http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/franz-kugler-gregoburgo-rudelsburg.html


Franz Kugler
RUDELSBURGO


Ĉe la hela strand' de l' Saale
tronas burgoj en fier',
sen tegmentoj post disfaloj.
Vent' balaas tra la haloj.
Nuboj flugas en aer'.

Kavaliroj ne plu vivas,
jam ne sonas glav' kaj kant'.
Sed aperas jen personoj
sur la muske verdaj ŝtonoj,
ofte lindaj, al migrant'.

Supre vokas lin okuloj,
ruĝaj buŝoj kun favor'.
La migrinto sub la beloj
vidas al okulaj steloj.
Gaje batas lia kor'.

La migranto nun foriras
kun ridet' kaj palpebrum',
adiaŭas sin kun kantoj.
Ĝisrevidas surturantoj.
Tukoj flirtas en la lum'.

verkis Franz Kugler (1826)
tradukis Cezar por Donjo

Rimarko: la Saale (prononcu: Zale) estas rivero en Turingujo. 'Rudels' (de la grego). Ĉar estas du burgoj unu apud la alia, ili eble havas tiun strangan nomon: Gregoburgo (Rudelsburg). Ke jam du burgoj estu grego da burgoj mi tamen iom pridubas, eble tie estis iam multaj gregoj de bestoj en la arbaroj ĉirkaŭ la du burgoj. (Cezar)


Franz Kugler
Rudelsburg


1.
An der Saale hellem Strande
stehen Burgen stolz und kühn.
Ihre Dächer sind zerfallen,
und der Wind streicht durch die Hallen,
Wolken ziehen drüber hin.

2.
Zwar die Ritter sind verschwunden,
nimmer klingen Speer und Schild;
doch dem Wandersmann erscheinen
auf den altbemoosten Steinen
oft Gestalten zart und mild.

3.
Droben winken holde Augen,
freundlich lacht manch roter Mund.
Wandrer schaut wohl in die Ferne,
schaut in holder Augen Sterne;
Herz ist heiter und gesund.

4.
Und der Wandrer zieht von dannen,
denn die Trennungsstunde ruft;
und er singet Abschiedlieder,
Lebewohl tönt ihm hernieder,
Tücher wehen in der Luft.

Worte: Franz Kugler, 1826


PS:

Romantiko

La Rudelsburg situas en rava pejzaĝo rande de mia germana federacia lando Turingio, en kiu mi vivas kun edzino. La poemon, el kiu poste fariĝis popolkanto, mi tradukis por ŝi, ĉar ni plurfoje kune vizitis la ruinojn de l' "Rudelsburg'", en simile belaj kaj romantikaj somertagoj, kiel tion priskribas la poeto.

Ke Franz Kugler mencias en la kanto ne nur unu burgon, okazis pro tio, ĉar troviĝas en vidodistanco dua tute simila burgoruino. Franz Kugler mem estis dekokjara jurostudento, kiam li skribis la mirinde belan poemon en la jaro 1826, li estis unu el la junaj "romantikuloj", kiuj plej forte impresis min en la germana poezio.

La lasta el ili estis koramiko Heine. De ili ĉiuj mi lernis, ke la vivo ne konsistas nur el batalo, sed ankaŭ el poezio.

En ĉiu printempo mi rememoras pri ili, elprenas mian romantikan bb-poemkolekton kaj deklamas el ĝi al mia kara Donjo. Tio ĉiam signifas, ke la printempo nun vere denove komenciĝis:-) La poemon kaj kanton "Rudelsburg" mi plej ŝatas en tiu kolekto.