Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: Cezar-poemotraduko

  • Eriko Pene: Rendevuo (rimpoemtraduko)

    - 26 Aug 2012
    Englischer Garten (München)  von Fritz  Geller- Grimm
    Eriko Pene Rendevuo Atendas mi sen emo en civitanĝardeno al la amata in'. Mi estas pred' por nuloj, por burĝoj sen skrupuloj kun larĝaj pug' kaj sin'. Bieroĝoj' senstope, jen ge', jen tri', kvarope. Paroloj pri la mon'. Edzin', pri l' dom' konvinkas. Filinoj akvon trinkas. Ŝpic' bojas en la fon'. La kelnerinoj sprintas, la manĝilaroj tintas. Ĉieloblu' sen fin'. Atendas mi kun emo en civitanĝardeno al la amata in'. Erich Mühsam Ren…

  • Charles Bukowski: "Tra la cellinio" (prozpoemtraduko)

    - 09 Apr 2014
    Posada: biciklistoj, cyclists
    Charles Bukowski Tra la cellinio La mortulĉaro veturas tra la ĉambro, kun la senkapigitoj, la perditoj, la freneziĝintaj vivantoj. La muŝoj estas gluantaj buloj, ili ne povas levi plu la flugilojn. Mi observas oldulinon, kiu batatdas katon kun balailo. La vetero ne estas eltenebla, jen malica truko de la kara Dio. La akvo en la neceseja sidilo solviĝis en aeron, la telefono sonorilas apenaŭ aŭdeble, la malgranda laciĝinta marteleto tremetas ĉe la sonorilo. Mi vid…

  • Hans Sahl: La lastaj (prozpoemtraduko)

    - 14 Jan 2009
    The last pages
    Hans Sahl Die Letzten Ni estas la lastaj. Eldemandu nin. Ni estas kompetentaj. Ni portas la notfolian keston kun la persekutleteroj de niaj amikoj antaŭ ni, tiel, kiel kolportisto sian vendokeston. Esplorinstitutoj aspiras pri la tolaĵkalkuloj de perdiĝintoj. Muzeoj konservas la kapvortojn de nia agonio kiel relikvoj sub glaso. Ni, kiuj disipis nian tempon pro kompreneblaj kaŭzoj, fariĝis la brokantistoj de la nekomprenebla. Niaj sortoj estas protektataj kiel monumentoj.…

  • Harry Martinson: Anjo (prozpoemtraduko)

    - 09 Jul 2014
    spikokampo
    Harry Martinson Anjo Anjo, brilokulo. Ĉu vi ankoraŭ memoras pri tio ? Ni estis tiam sepjaraj. Ni kaŝis nin en la sekalokampo, sur granda ŝtono, nomata „monteto de l’ gigantoj“. Ĉirkaŭ ni flavis la torento de l’ sekalo. Ĉirkaŭ ni estis la flava golfo de l’ sekalo, kiu ĉirkaŭbrakis la lange longan duoninsulon de l’ abia arbaro. Anjo, ĉu vi ankoraŭ memoras pri la ruĝa buo de l’ kabano sur la kabo Horn de l’ arbaroj ? Ĉirkaŭ nia soleca insulo kaŝe flustris la spikoj, mi kisis via…

  • Paul Nougé: Ĉeesto (prozpoemtraduko)

    - 20 Jun 2015
    Paul Nougé: Ĉeesto
    Paul Nougé Ĉeesto La ĝardeno apogas sin kontraŭ la fenestro per sia odoranta abundo. La nokto venas delikate, por apogi sin al la ĝardeno. Manjo (ŝi sidas ĉe la fenestro) malfermas iom sian robon, ŝiaj ŝultroj nudiĝas. Ŝi atendas ĉe la turnokurbiĝo de l' nokto. Ŝi atendas. Ŝi movas fingron lante laŭ siaj lipoj. Ŝiaj fingroj sur ŝiaj lipoj faras la silentosignon. Ŝi atendas. Ŝi tuŝe movas siajn fingrojn laŭ la hararo, trans la brakojn nudajn. Ŝi tenas la okulojn malfermi…

  • Matenstelo: Tio ja tute ne ekzistas! (prozpoemtraduko de Donjo & Cezar)

    - 14 Jul 2014
    Morgenstern Tio ja ne ekzistas
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/10/kristiano-morgenstern-tio-ja-tute-ne.html Kristiano Matenstelo Tio ja tute ne ekzistas! La bovopasero La kamelanaso La pluvleono La kolobumbombeno La sinstrigo La balenbirdo La meduzocimo La zonotaŭro La pavobovo La lupfantomvulpo La tagtingalo La segocigno La nesalakva mopso La vinpinŝero La ŝtormludo La strigovermo La ĝiraferinaco La rinocerponeo La anserŝmalcflor…

