apartenas al la Fundamento, eĉ se ĝi troveblas en la sama libro publikigita en 1905.