Bernardo's articles with the keyword: Universala Vortaro

  • Scropheln - stranga malsano

    - 31 May 2011
    Averaĝ-klera germano de la 21-a jarcento probable neniam aŭdis la vorton Scropheln , troveblan en la Universala Vortaro (UV 1893). Temas pri historie grava, sed nuntempe tre malofta malsano, per kiu kuracisto Z. instruas transskribon de latinaj medicinaj terminoj ...

  • La alfabeta ordo en la Fundamento

    - 30 Jul 2016
    Vortaro Oficiala: jup- ĝis juvel
    Kiel konate, la vortara parto de la Fundamento ne distingas – malsame al la ordo, kutima en nuntempaj vortaroj - inter diakritaj literoj kaj iliaj respektivaj bazaj literoj. Kial? ...

  • Vortaro Oficiala en nova vesto

    - 30 Jul 2016
    Vortaro Oficiala Junio 2016
    Vortaro Oficiala (VO) estas la kolekto de ĉiuj vortoj en la Fundamento de Esperanto. La plej kompleta kaj detala eldono ĵus aperis en nova vesto ...

  • Feino rakontas

    - 01 Jun 2012
    Feino estas du-rilate rimarkebla vorto en la Universala Vortaro (UV 1893). I.a. ĝi instruas pri la rilato inter UV kaj Fundamenta Ekzercaro (FE 1894) ...

  • Elementoj de la Deka Oficiala Aldono

    - 23 Feb 2013
    OA 10 ne jam ekzistas, sed ĝia centra temo estas facile divenebla: nomoj de personoj, familioj, urboj, riveroj, lagoj, montoj kaj ĉiuspecaj aliaj t.n. toponimoj ...

  • Valizo - Felleisen

    - 14 Jan 2013
    Felleisen, sed ne valizo
    Felleisen , per kiu la Universala Vortaro (UV 1893) redonas la vorton valiz' , apartenas al la multaj ne plu kutimaj kaj arkaaj germanaj tradukoj troveblaj en la Fundamento. ...

  • Slipo kaj bremso

    - 11 Jun 2012
    En 1934 kaj 1935 respektive aperis la Kvina kaj Sesa Oficialaj Aldonoj (OA 5-6). Slipo kaj bremso estas el OA 5. Pri unu ne estas dubo pri ĝia oficialeco, pri la alia tamen ja ...

  • Mult-instrua supo

    - 22 May 2012
    Desespero prezentis al ni " la plej fundamentan supon " el ruĝa beto barĉo , tradicie kuirita en Polando, Rusio, Litovio kaj najbaraj landoj. Ĝi surprize multe instruas pri la Fundamento de Esperanto ...

  • Mankas en Universala Vortaro

    - 30 Oct 2011
    Kiel ni scias, oni trovas aron da vortoj en la Fundamento, kiu tamen mankas en la Universala Vortaro (UV de 1893). Jen la kompleta listo.

  • Sana Esperanto

    - 28 May 2011
    Jam delonge mi volis iom rakonti pri la multaj medicin-rilataj vortoj en la Fundamento. Ja Zamenhof estis kuracisto, eĉ se sen akademia grado de "doktoro de medicino". Sed, ho ve, estas tro da vortoj por kutim-longa artikoleto en Ipernity. Do, almenaŭ ni parolu pri unu sola, tamen plur-role specifa vorto ...

  • Kata medicino de kuracisto Z.

    - 28 May 2011
    Kata- estas malnov-greka intensiga prefikso ( el- , fin- ), trovebla en multaj grek-latinaĵoj de la Fundamento (1905) aŭ ĉe Zamenhof: katafalko, katakombo, katalepsio, katalogo, kataplasmo ktp. Ni rigardu la medicin-rilatajn kata- vortojn. ...

  • Serpenta nesto

    - 28 Dec 2010
    Jam ni ekkonis unu probleman serpenton en la Universala Vortaro (UV) de 1893: vipero / vipuro . Sed estas plia. Ankaŭ kolubr ' estas plur-rilate stranga kaj mistera serpento.

  • Po - kien fekas la diablo unu fojon ...

    - 06 Nov 2010
    Michael atentigis pri misuzo de po en Vikipedio kaj ni iom ekdiskutis pri tiu "diabla vorto", kiu estas malfacila por multaj. Jen iom pri ĝia deveno.

  • Bone traktita

    - 29 Oct 2010
    Kiu estas la plej ofte tradukita vorto de la Fundamento? Eta helpo: Ĝi aperas en ne malpli ol sep [!] diversaj lokoj. Ĉu vi scias? Nu, bone, mi malkaŝos ...

  • Nia (preskaŭ) duobla Universala Vortaro

    - 08 Oct 2010
    La Fundamento de Esperanto (1905) havas diversajn vort-listojn: La Universala Vortaro (UV 1893) kaj tiuj ĉe la fino de la 42 lecionoj de la Ekzercaro (FE 1894 / 1898). Ni iom apudmetu ilin.

  • Patro nia kaj la bopatrino

    - 16 Oct 2010
    Eldono de nia Fundamento (1905), kiu apudmetas ĉiujn trafojn de ĉiu unuopa radiko el la Universala Vortaro (UV 1893), la Ekzercaro (FE 1898) kaj la kvin Gramatikoj (FG) ŝajne ne ekzistas . Jen mi skribis ĝin por unu sola radiko, nome por patr' . Eble vi same miros kiel mi mem.

  • Enuo je la patrujo? Ĝemu kaj sopiru!

    - 17 Oct 2010
    Kiam mi hieraŭ prezentis al vi la unuan artikolon pri patr' el mia planita " apudmeta eldono de la Fundamenta vort-trezoro " mi jam miris pri "enuo je la patrujo", trovebla en la kvin Gramatikoj en § 14. Spontanee mi pensis: Ĉu ne devus esti "sopiro je la patrujo"?

  • Kara Bernarĉjo!

    - 18 Oct 2010
    Bernarĉjo? Nu, malbon-stila, klare! Sed ĉu laŭ-Fundamenta? Laŭ la UV 1893 ni rajtas gardi nur la unuajn "1- 5 " literojn de vira antaŭnomo, ĉu ne? Kaj jen B-e-r-n-a-r / ĉj-o - 6 literoj! Tamen ...

30 articles in total