  • B.Breĥt: Legendo pri la morta soldato (rimpoemtraduko)

    - 21 Apr 2012
    Se la soldatoj marŝas tra la urbo...
    Bertolt Breĥt Legendo pri la morta soldato (1918) 1 Printempo kvara de l' milit'. Ne espero, ke venos fin'. Decidis soldat' sen plua hezit' heromortigi sin. 2 Sed Ekscelenc' bedaŭris ĝin - ne pretis jam la milit' - ke la soldat' mortigis sin. Tro fruis la suicid'. 3 Somero ĵetiĝis sur tomboj nun, jam dormis la soldat', jen nokte almarŝis sub la lun' kuracista komitat'. 4 La militista komision', aliris ĝis lia tomb', elfosis la viron ku…

  • B.Breĥt: Tajloro de Ulm (rimpoemtraduko)

    - 13 May 2019
    Breĥt: La tajloro de Ulm (rimpoemtraduko)
    Bertolt Breĥt: Tajloro de Ulm el la jaro 1592 "Episkop', mi flugos", diris tajloro al Moŝt'. "Venu, por moment'." Kaj li grimpis kun flugiloj dum aplaŭdo kaj jubiloj, ĝis la granda granda kirktegment'. Lia Moŝt' nur diris: "Mensogoj, kiel ĉiam. Hom' birdo ne estas. Homoj flugos neniam." La episkopo plu iris. "La tajloro jam ne vivas", diris la homoj ĉe l' Moŝt': "Trois la aŭdac'. La flugiloj frakasiĝis, la tajloro surnaziĝis sur la dura dura kirkoplac'."…

  • Bertolt Breĥt: Memoro pri Marinjo A. - Erinnerung an Marie A. (rimpoemo)

    - 31 Mar 2012
    La juna Brecht
    Bertolt Breĥt Memoro pri Marinjo A. Karaj legantoj, en tiu ĉi blogero mi raportas iom pri la cirkonstancoj en kiuj la juna Breĥt verkis sian poemon "Memoroj pri Marinjo A." La damo efektive ekzistis, ŝia nomo estas: Marie Rose Aman. Breĥt konatiĝis dekokjara kun ŝi. Sed Marinjo prefere rakontu mem: "En la frua somero de 1916 oni prezentis Eugen Breĥt al mi en glaciaĵa restoracio. Ekde la unua momento mi estis…

  • B.Breĥt: Plezuroj (1954) / prozpoemtraduko

    - 20 Aug 2013
    Folidrako dancanta en nubobalo, anĝeloj jadokolore vestitaj kantas iun sfermuzikon!
    Bertolt Breĥt Plezuroj (1954) La unua rigardo el la fenestro matene La retrovita malnova libro Entuziasmaj vizaĝoj Neĝo, la ŝanĝo de la sezonoj La gazeto La hundo La dialektiko Duŝado, naĝado Malnova muziko Oportunaj ŝuoj Ekkompreno Nova muziko Verkado, plantado. Vojaĝado. Kantado Esti afabla. tradukis Hans-Georg Kaiser Bertolt Brecht "Vergnügungen" (1954) Der erste Blick aus dem Fenster am Morgen Das wiedergefundene alte Buch…

  • Bertolt Breĥt: Balado pri Mek Tranĉilo (kantotraduko)

    - 28 May 2012
    Armstrong: Mek Tranĉilo (Mack The Knife)
    . Bertolt Breĥt Balado pri Mek Tranĉilo 1 Kaj la ŝarko havas dentojn, montras ilin sen subtil'. Sed MacHeath tranĉilon havas, nevideblas la tranĉil'. 2 Aĥ, ruĝiĝas la naĝiloj de la ŝark', se fluis sang'. Mek Tranĉilo portas gantojn, sen makul' laŭ sia rang'. 3 Ĉe l' Tamiz' kun verda akvo renversiĝas homa ar', nek pro pe…

  • Franz Kugler : Rudelsburgo (poemtraduko, kantotraduko)

    - 17 Mar 2010
    Rudelsburg (germana kanto)
    http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/franz-kugler-gregoburgo-rudelsburg.html Franz Kugler RUDELSBURGO Ĉe la hela strand' de l' Saale tronas burgoj en fier', sen tegmentoj post disfaloj. Vent' balaas tra la haloj. Nuboj flugas en aer'. Kavaliroj ne plu vivas, jam ne sonas glav' kaj kant'. Sed aperas jen personoj sur la muske verdaj ŝtonoj, ofte lindaj, al migrant'. Supre vokas lin okuloj, ruĝaj buŝoj kun favor'. La migrinto sub la beloj…

