http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-submaske-rimpoemo-au-cinesko.html



Cezar
Submaske

—laŭ ĉinesko Yumeiren



Se homoj sin komprenus,
kunen eĉ venus,
amikeco avancus,
eĉ sur la stratoj ni ekdancus.

Sed kreskas miskomprenoj
kaj fisintenoj.
Homoj homojn ne fidas
kaj nur la maskoj dancas, ridas.