  • Ringelnac: Mi tiel amas vin (rimpoemtraduko)

    - 10 Apr 2012
    Loĝata iama stacidomo - Bewohnter ehemaliger Bahnhof
    Joachim Ringelnac Mi tiel amas vin Mi tiel amas vin! Mi al vi, se vi ĝin bezonus, eĉ kahelon el mia forno donus. Mi ne malicis al vi, hoj! Min kaptas sento de trist'. Ĉe l' deklivoj de l' fervoj' lumas abunde genist'. Jam for – bedaŭr'. Mi vin ne forgesas, vojaĝas. Ĉio kun longa daŭr' mildsaĝas. La temp' sur voj' la belaĵojn negas. Jen eĉ boj', la hund' ne legas, skribul' ne estas. Pro dev' ni ne restas. Mi ridas. Kribrile truoj gravas iel plej je la f…

  • Henriko Heine: La sklavoŝipo (rimpoemtraduko)

    - 17 Apr 2013
    Sklavoŝipo
    Henriko Heine La sklavoŝipo 1 La kargkomercist' Mynheer van Koek sidante kunnombras kajute, kalkulas kaj pri la kargvalor' kaj pri l' profito entute. „Bonegas la pipro, bonegas la gum', amason da ili mi havas. Enŝipas oro, eburo eĉ – la nigra varo pli gravas. Sescent negrojn, ridindis la prez', mi prenis al mi Senegale. Pro l' firma karn', kaj ĉiu tenden' elastis kvazaŭ ŝtale. Mi donis en la interŝanĝ' ŝtalaĵojn, bidojn kaj brandon. Okcentprocentos tial…

  • Klabund: Jen plu la odor'

    - 10 Aug 2010
    fabela puto
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/05/klabund-jen-plu-la-odor-prozpoemtraduko.html Klabund Jen plu la odor' de via sino sur miaj fingropintoj. Ankoraŭ mi ŝvebas, beata ŝipo, sur blonda rivero plenkronita. Ĉe mia frunt' zum' de abelar'. Floradmurmur': Lupenoj! Fora kamp'! Malfermas pordeg' de sekva nokt'. Ho, kor': Jen ard' milfoja en malhelo kor' apud kor' en frua milda vent'. El: La vivo vivas Klabund Noch spür ich den Ruch Von…

  • Bernard Binlin Dadié: Mia revo (prozpoemtraduko)

    - 05 Sep 2013
    Dĵino kun turbano dancanta sur fajro
    Bernard Binlin Dadié Mia revo Mi ne revas pri la posedo de vilao en la montaro kvazaŭ aglonesto ĉe la Kilimanĝaro, ne pri floropelvoj por sonĝoj kaj ne pri pargetaj plankoj, en kiuj speguliĝas oraj lustroj. Mi ne sonĝas esti soleca giganto en marmora kastelo, vojaĝanto de la luksokategorio. Melodio en la silento de miaj tagoj, lumobrilo survoje tra la tenebro, kie nia amo faskiĝas en stelaj bukedoj: Mi sonĝas aparteni al vi; en viaj manoj senti la…

  • Bertolt Breĥt: Transen de l' montoj (rimpoemtraduko)

    - 19 Aug 2013
    aviadiloj super montoj, en nuboj
    Bertolt Breĥt Transen de l' montoj Transen de l' montoj flugas hom' laŭ plan'. Grandas verkoj, fontoj, Sed por multaj mankas plu la pan'. Ke malsatas plu infan'! Inter kontinentoj telefonas hom' kun hom'. Centmil manoj, sentoj, etendiĝas de dom' al dom'. Homaran'! Se kuniĝos man' kaj man'! tradukis Hans-Georg Kaiser https://cezartradukoj.blogspot.com/

  • Robinson Jeffers: Lasu ilin en paco / Lasst ihn in Ruhe

    - 27 Jul 2010
    Lasu min en paco, ĉu vi ne vidas, ke mi dormas?
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/robinson-jeffers-lasu-ilin-en-paco.html Robinson Jeffers Lasu ilin en paco Se Dio donacas al vi verkiston, jen aŭskultu lin. Sed Dio mia , lasu lin en paco, ĝis li estas morta. Neniu premio, neniu festsolenaĵo. Tio pereigas lin. La verkisto estas aŭskultanto de la naturo, de la propra koro; kaj se la bruo de la mondo ĉirkaŭ li ekŝvelas, li ankoraŭ kapablas deskui la malamikojn, se li esta…

158 articles in total